إلى المحتويات

Grandega sismo en Japanio

من Titmouse, 11 مارس، 2011

المشاركات: 72

لغة: Esperanto

Sxak (عرض الملف الشخصي) 26 مارس، 2011 2:14:56 م

Ĉu ĉi tie estas fizikistoj? Mia postlerneja klero preskaŭ tute ne inkluzivis kursojn de fiziko. Mi interesiĝas, kiam en Japanio finiĝos la akcidenta situacio en la atomcentralo, kaj kion oni devas fari por ke ĝi finiĝu? Se mi ne eraras, la malvarmigo de la reaktoro nur malvarmigas la reaktoron kaj malhelpas malplibonigon de la sitiacio. Mi volas scii, kio povus helpi ĝian plibonigon, kaj kiam ĝi povus okazi?

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 26 مارس، 2011 7:31:54 م

La 26an de marto
La 26an de marto

Matene mi telefonis al esperantistino loĝanta en la urbo Morioka en la gubernio Mijagi. Ŝi devenas de la urbeto Taroo, nun apartenanta al la urbo Mijako detruita de la cunamo. Tiu urbeto fieris pro du grandegaj kontraŭcunamaj digoj, sed ĉi-foje tiuj tute ne helpis. La cunamo facile transiris ilin kaj detruis la tutan urbeton.
Ŝia vivo estas preskaŭ normala. Ankoraŭ mankis al ŝi petrolo, sed bonŝance ŝia amiko, kiu ĵus aĉetis ĝin, dividis ĝin kun ŝi hieraŭ. Ŝi povas vivi iom pli varme, tamen hieraŭnokte neĝis kaj restas 3-centimetran neĝtavolo en ŝia ĝardeno.
Ŝi volas viziti siajn suferantajn parencojn en sia hejmurbo, kunportante necesaĵojn, sed ankoraŭ estas malfacile sufiĉe aĉeti tiujn. Mi kuraĝigis ŝin kun vorotj: “Ne nur japanoj en la aliaj regionoj sed ankaŭ la mondo estas kun vi, do ne perdu esperon!” Kun granda dankemo mi ricevis kondolencon de 135 homoj el 42 landoj.

Bonaj aferoj (Persone)
1. Mi iris al barbiro por ŝanĝi mian melankolian etoson. Mi fariĝis bela maljunulo.
2. Mi trovis belajn florojn de sakuro. Tiu estas nomata “Kaŭazu sakura” kaj ekfloras pli flue ol la plej multaj sakuroj “Somei”, kiu floras en aprilo.
(pri tiu sakuro mi ne sukcesis aperigi ĉi tie, do en la aparta retpoŝto mi sendos ĝin.)

Malbonaj aferoj:
1. Oni detektis 1250-oble pli multe da jodo 131 ol la normo ĉe la loko 330 metrojn fora de la elfluejo de la centralo.

Maltrankviloj de rifuĝintoj
Montris enketo al 488 rifuĝintoj pri iliaj plej grandaj maltrankviloj (ili rajtis elekti plurajn respondojn):
45%: loĝloko
36%: laboro, enspezo
19%: plilongiĝonta vivo en rifuĝejo

Miaj tankaoj:
Al maljunuloj
diradas prizorgantoj
“Havu esperon!”
Tamen ili mem perdis
siajn familianojn.
「がんばろう」老人たちに声掛ける介護士たちも家族亡くして
Oni konstatis
ekziston de familioj
perdintajn ĉiujn anojn,
malĝoje pligrandiĝos
la nombro de viktimoj.
全員が津波にのまれた家族あり悲劇の被害さらに大きく
Ne eblas helpi
rekte la suferantojn,
mi laŭte, kore
krias al televido
“Ne rezignu! Esperu!”
出来ること何もないから「がんばれ」とテレビに向かって大声で言う

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 26 مارس، 2011 7:34:20 م

Ŝak:Ĉu ĉi tie estas fizikistoj? Mia postlerneja klero preskaŭ tute ne inkluzivis kursojn de fiziko. Mi interesiĝas, kiam en Japanio finiĝos la akcidenta situacio en la atomcentralo, kaj kion oni devas fari por ke ĝi finiĝu? Se mi ne eraras, la malvarmigo de la reaktoro nur malvarmigas la reaktoron kaj malhelpas malplibonigon de la sitiacio. Mi volas scii, kio povus helpi ĝian plibonigon, kaj kiam ĝi povus okazi?
Mi bedaŭrinde timas, ke la fizikistoj kiuj estas surloke havas la samajn demandojn ploro.gif

zan (عرض الملف الشخصي) 27 مارس، 2011 8:39:02 ص

Nun ni japanoj ĉiutage vidas televide ian klarigon pri reaktoro. Sed ni povas fari nenion alian ol fidi niajn fakulojn. Laŭ mia aŭdo ili diras, ke la malvarmigo per akvo solvos la problemon, ke ĉio solviĝos, kiam la gvataparato refunkciiĝos. Nia akcidento ne estas tiel kiel estis en Ĉernobilo, diras fakuloj. Sed ĉu vere?

Jam dume radioaktiveco grandiĝis en maro apud la centralo, ĉar oni verŝis multe da akvo. Sed oni diras, ke ĝi estas ankoraŭ netiminda, ĉar la granda maro maldensigos ĝin. Mi arde volas, ke niaj fakuloj diras veron kaj ili solvu ĉion sekure. Sed samtempe en mia profunda koro mi dubas, ĉu ili estas fidindaj. Mi ne panikiĝas, sed timas restontan radioaktivecon, kiuj poste eblos suferi homojn. Mi nur volas, ke mia timo estu ridinda.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 27 مارس، 2011 11:04:31 م

alklaku tie
por plulegi la ĉiutagan raporton de Hori Jasuo. Tie oni povas vidi la fotojn. sal.gif Ĝis baldaŭ

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 27 مارس، 2011 11:14:52 م

Kompreneble, oni devas kredi fakulojn, sed oni devas memori, ke ili ne ĉiam povas tuj diri la tutan veron, por ne krei kromajn problemojn.

Do prefere oni informigu ĉe aliaj fontoj. La fakuloj ne estas neerarigeblaj. Mi ĵus legis, ke hodiaŭ estis falsa alarmo pri radioaktiveco kiu kaŭzis evakuadon de la atomcentralejo. Vi povas serĉi informojn per Google, por kompari ilin kun la oficialajn.

zan (عرض الملف الشخصي) 28 مارس، 2011 2:56:19 ص

Dankon al Altebrilas pro la longe daŭrintaj citaĵoj de S-ro Hori kaj pro via atento al japana situacio. Nia situacio ne boniĝis dum vi citadis la raporton. S-ro Hori devos daŭre raporti nian situacion, pri kiu oni bezonos longdaŭre atenti. Japanoj bezonos longegan tempon por restarigi la damaĝitajn regionojn de tertremo.

Malgrandiĝis la kvanto de radioaktiveco en Tokio en aero kaj en akvo. Tamen ia parto de la reaktoro likas kaj radioaktiveca akvo elfluas. Oni diras, la radioaktiveca akvo ne elfluas eksteren de la kovranta domo.

zan (عرض الملف الشخصي) 28 مارس، 2011 11:25:24 م

Bedaŭrinde mi devas korekti mian hieraŭan skribaĵon.
Tamen ia parto de la reaktoro likas kaj radioaktiveca akvo elfluas. Oni diras, la radioaktiveca akvo ne elfluas eksteren de la kovranta domo.
La kompanio informis, ke la radioaktiveca akvo elfluas eksteren de la kovranta domo. Eĉ tiel televide oni ripetas, ke la radioaktiveca akvo ankoraŭ ne elfluis en la maron kaj la kvanto estas tro malgranda por timi.....

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 29 مارس، 2011 9:11:17 م

Novaĵoj (kun fotoj) nun ĉi-tie
http://www.satesperanto.org/La-29an-de-marto.html

Ankaŭ en ĝi estas mesaĝo de JEI (Japana Esperanta Instituto), kiu enhavas interalie:
Stato post la lasta mesaĝo en la 21a de marto estas jena: konataj 77 esperantistoj en la regiono estas sekuraj, krom unu ankoraŭ ne kontaktebla, de la granda tertremo kaj cunamo en la nordorienta parto de Japanio en la 11a de marto.

zan (عرض الملف الشخصي) 30 مارس، 2011 12:15:00 ص

Jam fine rompiĝis mia senkaŭza optimismo, t.e. ni sukcesos hazarde kaj bonŝance eĉ en tre severa situacio. La tono en televido jam ankaŭ ne povas ŝajnigi sin optimisma. Por malvarmigi reaktoron oni devas verŝi akvon en ĝin, sed ĝi likas kaj samtempe radioaktiveca akvo elfluas el ĝi. Oni cerbumas, en kien translokiĝu la akvo. Eĉ se tio sukcesos, verŝajne la kvant de la malpura akvo pli kaj pli grandiĝos. Oni neigis, ke oni povas elfluigi la akvon en la maron.

Multaj landoj proponas helpon al Japanio. Sed iujn el ili rifuzis Japanio, pli precize dirite, la kompanio mem. Franca kompanio pri atomenergio proponis al ni uzi roboton, kiun ĝi kreis por radioaktiveca akcidento. La japana kompanio rifuzis tion. Mi ne komprenas, kial nia kompanio ne akceptis la helpon. Niaj laborantoj devas labori en danĝera loko, kie oni povas resti dum nur malpli ol 15 minutoj pro la alta kvanto de radioaktiveco. Mi supozas, ke la japana kompanio volas ion ajn kaŝi al eksteruloj por defendi nur sin mem kaj laborigi homojn malmultekoste kun morta risko. Mi hontas nian kompanion, kiu eĉ ne posedas sian roboton dirante, ke atomenergio estas sekura. Japanaj inĝenieroj amas krei robotojn, sed nia kompanio ne kreiigs al ili utilajn robotojn por krizo.

Kiel opinias aliaj japanaj esperantistoj?

عودة للاعلى