Beiträge: 5
Sprache: Esperanto
Balbutanto (Profil anzeigen) 12. April 2011 18:50:13
- De du semajnoj, mi ne diris eĉ unu vorton al mia edzino.
- Ho! Mi ne sciis, ke vi kverelis.
- Ni tute ne kverelis; mi nur ne sukcesas interrompi ŝin!
Terurĉjo (Profil anzeigen) 12. April 2011 21:20:37
- Mi ne konprenis, ke ŝi dronas. Ŝi kriegis kiel ĉiam.
Terurĉjo (Profil anzeigen) 12. April 2011 21:24:52
- Al nia hundo.
- Povra besto. Hieraŭ vespere via edzino promesis forpeli ĝin el la hejmo kaj eĉ forpreni la ŝlosilojn.
Dozorca (Profil anzeigen) 17. April 2011 00:03:19
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
maratonisto (Profil anzeigen) 19. April 2011 10:57:46
(versaĵo de iu ukraina humuristo):
En granda rivero knabino dronadis
El bordo amaso ŝin streĉe rigardis.
La homoj nervumis: sed kio okazos?
La povra knabino sensence fordronos!
Subite bravulo en akvon ensaltis,
Kuraĝe, noblece knabinon li savis.
Sed kiu kuraĝo - amaso triumfis -
En akvon profundan, malvarman ĵetiĝis!
Dum li kaj knabino la vestojn ŝanĝadas,
La homoj malsekan, tremantan lin laŭdas.
Bravulo respondas: nur devon mi faris,
Floreton belegan senpense mi savis,
Meritas mi gloron, dekoron, afablon,
Sed kiu porkaĉo min puŝis en akvon?