Į turinį

Grandega sismo en Japanio

Titmouse, 2011 m. kovas 11 d.

Žinutės: 72

Kalba: Esperanto

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 30 d. 13:37:51

Mi ofte demandis min kial japanoj ne uzas robotojn por tiu afero, ĉar la lando havas reputacion havi pintan reputacion en tiu kampo. Mi kredis, ke estas pro tio, ke atomradiado povas difektigi elektronikon, sed oni ankaŭ povas uzi mekanikajn.

Mi opinias, ke tiuj problemoj fontas ĉefe el la privatigo de tiaj industrioj, ĉar nur la ŝtatoj kapablas arigi rimedojn por alfrunti tiajn katastrofojn. Sed bedaŭrinde ni subias tiun sistemon de post 20 jaroj...

zan (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 1 d. 00:11:34

Altebrilas:Mi kredis, ke estas pro tio, ke atomradiado povas difektigi elektronikon, sed oni ankaŭ povas uzi mekanikajn....
Mi pensis, ke tiaj robotoj portas ŝargilon, ĉar se roboto ĉiam ligiĝas kun konektilo, ĝi ne ĉien povas moviĝi.

Altebrilas:Mi opinias, ke tiuj problemoj fontas ĉefe el la privatigo de tiaj industrioj, ĉar nur la ŝtatoj kapablas arigi rimedojn por alfrunti tiajn katastrofojn.
Japana situacio ja estas tiel. Nia antaŭa registaro donadis socialajn laborojn al privataj kompanioj. Nun nia nuna ĉefministro mencias, ke la koncerna elektra kompanio fariĝu posedaĵo de la ŝtato. Mi konsentas tion.

Mi legis la taglibron de Sro Hori. Ĉu li rezignis raporti pri la nefacile elirebla situacio? La maro apud la centralo pli kaj pli malpuriĝas. Subtera akvo en la tereno de la centralo malpuriĝis.

Post la tuta senesperigo de la nuna situacio mi povas rekte vidi la veran situacion. Mi jam tute ne fidas diraĵon de la kompanio. Preskaŭ samtempe ankaŭ nia registaro decidis akcepti la helpojn de alilandoj inkluzive de la franca kompanio AREVA. Tio estas malgranda espero por mi.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 1 d. 08:48:19

Sro Hori parolas ĉefe pri la homaj flankojn, kiel vivas ilin la japanoj. Tion oni ne povas trovi en internaciaj gazetoj.

Pri la situacio de la polucio, mi pensas, ke la internaciaj medioj estas pli objektivaj ol la japanaj, kaj ili eble pli fideble povas informi nin. Ekzistas multaj de artikoloj en diversaj lingvoj pri la katastrofo.

Se estas specialaj demandoj de legantoj kiuj regas nur la japanan, ni povas serĉi informojn en la reto kaj resumi ilin esperanten.

zan (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 2 d. 07:11:12

Ĉiun tagon televide kaj gazete mi vidas, kiel malfacile vivas la damaĝitoj de la cumano kaj la loĝantoj ĉirkaŭ la nuklea cerntralo kaj ankaŭ pri esperigaj novaĵoj aŭ kortuŝaj rakontoj en la katastorfo. Sed male mankis al mi fidindaj informoj pri la nuklea akcidento. Eĉ la reto plenplenas de mensogoj. Pardonon, ke mi skribis ĉi tie nur mian maltrankvilon. malgajo.gif

alonsososo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 2 d. 09:25:31

Altebrilas:
Pri la situacio de la polucio, mi pensas, ke la internaciaj medioj estas pli objektivaj ol la japanaj, kaj ili eble pli fideble povas informi nin.
En la "Bulletin of the Atomic Scientists" (http://bos.sagepub.com/) vi ankaŭ povas trovi informojn pri aktuela situacio kaj bonan artikulojn pri ĝenerala pripensado kiel artikulo de M. Gorbaĉov pri Ĉernobyl.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 2 d. 22:30:38

Ankaŭ informojn troveblaj:

Internacia organizo pri atomenergio

mapoj (verŝajne faritaj per donitaĵoj de la japana registaro)

[url= http://www.satesperanto.org/spip.php?page=sommaire]kaj kompreneble la taglibro de Hori Jasuo[/url]

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 5 d. 21:11:26

Jen raporto pri la tertremo kaj la cunamo kiuj okazis la 11an de marto , verkita de s-ro Teduka loĝanta en la urbo Tagaĵoo atakita de ambaŭ.

La fotoj kaj la klarigoj estas en lia TTT-ejo.

zan (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 11 d. 09:29:36

Kiam mi sidis ĉi tie antaŭ Lernu!, granda posttertremo venis, kaj mi tuj fuĝis for de mia komputilo. Eĉ mi malproksima de la damaĝitaj regionoj rememoris la tertremegon en la sama tago de la lasta monato.

dobri (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 11 d. 13:47:09

zan:Kiam mi sidis ĉi tie antaŭ Lernu!, granda posttertremo venis, kaj mi tuj fuĝis for de mia komputilo. Eĉ mi malproksima de la damaĝitaj regionoj rememoris la tertremegon en la sama tago de la lasta monato.
Kontraŭe mi sidas ĉe mia komputilo en trankvilo kaj tute ne povas imagi ian tertremon. Do vi devas esti vere kuraĝa same kiel viaj samlandanoj, ĉar tertremoj oftas en via lando eble plej multe el la tuta mondo.
Ŝajnas al mi, ke malpli proksime de la marbordo estas la lokoj pli sekuraj, ĉu ne? Sed ne povas tie esti altaj konstruaĵoj!

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 11 d. 19:50:28

Li legis en la raporto de Hori Jasuo, ke Japanio malaltiĝis je de 50 centimetroj ĝis unu metro laŭ la regionoj. Ĉu la plato sur kie kuŝas Japanio iras sub alian platon?

Gratulojn por via kuraĝo, kaj diru al la konataj esperantistoj, ke oni pensas pri ili...

Atgal į pradžią