讯息: 80
语言: Esperanto
Fuzzy (显示个人资料) 2011年4月7日上午11:43:42
le_chaz:...Kiel mi diris, alternativaj energifontoj ekzistas kaj ili potenciale povas sufiĉi.Pri kiuj fontoj temas?
Altebrilas (显示个人资料) 2011年4月7日下午2:14:25
Landoj kiuj ne havas nafton havas atomcentralojn, landoj kiuj havas nafton havas militojn.
La rimedoj nepraj por pluvivo devas esti garantiitaj al ĉiuj. Planado devas malhelpi mankon. Kaj konkurenco devas interveni nur kiam tiuj nepraj bezonoj estos plenumitaj, t.e. pri la komforto.
Eddycgn (显示个人资料) 2011年4月7日下午6:51:56
le_chaz:Vi forgesis la aliaj KAŜITAJ akcidentoj en la Soveta Unio...
[LISTO]
Chalk River, Kanado, 1952
Windscale, Britio, 1957
Saint-Laurent, Francio, 1969
Three Mile Island, Usono, 1979
Saint-Laurent (refoje!), Francio, 1980
...
Ĉernobil, Ukrainio, 1986[/list]...
kaj la akcidentoj de la atomaj submarŝipoj kiuj sidas sur la fundo de la maro sen protekto, kunkune kun la korpoj de la mortitaj maristoj...
kiuj radiados dum miloj da jaroj.
Post kelkaj centoj da jaroj la homoj fiŝos gigantajn fiŝojn, ankaŭ bedaŭrinde treege ... radiadantaj.
Eddycgn (显示个人资料) 2011年4月7日下午7:07:08
Relative malgranda surfaco de la nordafrika dezerto, ekz. en Algerio aŭ Libio sufiĉas por produkti sunan energion por la tuta mondo.
La tekniko ekzistas jam, mankas la reto por distribuado. Kaj la volo tion fari.
Fukuŝima certe stimulos tiun disvolvon
fizikisto (显示个人资料) 2011年4月7日下午8:02:43
Terurĉjo:Mi legis, ke japana ministerio pri medicina servo (eble, ĝi iel alie nomiĝas) konsilis al la loĝantaro boligi trinkeblan akvon kontraŭ radiado. sen ia dubo tio estas bona rimedo.Ĉu vere? Tio estas sensencaĵo. Per boligado ne eblas forigi radiadon. Nur en kazo ke la radiantaj partikloj vaporiĝus dum boligado, tio efikus.
jeg (显示个人资料) 2011年4月8日上午12:15:43
Fuzzy (显示个人资料) 2011年4月8日上午7:33:07
fizikisto:Tio ja klaras por ĉiuj krom la japana ministerio. Ĝuste pri tio diris TerurĉjoTerurĉjo:Mi legis, ke japana ministerio pri medicina servo (eble, ĝi iel alie nomiĝas) konsilis al la loĝantaro boligi trinkeblan akvon kontraŭ radiado. sen ia dubo tio estas bona rimedo.Ĉu vere? Tio estas sensencaĵo. Per boligado ne eblas forigi radiadon. Nur en kazo ke la radiantaj partikloj vaporiĝus dum boligado, tio efikus.
zan (显示个人资料) 2011年4月8日上午8:40:22
Terurĉjo:Mi legis, ke japana ministerio pri medicina servo (eble, ĝi iel alie nomiĝas) konsilis al la loĝantaro boligi trinkeblan akvon kontraŭ radiado. sen ia dubo tio estas bona rimedo.Nun en Japanio en la reto ofte disvastiĝas mensogoj, kiuj koncernas radioaktivecon. La informo pri bolado de akvo estis neita en normalaj gazetoj.
Mensogantoj kreas falsajn novaĵpaĝojn; legintoj bonkore komunikas ĝin al la konatoj por ke ili kunhavu utilajn informojn.
Alia ekzemplo: prenu gargaraĵon por neigi radioaktivecon enirintan en la korpo, ĉar gargaraĵo enhavas jodon. Normalaj gazetoj neigis la retan informon. Gargaraĵo enhavas ankaŭ aliajn substancojn, kiuj ne taŭgas por gluti.
Ĉu rusoj estas samaj kiel japanaj mensogantoj?
Fuzzy (显示个人资料) 2011年4月8日下午1:29:32
Zorevij (显示个人资料) 2011年4月8日下午9:27:32
zan:Kiam okazis akcidento en Ĉornobila atoma elektrejo, ukrainoj ne havis interreton. Sed mensogoj pri radioaktivecon estis disvastiĝantaj multe pli rapide, ol radiacio mem. Kvankam, la ideo pri jodo vere estis utila por ni, sed mi ne scias, ĉu jodo estas tiom necesa por japanoj. Kiel mi scias, japanaj manĝaĵoj ĉiam havis multe da maraj fiŝoj kaj algoj, do joda manko ne estas tre akra problemo.
Nun en Japanio en la reto ofte disvastiĝas mensogoj, kiuj koncernas radioaktivecon.
Estas bone, se japanoj pli kredas sian registaron, ol mensogon en la reto. Ekzemple, se rusa registaro dirus, ke oni ne devas fari ion, ĉiuj rusoj nepre farus ĝuste tion. Nur pro kutimo, ke la registaro neniam parolas veron.