La plej(kaj la malplej) bela vorto en E-o (laŭ prononco)
จาก Roman_Mutin, 29 มีนาคม 2011
ข้อความ 32
ภาษา: Esperanto
marcuscf (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2011, 19:38:48
Belaj vortoj:
− Anstataŭigi
− Ĉiujare
− Ĉirkaŭaĵo
− Belsona
− Flegmo
− Fojo
− Ilia
− Fluo
− Unueca
− Ĝuu
− Pluvo
Malbelaj vortoj:
− Knabo
− Teamo (sonas kiel "mi amas vin" en la portugala — la frazo estas bela, sed sen kunteksto ĝi sonas strange al ne-esperantistoj!)
− Eksciti (damne “ksts”! “Dekstra” estas multe pli facila!)
− Vortaro
− Funkcii
− Puto
− Kuzino
− Farti
− Vidvo
ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2011, 20:14:14
APRILŜERCO
kaj morgaŭ la vorton
DIMANĈO.
La tri plej bonaj vortoj de la mondo estas laŭ mia opinio:
a) en itala lingvo: domenica (dimanĉo)
b) en sveda lingvo: vindrutetorkare (glacoviŝilo) kaj
c) en la nederlanda lingvo: bromfiet (mopedo)
blunuba (แสดงโปรไฟล์) 3 เมษายน 2011, 20:36:19
michijo (แสดงโปรไฟล์) 3 เมษายน 2011, 23:08:40
marcuscf:Mi ne havas problemon je la 'c'. Mi ofte estis vojaĝanto en Eŭropo, kaj mi ŝatas la lingvojn. La "c" en Esperanto estas simila kiel en Slavalingvo. Ekzemple Ĉeĥalingvo uzas la saman "c" kiel Esperanto.Miland:Ne tiel plaĉas al mi la peno elparoli sciencisto!Nu, kaj kion vi pensas pri “socisciencisto”?
milek (แสดงโปรไฟล์) 30 เมษายน 2011, 19:27:31
Tamen ĉi tio ne estas temo. Laŭ mi plej belaj vortoj estas hejmo kaj antaŭa mirinda(mi amis tradukon kaj sonon).
Looch_m1 (แสดงโปรไฟล์) 14 มิถุนายน 2011, 14:53:10
Mi estas rusano, kaj en rusa "agrable" similas "a grabli". Tio signifas "kaj rastilo".
"revo" similas rusan verbon "revet", tio signifas "laŭte plori"
Tamen la plej bela vorto estas "tohuvabohuo"
geo63 (แสดงโปรไฟล์) 14 มิถุนายน 2011, 15:31:04
michijo:Mi ne havas problemon je la 'c'. Mi ofte estis vojaĝanto en Eŭropo, kaj mi ŝatas la lingvojn. La "c" en Esperanto estas simila kiel en Slavalingvo. Ekzemple Ĉeĥalingvo uzas la saman "c" kiel Esperanto.La angla lingvo havas "c" konsonanton (its).
sinjoro (แสดงโปรไฟล์) 16 มิถุนายน 2011, 11:52:16
scorpjke (แสดงโปรไฟล์) 17 มิถุนายน 2011, 23:23:47
Mi ŝatas ankaŭ la vortojn "ĉielo", "amo", "miriga", "facila", "ĉio" kaj multajn aliajn.
Nu... al mi plej plaĉas ĉiujn vortojn kiuj enhavas la konsonantoj "m", "n", "j", "l", "ĉ" kaj la vokaloj "i" kaj "e"
Certe estas vortoj kiuj al mi ne plaĉas:
"renkonti"
"nigra"
"zorgi"
kaj ankaŭ la radiko "ul"
zan (แสดงโปรไฟล์) 18 มิถุนายน 2011, 01:08:15
libereco,kamparano,fenestro..
Kaj ankaŭ 'Vere bela'. La japana lingvo ne havas la konsonantojn r,l,v,f.
Por japanoj malfacilas distingi la sonojn inter r kaj l, kaj inter v kaj b. Pro tio mi tre amas "vere bela". Precipe mi amas la treman r.
Ankaŭ plaĉas al mi 'mal':
malvarma, malavara.. eĉ malbela
Malplaĉas al mi:
hodiaŭ, neniu.
Ili ne estas malfacilaj sed malplaĉaj kiel sono.