Ku rupapuro rw'ibirimwo

Atomenergio?

ca, kivuye

Ubutumwa 80

ururimi: Esperanto

Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 14 Rusama 2011 18:27:07

Mi kredas je tio: energivora homaro ĉiam konstruos novan atoman energian. Oni devas postuli ĉiam novajn seĉardon de sekureco.
Ĉu ni havas alternativon? Plene alia vivformo. "Kiuujoj" komencos?

Dominique (Kwerekana umwidondoro) 29 Rusama 2011 19:06:24

Mi iam estis favora al la atoma energio, ĉar mi taksis ĝin plu pura por la tutmonda varmiĝo ol aliaj fontoj de energio (krom la renovigeblaj energioj kiel vento). Sed la eventoj en Japanio igis min ŝanĝi opinion. Atoma energio tro danĝeras por la homaro. Jes tutmonda varmiĝo malbonas, sed tutmonda atoma poluado eĉ pli malbonas. Kaj danĝeras por multaj jaroj post akcidento: 30 jaroj de duonvivo por cezio-137, 24000 jaroj por plutonio-239. Restas kompreneble ankoraŭ Cezio-137 en la tuta Eŭropo 25 jaroj post la akcidento de Chernobyl. Ne vere eblas kalkuli la riskojn. Certe la tertremoj okazas pli ofte en Japanio ol en Eŭropo, kie mi loĝas, sed estos ĉiam aliaj riskoj, kiel ekzemple milito aŭ terorista saboto. Ĉar estas multaj atomcentraloj en la mondo, mi timas, ke aliaj gravaj akcidentoj okazos. La historio montras, ke jam okazis tro ofte. Krom la riskoj, estas ankaŭ neniu solvo por la ĉiam kreskantaj forĵetaĵoj de atoma energio. Alia problemo de atoma energio, estas ke la landoj kiuj produktas ĝin, povas poste ankaŭ produkti militan plutonion por militaj kialoj. Tio ne estas akceptebla. La atoma industrio ne sufiĉe fidindas. La atoma industrio ĉiam trompis la homojn en ĉiuj akcidentoj kiel Three Miles Island, Chernobyl kaj nun en Fukushima.

Mi demandas min, kio estas la estonteco de Japanio nun kun 3 fundoj de reaktoroj. Kio estas la solvo por tio? Entombigo de la reaktoroj ne estas solvo, ĉar la poluadoj eniros la grundon, atingos la akvon en la grundo, migros for aliloke en lando, eniros la nutroĉenon, kaj eniros la loĝantojn. TEPCO anoncis, ke reaktoroj 1, 2 kaj 3 fondis. Reaktoro 3 enhavas MOX, t.e ĝi enhavas grandan kvanton de plutonio, kiu estas danĝerega. Estas eble la plej danĝera substanco, kiu ekzistas. Do estas tre grava evento, mi timas.

Ni devas lerni pro tio. La homaro devas uzi malpli da energio, sed malfacilos. Kiel konvinki ĉiujn? Jen utopio eĉ pli granda ol la fina venko. Ĝenas min ekzemple vidi butikojn kun lumoj en iliaj montrofenestrojn eĉ vespere, kiam la butikoj estas jam delonge fermitaj. Eblis fari leĝon por igi tion kontraŭleĝa. Ĝenas min vidi restoraciojn kun eksteraj varmiloj por la klientoj kiuj decidas manĝi ekstere eĉ kiam la vetero malvarmas. En Francio, mi memoras legi ke oni varmigis gazonon de stadio de piedpilko, por ke ĝi ne glaciiĝi dum la vintro. Ĝenas min vidi reklamojn kun elektra afiŝilo. Ĉu ne eblas igi tion kontraŭleĝa? Ĝenas min vidi kiel multaj aĉetas novan poŝtelefonilon pli malpli ĉiuj 2 jaroj, sen pensi pri tio, kio signifas por la planedo. Ni ne vere bezonas novan poŝtelefonilon, nur pro tio, ke ĝi havas pli belan interfacon. Kion ni faros kun 3 poŝtelefonilon se la aero kion ni spiras, kaj la akvo kion ni bevas, estas por ĉiam poluitaj? La energio bezonas esti pli multekosta, por ke ni ekŝparu ĝin.

Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 29 Rusama 2011 19:40:29

Mi estas kontraŭ atomenergio kaj laŭ mia opinio ne nur pro emociaj kialoj. Jam antaŭ la okazoj en Fukuŝima tiu temo tre interesis min (eble ĉar la temo ĝenerale estas grava en Germanujo). La argumentoj kontraŭ la atomenergio simple konvinkas min pli ol la argumentoj por ĝi.
Tie oni povas legi 100 kialojn kontraŭ la atomenergio: http://www.westermayer.de/manfred/verduloj/100_a...

Kompreneble mi ne kredas ke tuja elŝalto de ĉiuj atomcentraloj estas ebla aŭ bona ideo. Pro eraraj politikaj decidoj en la pasinteco ni nuntempe ankoraŭ bezonas la atomenergion. Sed mi esperas ke oni ne plu malŝparos pli da mono ol nepre necesa pri teknologio kiu laŭ mia opinio tute ne taŭgos por la estonteco.

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 29 Rusama 2011 22:20:22

Sunjo:La argumentoj kontraŭ la atomenergio simple konvinkas min pli ol la argumentoj por ĝi.
Tie oni povas legi 100 kialojn kontraŭ la atomenergio: http://www.westermayer.de/manfred/verduloj/100_a...
Mi pensas ke ekzistas nur unu grava argumento por atomenergio: ĝi produktas energion, kiun ni bezonas.

Dume, cent argumentoj kontraŭ atomenergio estas iom senvaloraj se ili ne estas komparataj kun aliaj manieroj produkti energion. Ekz. prenu kiel ekzemplon la 12-an argumenton, ke atomcentraloj kaŭzas eble etan danĝeron pri kancero ĉe infanoj. Se efektive veras, tio estas argumento kontraŭ atomenergio. Kaj ĝi sonas terure. Sed povas esti ke ekzemple karboncentraloj kaŭzas multe pli da kancero. Vidu ekzemple ĉi tiun artikolon. Aliflanke ankaŭ povas esti ke ekz. ventoenergio ne kaŭzas kanceron entute, sed eble ĝi ja foje iun mortigas pro defalanta ventilo aŭ simile. Mi ne scias. Mi diras ke estas nesence paroli nur pri malavantaĝoj de io sen ajna mencio pri similaj malavantaĝoj de alternativoj.

Alivorte, mi trovas tian manieron (kian en tiu '100 güte grunde') prezenti sen komparo kun alternativoj stranga, iom malhonesta eĉ, kaj ĝi tial iomete ĝenas min.

le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2011 06:41:20

La germana registaro hodiaŭ anoncis sian decidon haltigi ĉiujn siajn nukleajn reakciujojn antaŭ la fino de la jaro 2022.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2011 12:56:08

Estas multaj demandoj respondendaj pri atomcentraloj. Jen kelkajn:
- ĉu privata industrio estas sufiĉe sekura?
- ĉu atomcentraloj devas esti zorgataj de la ŝtato aŭ de la privata sektoro?
- ĉu ni kapablas vivi alimaniere, sen konsumi tiel multe da energio?
- kial la ŝtatoj nepre bezonas esti energie sendependaj?

rafaelfortalezo (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2011 16:32:09

Brazilo ne necesas tion. Pri aliaj landoj mi ne scias, sed mi ne scias kial Brazilo havas tion ĉar ne necesas ĝin.

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2011 18:46:37

Altebrilas:Estas multaj demandoj respondendaj pri atomcentraloj. Jen kelkajn:
- ĉu privata industrio estas sufiĉe sekura?
- ĉu atomcentraloj devas esti zorgataj de la ŝtato aŭ de la privata sektoro?
- ĉu ni kapablas vivi alimaniere, sen konsumi tiel multe da energio?
- kial la ŝtatoj nepre bezonas esti energie sendependaj?
Precipe la samaj demandoj respondendas pri karbocentraloj kaj ajnaj aliaj..

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2011 19:07:01

miĥil:
Altebrilas:Estas multaj demandoj respondendaj pri atomcentraloj. Jen kelkajn:
- ĉu privata industrio estas sufiĉe sekura?
- ĉu atomcentraloj devas esti zorgataj de la ŝtato aŭ de la privata sektoro?
- ĉu ni kapablas vivi alimaniere, sen konsumi tiel multe da energio?
- kial la ŝtatoj nepre bezonas esti energie sendependaj?
Precipe la samaj demandoj respondendas pri karbocentraloj kaj ajnaj aliaj..
Do, bv. respondi rideto.gif

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2011 19:52:18

Altebrilas:
miĥil:
Altebrilas:Estas multaj demandoj respondendaj pri atomcentraloj. Jen kelkajn:
- ĉu privata industrio estas sufiĉe sekura?
- ĉu atomcentraloj devas esti zorgataj de la ŝtato aŭ de la privata sektoro?
- ĉu ni kapablas vivi alimaniere, sen konsumi tiel multe da energio?
- kial la ŝtatoj nepre bezonas esti energie sendependaj?
Precipe la samaj demandoj respondendas pri karbocentraloj kaj ajnaj aliaj..
Do, bv. respondi rideto.gif
Mi mistajpis kaj celis 'precize' anstataŭ 'precipe' tie. Pardonu.

Sed bone, por komplezi al via peto. La demandoj ne estas facile respondeblaj, sed unuavide kun maltro da pripenso mi respondus:
-ne
-de la ŝtato
-ne
-ili ne bezonas

Subira ku ntango