Сообщений: 80
Язык: Esperanto
Paulinho (Показать профиль) 14 мая 2011 г., 18:27:07
Ĉu ni havas alternativon? Plene alia vivformo. "Kiuujoj" komencos?
Dominique (Показать профиль) 29 мая 2011 г., 19:06:24
Mi demandas min, kio estas la estonteco de Japanio nun kun 3 fundoj de reaktoroj. Kio estas la solvo por tio? Entombigo de la reaktoroj ne estas solvo, ĉar la poluadoj eniros la grundon, atingos la akvon en la grundo, migros for aliloke en lando, eniros la nutroĉenon, kaj eniros la loĝantojn. TEPCO anoncis, ke reaktoroj 1, 2 kaj 3 fondis. Reaktoro 3 enhavas MOX, t.e ĝi enhavas grandan kvanton de plutonio, kiu estas danĝerega. Estas eble la plej danĝera substanco, kiu ekzistas. Do estas tre grava evento, mi timas.
Ni devas lerni pro tio. La homaro devas uzi malpli da energio, sed malfacilos. Kiel konvinki ĉiujn? Jen utopio eĉ pli granda ol la fina venko. Ĝenas min ekzemple vidi butikojn kun lumoj en iliaj montrofenestrojn eĉ vespere, kiam la butikoj estas jam delonge fermitaj. Eblis fari leĝon por igi tion kontraŭleĝa. Ĝenas min vidi restoraciojn kun eksteraj varmiloj por la klientoj kiuj decidas manĝi ekstere eĉ kiam la vetero malvarmas. En Francio, mi memoras legi ke oni varmigis gazonon de stadio de piedpilko, por ke ĝi ne glaciiĝi dum la vintro. Ĝenas min vidi reklamojn kun elektra afiŝilo. Ĉu ne eblas igi tion kontraŭleĝa? Ĝenas min vidi kiel multaj aĉetas novan poŝtelefonilon pli malpli ĉiuj 2 jaroj, sen pensi pri tio, kio signifas por la planedo. Ni ne vere bezonas novan poŝtelefonilon, nur pro tio, ke ĝi havas pli belan interfacon. Kion ni faros kun 3 poŝtelefonilon se la aero kion ni spiras, kaj la akvo kion ni bevas, estas por ĉiam poluitaj? La energio bezonas esti pli multekosta, por ke ni ekŝparu ĝin.
Sunjo (Показать профиль) 29 мая 2011 г., 19:40:29
Tie oni povas legi 100 kialojn kontraŭ la atomenergio: http://www.westermayer.de/manfred/verduloj/100_a...
Kompreneble mi ne kredas ke tuja elŝalto de ĉiuj atomcentraloj estas ebla aŭ bona ideo. Pro eraraj politikaj decidoj en la pasinteco ni nuntempe ankoraŭ bezonas la atomenergion. Sed mi esperas ke oni ne plu malŝparos pli da mono ol nepre necesa pri teknologio kiu laŭ mia opinio tute ne taŭgos por la estonteco.
mihxil (Показать профиль) 29 мая 2011 г., 22:20:22
Sunjo:La argumentoj kontraŭ la atomenergio simple konvinkas min pli ol la argumentoj por ĝi.Mi pensas ke ekzistas nur unu grava argumento por atomenergio: ĝi produktas energion, kiun ni bezonas.
Tie oni povas legi 100 kialojn kontraŭ la atomenergio: http://www.westermayer.de/manfred/verduloj/100_a...
Dume, cent argumentoj kontraŭ atomenergio estas iom senvaloraj se ili ne estas komparataj kun aliaj manieroj produkti energion. Ekz. prenu kiel ekzemplon la 12-an argumenton, ke atomcentraloj kaŭzas eble etan danĝeron pri kancero ĉe infanoj. Se efektive veras, tio estas argumento kontraŭ atomenergio. Kaj ĝi sonas terure. Sed povas esti ke ekzemple karboncentraloj kaŭzas multe pli da kancero. Vidu ekzemple ĉi tiun artikolon. Aliflanke ankaŭ povas esti ke ekz. ventoenergio ne kaŭzas kanceron entute, sed eble ĝi ja foje iun mortigas pro defalanta ventilo aŭ simile. Mi ne scias. Mi diras ke estas nesence paroli nur pri malavantaĝoj de io sen ajna mencio pri similaj malavantaĝoj de alternativoj.
Alivorte, mi trovas tian manieron (kian en tiu '100 güte grunde') prezenti sen komparo kun alternativoj stranga, iom malhonesta eĉ, kaj ĝi tial iomete ĝenas min.
le_chaz (Показать профиль) 30 мая 2011 г., 6:41:20
Altebrilas (Показать профиль) 30 мая 2011 г., 12:56:08
- ĉu privata industrio estas sufiĉe sekura?
- ĉu atomcentraloj devas esti zorgataj de la ŝtato aŭ de la privata sektoro?
- ĉu ni kapablas vivi alimaniere, sen konsumi tiel multe da energio?
- kial la ŝtatoj nepre bezonas esti energie sendependaj?
rafaelfortalezo (Показать профиль) 30 мая 2011 г., 16:32:09
mihxil (Показать профиль) 30 мая 2011 г., 18:46:37
Altebrilas:Estas multaj demandoj respondendaj pri atomcentraloj. Jen kelkajn:Precipe la samaj demandoj respondendas pri karbocentraloj kaj ajnaj aliaj..
- ĉu privata industrio estas sufiĉe sekura?
- ĉu atomcentraloj devas esti zorgataj de la ŝtato aŭ de la privata sektoro?
- ĉu ni kapablas vivi alimaniere, sen konsumi tiel multe da energio?
- kial la ŝtatoj nepre bezonas esti energie sendependaj?
Altebrilas (Показать профиль) 30 мая 2011 г., 19:07:01
miĥil:Do, bv. respondiAltebrilas:Estas multaj demandoj respondendaj pri atomcentraloj. Jen kelkajn:Precipe la samaj demandoj respondendas pri karbocentraloj kaj ajnaj aliaj..
- ĉu privata industrio estas sufiĉe sekura?
- ĉu atomcentraloj devas esti zorgataj de la ŝtato aŭ de la privata sektoro?
- ĉu ni kapablas vivi alimaniere, sen konsumi tiel multe da energio?
- kial la ŝtatoj nepre bezonas esti energie sendependaj?
mihxil (Показать профиль) 30 мая 2011 г., 19:52:18
Altebrilas:Mi mistajpis kaj celis 'precize' anstataŭ 'precipe' tie. Pardonu.miĥil:Do, bv. respondiAltebrilas:Estas multaj demandoj respondendaj pri atomcentraloj. Jen kelkajn:Precipe la samaj demandoj respondendas pri karbocentraloj kaj ajnaj aliaj..
- ĉu privata industrio estas sufiĉe sekura?
- ĉu atomcentraloj devas esti zorgataj de la ŝtato aŭ de la privata sektoro?
- ĉu ni kapablas vivi alimaniere, sen konsumi tiel multe da energio?
- kial la ŝtatoj nepre bezonas esti energie sendependaj?
Sed bone, por komplezi al via peto. La demandoj ne estas facile respondeblaj, sed unuavide kun maltro da pripenso mi respondus:
-ne
-de la ŝtato
-ne
-ili ne bezonas