前往目錄

Tempa prefiksoj ĉe verboj

貼文者: binary_death, 2011年3月25日

訊息: 11

語言: Esperanto

binary_death (顯示個人資料) 2011年3月25日下午10:12:26

Mi volas esprimi agon kiu okazis antaŭ tre longe. Nu, mia demando estas... oni povas uzi por ĝi la vorton "pra"?

Mi promenis antaŭ tre longe -> Mi prapromenis.

Tio estas ebla?

Dankon!

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月25日下午11:52:03

Almenaŭ mi tion ne komprenus.

jol381aa (顯示個人資料) 2011年3月26日上午12:17:40

Mi pensas ke la signifo de 'pra' estas malsama al via volanta senco.
Vi evidente ne povis promenadi je la prahistorio, aŭ almenaŭ kiam viaj praparencoj vivis. Ĉu ne?
Laŭ simplavortaro: antaŭ estas "Tempon pli fruan ol alia (pli baldaŭ ol)"; kiam antaŭ estas uzata kiel tempa adverbo.
Memorigu 'tre' hispane signifas "(muy)", nek "(mucho)", kaj "longe" signifas esperante "Dum multe da tempo".
"Mi promenis antaŭ tre longe" por mi missignifiĝas hispane, se vi volas ke tia frazo egalas al "Mi prapromenis".
Kion vi volas esprimi kiam vi diras 'Mi prapromenis'-on?

binary_death (顯示個人資料) 2011年3月26日上午12:59:11

Tamen se "pra" signifas tempon pli fruan ol alia, do "Mi prapromenis" signifas ke "Mi promenis dum alia tempo, antaŭ nun".

Ĉiokaze, Ĉu oni iam povas uzi "pra-" tiel verba prefikso?

dombola (顯示個人資料) 2011年3月26日上午2:34:29

binary_death: "Mi prapromenis" signifas ke "Mi promenis dum alia tempo, antaŭ nun".
Jes, eble "prapromeni" estas pli taŭga por tia tipo de aventuro!

jol381aa (顯示個人資料) 2011年3月26日上午2:54:31

Ne, "pra" ne signifas tempon pli fruan ol alia. Tio estas la signifo de "antaŭ".
Por mi, "praa" signifas primitivan, antaŭhistorian, originan.
"Pra" estas uzita en vortoj kiel 'praavo', 'prahistorio', 'praprato', aŭ 'pralonĝanto'.
Mi pensas ke la verbo 'prapromeni' ne havas sencon. Vi ne povas diri 'prapromeni'-n kun la signifo de "promini dum alia tempo, antaŭ nun", ĉar 'pra' rilatiĝas al antaŭhistoria epoko (mi pensas ke je tiu tempo vi ne povis promenadi, ĉu ne?).
Vi konfuzas la vorton 'pra' kun 'antaŭ'.

jol381aa (顯示個人資料) 2011年3月26日上午2:59:39

Certe, dombola. Mi ne memoris tion....
En la temptunelo oni povus prapromenadi......

Mustelvulpo (顯示個人資料) 2011年3月26日上午4:30:45

Mi neniam vidis la prefikson "pra-" uzata krom kun substantivo. Eble "prapromeni" priskribus la plumpajn paŝojn de la prahomoj en la antaŭhistoria tempo.

binary_death (顯示個人資料) 2011年3月26日下午3:08:14

dombola:
binary_death: "Mi prapromenis" signifas ke "Mi promenis dum alia tempo, antaŭ nun".
Jes, eble "prapromeni" estas pli taŭga por tia tipo de aventuro!
Hahahaha! Bonega!
Do "pra" signifas pli fruan tempon ol mia naskiĝo, ĉu ne? Tial mi povas uzi ĝin se mi vojaĝas tra la tempo rideto.gif

Ĝis.

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年3月30日下午1:11:26

Estus pli bone se vi precizigus en kiu kunteksto vi deziras aperigi tiun vorton.

Kial "mi promenis" ne estas sufiĉa?

回到上端