Vai all’indice

Ŝerco

di Balbutanto, 12 aprile 2011

Messaggi: 5

Lingua: Esperanto

Balbutanto (Mostra il profilo) 12 aprile 2011 18:50:13

Du amikoj interparolas:

- De du semajnoj, mi ne diris eĉ unu vorton al mia edzino.

- Ho! Mi ne sciis, ke vi kverelis.

- Ni tute ne kverelis; mi nur ne sukcesas interrompi ŝin!

Terurĉjo (Mostra il profilo) 12 aprile 2011 21:20:37

- Kial vi ne savis vian edzinon, kiam ŝi dronis?

- Mi ne konprenis, ke ŝi dronas. Ŝi kriegis kiel ĉiam.

Terurĉjo (Mostra il profilo) 12 aprile 2011 21:24:52

- Saluton, najbaro! Diru, al kiu konstante via edzino kriegaĉis?

- Al nia hundo.

- Povra besto. Hieraŭ vespere via edzino promesis forpeli ĝin el la hejmo kaj eĉ forpreni la ŝlosilojn.

Dozorca (Mostra il profilo) 17 aprile 2011 00:03:19

Hehe,bone rido.gif

maratonisto (Mostra il profilo) 19 aprile 2011 10:57:46

Mia unua tradukaĵo
(versaĵo de iu ukraina humuristo):

En granda rivero knabino dronadis
El bordo amaso ŝin streĉe rigardis.
La homoj nervumis: sed kio okazos?
La povra knabino sensence fordronos!
Subite bravulo en akvon ensaltis,
Kuraĝe, noblece knabinon li savis.
Sed kiu kuraĝo - amaso triumfis -
En akvon profundan, malvarman ĵetiĝis!
Dum li kaj knabino la vestojn ŝanĝadas,
La homoj malsekan, tremantan lin laŭdas.
Bravulo respondas: nur devon mi faris,
Floreton belegan senpense mi savis,
Meritas mi gloron, dekoron, afablon,
Sed kiu porkaĉo min puŝis en akvon?

Torna all’inizio