Grandega sismo en Japanio
од Titmouse, 11. март 2011.
Поруке: 72
Језик: Esperanto
Altebrilas (Погледати профил) 30. март 2011. 13.37.51
Mi opinias, ke tiuj problemoj fontas ĉefe el la privatigo de tiaj industrioj, ĉar nur la ŝtatoj kapablas arigi rimedojn por alfrunti tiajn katastrofojn. Sed bedaŭrinde ni subias tiun sistemon de post 20 jaroj...
zan (Погледати профил) 01. април 2011. 00.11.34
Altebrilas:Mi kredis, ke estas pro tio, ke atomradiado povas difektigi elektronikon, sed oni ankaŭ povas uzi mekanikajn....Mi pensis, ke tiaj robotoj portas ŝargilon, ĉar se roboto ĉiam ligiĝas kun konektilo, ĝi ne ĉien povas moviĝi.
Altebrilas:Mi opinias, ke tiuj problemoj fontas ĉefe el la privatigo de tiaj industrioj, ĉar nur la ŝtatoj kapablas arigi rimedojn por alfrunti tiajn katastrofojn.Japana situacio ja estas tiel. Nia antaŭa registaro donadis socialajn laborojn al privataj kompanioj. Nun nia nuna ĉefministro mencias, ke la koncerna elektra kompanio fariĝu posedaĵo de la ŝtato. Mi konsentas tion.
Mi legis la taglibron de Sro Hori. Ĉu li rezignis raporti pri la nefacile elirebla situacio? La maro apud la centralo pli kaj pli malpuriĝas. Subtera akvo en la tereno de la centralo malpuriĝis.
Post la tuta senesperigo de la nuna situacio mi povas rekte vidi la veran situacion. Mi jam tute ne fidas diraĵon de la kompanio. Preskaŭ samtempe ankaŭ nia registaro decidis akcepti la helpojn de alilandoj inkluzive de la franca kompanio AREVA. Tio estas malgranda espero por mi.
Altebrilas (Погледати профил) 01. април 2011. 08.48.19
Pri la situacio de la polucio, mi pensas, ke la internaciaj medioj estas pli objektivaj ol la japanaj, kaj ili eble pli fideble povas informi nin. Ekzistas multaj de artikoloj en diversaj lingvoj pri la katastrofo.
Se estas specialaj demandoj de legantoj kiuj regas nur la japanan, ni povas serĉi informojn en la reto kaj resumi ilin esperanten.
zan (Погледати профил) 02. април 2011. 07.11.12
alonsososo (Погледати профил) 02. април 2011. 09.25.31
Altebrilas:En la "Bulletin of the Atomic Scientists" (http://bos.sagepub.com/) vi ankaŭ povas trovi informojn pri aktuela situacio kaj bonan artikulojn pri ĝenerala pripensado kiel artikulo de M. Gorbaĉov pri Ĉernobyl.
Pri la situacio de la polucio, mi pensas, ke la internaciaj medioj estas pli objektivaj ol la japanaj, kaj ili eble pli fideble povas informi nin.
Altebrilas (Погледати профил) 02. април 2011. 22.30.38
Internacia organizo pri atomenergio
mapoj (verŝajne faritaj per donitaĵoj de la japana registaro)
[url= http://www.satesperanto.org/spip.php?page=sommaire]kaj kompreneble la taglibro de Hori Jasuo[/url]
Altebrilas (Погледати профил) 05. април 2011. 21.11.26
La fotoj kaj la klarigoj estas en lia TTT-ejo.
zan (Погледати профил) 11. април 2011. 09.29.36
dobri (Погледати профил) 11. април 2011. 13.47.09
zan:Kiam mi sidis ĉi tie antaŭ Lernu!, granda posttertremo venis, kaj mi tuj fuĝis for de mia komputilo. Eĉ mi malproksima de la damaĝitaj regionoj rememoris la tertremegon en la sama tago de la lasta monato.Kontraŭe mi sidas ĉe mia komputilo en trankvilo kaj tute ne povas imagi ian tertremon. Do vi devas esti vere kuraĝa same kiel viaj samlandanoj, ĉar tertremoj oftas en via lando eble plej multe el la tuta mondo.
Ŝajnas al mi, ke malpli proksime de la marbordo estas la lokoj pli sekuraj, ĉu ne? Sed ne povas tie esti altaj konstruaĵoj!
Altebrilas (Погледати профил) 11. април 2011. 19.50.28
Gratulojn por via kuraĝo, kaj diru al la konataj esperantistoj, ke oni pensas pri ili...