目次へ

La plej(kaj la malplej) bela vorto en E-o (laŭ prononco)

Roman_Mutin,2011年3月29日の

メッセージ: 32

言語: Esperanto

marcuscf (プロフィールを表示) 2011年4月1日 19:38:48

Mi opinias "Finna" apenaŭ prononcebla, kaj "Finnlando" estas neprononcebla por mi. Kiel oni povas scii kiam komenciĝas la dua "N"?

Belaj vortoj:
− Anstataŭigi
− Ĉiujare
− Ĉirkaŭaĵo
− Belsona
− Flegmo
− Fojo
− Ilia
− Fluo
− Unueca
− Ĝuu
− Pluvo

Malbelaj vortoj:
− Knabo
− Teamo (sonas kiel "mi amas vin" en la portugala — la frazo estas bela, sed sen kunteksto ĝi sonas strange al ne-esperantistoj!)
− Eksciti (damne “ksts”! “Dekstra” estas multe pli facila!)
− Vortaro
− Funkcii
− Puto
− Kuzino
− Farti
− Vidvo

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2011年4月1日 20:14:14

Hodiaŭ mi amas la vorton

APRILŜERCO sal.gif

kaj morgaŭ la vorton

DIMANĈO.

La tri plej bonaj vortoj de la mondo estas laŭ mia opinio:

a) en itala lingvo: domenica (dimanĉo)

b) en sveda lingvo: vindrutetorkare (glacoviŝilo) kaj

c) en la nederlanda lingvo: bromfiet (mopedo)

blunuba (プロフィールを表示) 2011年4月3日 20:36:19

Mi multe ŝatas "La lulilo"

michijo (プロフィールを表示) 2011年4月3日 23:08:40

marcuscf:
Miland:Ne tiel plaĉas al mi la peno elparoli sciencisto!
Nu, kaj kion vi pensas pri “socisciencisto”? lango.gif
Mi ne havas problemon je la 'c'. Mi ofte estis vojaĝanto en Eŭropo, kaj mi ŝatas la lingvojn. La "c" en Esperanto estas simila kiel en Slavalingvo. Ekzemple Ĉeĥalingvo uzas la saman "c" kiel Esperanto.

milek (プロフィールを表示) 2011年4月30日 19:27:31

Pro tio mi estas polo, mi ne havas problemoj kun elparolo, ĉar en pola lingvo situas multe vokaloj kaj konsonantoj, kiuj aliaj homoj opinias tre malfaĉilaj, sed ne civitanoj de Pollando. okulumo.gif

Tamen ĉi tio ne estas temo. Laŭ mi plej belaj vortoj estas hejmo kaj antaŭa mirinda(mi amis tradukon kaj sonon).

Looch_m1 (プロフィールを表示) 2011年6月14日 14:53:10

Al mi ne tre plaĉas du vortoj - "agrable" kaj "revo".
Mi estas rusano, kaj en rusa "agrable" similas "a grabli". Tio signifas "kaj rastilo".
"revo" similas rusan verbon "revet", tio signifas "laŭte plori"

Tamen la plej bela vorto estas "tohuvabohuo"

geo63 (プロフィールを表示) 2011年6月14日 15:31:04

michijo:Mi ne havas problemon je la 'c'. Mi ofte estis vojaĝanto en Eŭropo, kaj mi ŝatas la lingvojn. La "c" en Esperanto estas simila kiel en Slavalingvo. Ekzemple Ĉeĥalingvo uzas la saman "c" kiel Esperanto.
La angla lingvo havas "c" konsonanton (its).

sinjoro (プロフィールを表示) 2011年6月16日 11:52:16

Mi malŝatas la vorton ŝranko kaj ŝatas multajn, ekz. ajlo.

scorpjke (プロフィールを表示) 2011年6月17日 23:23:47

Mi tre ŝatas la vorton "mola", ial ĝi sonas tiom... hm... mole lango.gif

Mi ŝatas ankaŭ la vortojn "ĉielo", "amo", "miriga", "facila", "ĉio" kaj multajn aliajn.

Nu... al mi plej plaĉas ĉiujn vortojn kiuj enhavas la konsonantoj "m", "n", "j", "l", "ĉ" kaj la vokaloj "i" kaj "e"

Certe estas vortoj kiuj al mi ne plaĉas:
"renkonti"
"nigra"
"zorgi"

kaj ankaŭ la radiko "ul"

zan (プロフィールを表示) 2011年6月18日 1:08:15

Al mi plaĉas:
libereco,kamparano,fenestro..
Kaj ankaŭ 'Vere bela'. La japana lingvo ne havas la konsonantojn r,l,v,f.
Por japanoj malfacilas distingi la sonojn inter r kaj l, kaj inter v kaj b. Pro tio mi tre amas "vere bela". Precipe mi amas la treman r.

Ankaŭ plaĉas al mi 'mal':
malvarma, malavara.. eĉ malbela

Malplaĉas al mi:
hodiaŭ, neniu.
Ili ne estas malfacilaj sed malplaĉaj kiel sono.

先頭にもどる