Tempa prefiksoj ĉe verboj
kelle poolt binary_death, 25. märts 2011
Postitused: 11
Keel: Esperanto
binary_death (Näita profiili) 25. märts 2011 22:12.26
Mi promenis antaŭ tre longe -> Mi prapromenis.
Tio estas ebla?
Dankon!
darkweasel (Näita profiili) 25. märts 2011 23:52.03
jol381aa (Näita profiili) 26. märts 2011 0:17.40
Vi evidente ne povis promenadi je la prahistorio, aŭ almenaŭ kiam viaj praparencoj vivis. Ĉu ne?
Laŭ simplavortaro: antaŭ estas "Tempon pli fruan ol alia (pli baldaŭ ol)"; kiam antaŭ estas uzata kiel tempa adverbo.
Memorigu 'tre' hispane signifas "(muy)", nek "(mucho)", kaj "longe" signifas esperante "Dum multe da tempo".
"Mi promenis antaŭ tre longe" por mi missignifiĝas hispane, se vi volas ke tia frazo egalas al "Mi prapromenis".
Kion vi volas esprimi kiam vi diras 'Mi prapromenis'-on?
binary_death (Näita profiili) 26. märts 2011 0:59.11
Ĉiokaze, Ĉu oni iam povas uzi "pra-" tiel verba prefikso?
dombola (Näita profiili) 26. märts 2011 2:34.29
binary_death: "Mi prapromenis" signifas ke "Mi promenis dum alia tempo, antaŭ nun".Jes, eble "prapromeni" estas pli taŭga por tia tipo de aventuro!
jol381aa (Näita profiili) 26. märts 2011 2:54.31
Por mi, "praa" signifas primitivan, antaŭhistorian, originan.
"Pra" estas uzita en vortoj kiel 'praavo', 'prahistorio', 'praprato', aŭ 'pralonĝanto'.
Mi pensas ke la verbo 'prapromeni' ne havas sencon. Vi ne povas diri 'prapromeni'-n kun la signifo de "promini dum alia tempo, antaŭ nun", ĉar 'pra' rilatiĝas al antaŭhistoria epoko (mi pensas ke je tiu tempo vi ne povis promenadi, ĉu ne?).
Vi konfuzas la vorton 'pra' kun 'antaŭ'.
jol381aa (Näita profiili) 26. märts 2011 2:59.39
En la temptunelo oni povus prapromenadi......
Mustelvulpo (Näita profiili) 26. märts 2011 4:30.45
binary_death (Näita profiili) 26. märts 2011 15:08.14
dombola:Hahahaha! Bonega!binary_death: "Mi prapromenis" signifas ke "Mi promenis dum alia tempo, antaŭ nun".Jes, eble "prapromeni" estas pli taŭga por tia tipo de aventuro!
Do "pra" signifas pli fruan tempon ol mia naskiĝo, ĉu ne? Tial mi povas uzi ĝin se mi vojaĝas tra la tempo
Ĝis.
Altebrilas (Näita profiili) 30. märts 2011 13:11.26
Kial "mi promenis" ne estas sufiĉa?