Sisu juurde

Atomenergio?

kelle poolt le_chaz, 5. aprill 2011

Postitused: 80

Keel: Esperanto

Fuzzy (Näita profiili) 7. aprill 2011 11:43.42

le_chaz:...Kiel mi diris, alternativaj energifontoj ekzistas kaj ili potenciale povas sufiĉi.
Pri kiuj fontoj temas?

Altebrilas (Näita profiili) 7. aprill 2011 14:14.25

Se ni volas forigi atomenergion, devas esti tutmondiĝo de energi disdono. Devas esti internacia organizo por energio (kaj same por akvo, agrikulturo, ktp) kiu planas la produktadon de energio kaj disdonas ĝin laŭ bezonoj.

Landoj kiuj ne havas nafton havas atomcentralojn, landoj kiuj havas nafton havas militojn.

La rimedoj nepraj por pluvivo devas esti garantiitaj al ĉiuj. Planado devas malhelpi mankon. Kaj konkurenco devas interveni nur kiam tiuj nepraj bezonoj estos plenumitaj, t.e. pri la komforto.

Eddycgn (Näita profiili) 7. aprill 2011 18:51.56

le_chaz:
[LISTO]
Chalk River, Kanado, 1952
Windscale, Britio, 1957
Saint-Laurent, Francio, 1969
Three Mile Island, Usono, 1979
Saint-Laurent (refoje!), Francio, 1980
...
Ĉernobil, Ukrainio, 1986[/list]...
Vi forgesis la aliaj KAŜITAJ akcidentoj en la Soveta Unio...

kaj la akcidentoj de la atomaj submarŝipoj kiuj sidas sur la fundo de la maro sen protekto, kunkune kun la korpoj de la mortitaj maristoj...
kiuj radiados dum miloj da jaroj.

Post kelkaj centoj da jaroj la homoj fiŝos gigantajn fiŝojn, ankaŭ bedaŭrinde treege ... radiadantaj.

Eddycgn (Näita profiili) 7. aprill 2011 19:07.08

Alternativa energio

Relative malgranda surfaco de la nordafrika dezerto, ekz. en Algerio aŭ Libio sufiĉas por produkti sunan energion por la tuta mondo.
La tekniko ekzistas jam, mankas la reto por distribuado. Kaj la volo tion fari.

Fukuŝima certe stimulos tiun disvolvon

fizikisto (Näita profiili) 7. aprill 2011 20:02.43

Terurĉjo:Mi legis, ke japana ministerio pri medicina servo (eble, ĝi iel alie nomiĝas) konsilis al la loĝantaro boligi trinkeblan akvon kontraŭ radiado. sen ia dubo tio estas bona rimedo.
Ĉu vere? Tio estas sensencaĵo. Per boligado ne eblas forigi radiadon. Nur en kazo ke la radiantaj partikloj vaporiĝus dum boligado, tio efikus.

jeg (Näita profiili) 8. aprill 2011 0:15.43

Mi ege preferus havi atomelektran centralon en mia urbo, ol havi minojn, kiuj eltiras karbon per forigado de montosupraĵoj, aŭ havi boradon de tergaso el Marcellus Shale... Ĉiuj ja povas malsanigi homojn, kaj mi elektus havi neniun.

Fuzzy (Näita profiili) 8. aprill 2011 7:33.07

fizikisto:
Terurĉjo:Mi legis, ke japana ministerio pri medicina servo (eble, ĝi iel alie nomiĝas) konsilis al la loĝantaro boligi trinkeblan akvon kontraŭ radiado. sen ia dubo tio estas bona rimedo.
Ĉu vere? Tio estas sensencaĵo. Per boligado ne eblas forigi radiadon. Nur en kazo ke la radiantaj partikloj vaporiĝus dum boligado, tio efikus.
Tio ja klaras por ĉiuj krom la japana ministerio. Ĝuste pri tio diris Terurĉjo

zan (Näita profiili) 8. aprill 2011 8:40.22

Terurĉjo:Mi legis, ke japana ministerio pri medicina servo (eble, ĝi iel alie nomiĝas) konsilis al la loĝantaro boligi trinkeblan akvon kontraŭ radiado. sen ia dubo tio estas bona rimedo.
Nun en Japanio en la reto ofte disvastiĝas mensogoj, kiuj koncernas radioaktivecon. La informo pri bolado de akvo estis neita en normalaj gazetoj.

Mensogantoj kreas falsajn novaĵpaĝojn; legintoj bonkore komunikas ĝin al la konatoj por ke ili kunhavu utilajn informojn.

Alia ekzemplo: prenu gargaraĵon por neigi radioaktivecon enirintan en la korpo, ĉar gargaraĵo enhavas jodon. Normalaj gazetoj neigis la retan informon. Gargaraĵo enhavas ankaŭ aliajn substancojn, kiuj ne taŭgas por gluti.

Ĉu rusoj estas samaj kiel japanaj mensogantoj?

Fuzzy (Näita profiili) 8. aprill 2011 13:29.32

Ne, ni simple legis la novaĵojn kaj ridis. Se tiuj novaĵoj estis mensogaj -- pardonu, bonvolu.

Zorevij (Näita profiili) 8. aprill 2011 21:27.32

zan:
Nun en Japanio en la reto ofte disvastiĝas mensogoj, kiuj koncernas radioaktivecon.
Kiam okazis akcidento en Ĉornobila atoma elektrejo, ukrainoj ne havis interreton. Sed mensogoj pri radioaktivecon estis disvastiĝantaj multe pli rapide, ol radiacio mem. Kvankam, la ideo pri jodo vere estis utila por ni, sed mi ne scias, ĉu jodo estas tiom necesa por japanoj. Kiel mi scias, japanaj manĝaĵoj ĉiam havis multe da maraj fiŝoj kaj algoj, do joda manko ne estas tre akra problemo.

Estas bone, se japanoj pli kredas sian registaron, ol mensogon en la reto. Ekzemple, se rusa registaro dirus, ke oni ne devas fari ion, ĉiuj rusoj nepre farus ĝuste tion. Nur pro kutimo, ke la registaro neniam parolas veron.

Tagasi üles