본문으로

Diaktrivoj

글쓴이: Roman_Mutin, 2011년 4월 7일

글: 14

언어: Esperanto

Roman_Mutin (프로필 보기) 2011년 4월 8일 오후 1:53:39

Oĥ, pardonu min, jes mi diris pri diaktritaj signoj, oĥ mi pardonpetas.
En Rusa lingvo oni diras "диактрив" kaj al mi ŝajnis ke oni povas diri tiel en Esperanto.

nikko (프로필 보기) 2011년 4월 10일 오전 7:27:51

Roman_Mutin:Oĥ, pardonu min, jes mi diris pri diaktritaj signoj, oĥ mi pardonpetas.
En Rusa lingvo oni diras "диактрив" kaj al mi ŝajnis ke oni povas diri tiel en Esperanto.
En rusа malestas tiu vorto. Estas vorto "диакритика".

Koracio (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 7:01:06

En la hungara estas diakrita literoj áéíóöőúüű.
Jen la hungara alfabeto:

a á b c cs d e é f g gy h i í j k l ly m n ny o ó ö ő p q r s sz t ty u ú ü ű v w x y z zs,

sed w, x kaj y estas uzata nur en iuj malnovaj nomoj kaj fremdaj vortoj.

henma (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 9:51:00

En la hispana, la ununura litero kun supersigno kiu estas aparta litero en la alfabeto estas ñ. Tiu estas aparta litero, ĉar ĝi sonas malsame ol n.

Sed á, é, í, ó, ú, kaj ü sonas ekzakte kiel a, e, i, o, kaj u.

La litero ü estas u kiu devas esti elparolata kiam ĝi normale ne estus (nur en güe, güi, normale gue, gui estas elparolataj ge, kaj gi, güe, güi estas gŭe, gŭi)

á, é, í, ó, ú estas uzataj por indiki ke la akcento estas sur tiu vokalo. En la hispana oni ĉiam povas scii kie estas la akcento de iu vorto, ekzistas tri simplaj reguloj, du eksplikas kie ĝi estas en vorto kiu ne havas vokalo kun supersigno, la tria es, se iu vokalo havas tiu supersigno, sur ĝi estas la akcento.

(Ch kaj Ll estis traktata kiel unu litero antaŭe, kaj ili estis post C kaj L, respektive, nur ili estas traktata kiel du literoj C-H kaj L-L, kvankam ili estas elparolataj kiel unu sono).

Amike,

Daniel.

다시 위로