Hozzászólások: 125
Nyelv: Esperanto
sudanglo (Profil megtekintése) 2011. május 4. 9:13:28
Eble vi ne agnoskas la taŭgecon de Esperanto por esti uzata por komercaj kontraktoj, scienca referaĵoj kaj ĉiu alia serioza uzo.
Tute hazarde mi malfermas mian ekzempleron de NPIV por vidi kiom da vortoj utilaj ne estas Fundamentaj (nek en oficialaj aldonoj).
Mi citis hazarde - radiuso, radono, rajpi, raguo, rajono, rako, rakedo, ralio, rankoro, raŝo, razio.
Bv indiki al mi kiel vi esprimus tiajn ideojn baz-radikare.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2011. május 4. 10:14:29
Mi supozas, ke tio estas la ujo por elektonikaj cirkvitoj, kiel indikas la eo-english vortaro.
Kompreneble, la fakuloj bezonas specialan lingvaĵon por precize paroli pri la aferoj de sia fako. Sed por tio bezonatas nur aldonaj leksikonoj, kies vortojn la nefakuloj nek bezonas nek estu supozataj koni.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2011. május 4. 10:16:09
Terurĉjo:Tamen ne tro simpligitan
+100500
oni prefere uzu fundamentan esperanton, simplan, klaran kaj tute kompreneblan
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
sudanglo (Profil megtekintése) 2011. május 5. 9:04:47
Ho, mi ĵus rimarkis ke Fundamentaj Esperantistoj ne rajtas feki, fiki, aŭ pisi.
La Fundamento (aŭ la oficialaj aldonoj) rajtigas al vi abstini, sed ne konstipiĝi.
Ĝuu la vivon.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2011. május 5. 23:15:17
1. grille
2. étagère
3. casier
4. râtelier
5. porte-bagages
6. chevalet
7. claie
8. supplice
9. ruine
10. bac à légumes
Slangaj vortoj estas ofte uzataj en iuj medioj, sed certe ne uzindaj en tuja komunikado kun eksterlandanoj...