К содержанию

La plej malfacila lingvo

от shlomo_1234, 5 июня 2007 г.

Сообщений: 97

Язык: Esperanto

Urho (Показать профиль) 8 июня 2007 г., 14:52:48

annadahlqvist:helveti, ketchupi, tomaatti, hiuksille, uutiset. Jes, krom la vortoj kun "i", al mi finna ŝajni tre malfacila, la vortojn ŝajnas tre longa, almenaŭ en la enhavindeksoj.
Bone. Jen kelkaj rimarkoj:

helvetti = infero; ĝin uzas ankaŭ kiel forta sakro (aŭ sakraĵo) > helvetti!
ketsuppi = keĉupo
tomaatti = tomato
hiuksille = (< hiukset = haroj)

yugary (Показать профиль) 9 июня 2007 г., 5:20:09

La plej malfacila lingvo estas la lingvo kiu plejmulte diferencas de la denaska lingvo.

-- Gary Yu

yugary (Показать профиль) 9 июня 2007 г., 5:22:44

Mi ne scias tio, kion signifas "scii lingvon". Ĉu povi ĝin paroli, legi, kaj skribi flue?

-- Gary Yu

Andybolg (Показать профиль) 9 июня 2007 г., 17:51:04

Laŭ mia vortaro, ambaŭ frazoj estas korektaj. Oni eĉ rajtas diri "scipovi lingvon".
La frazo "scii lingvon" estas la sama angle; "to know a language". Norvege oni uzas neniun el la vortoj, sed tute alian esprimon.

RiotNrrd (Показать профиль) 10 июня 2007 г., 7:21:49

黄鸡蛋:Kaj mi memoras, ke en la angla "to know a language" signifas "koni lingvon"...
En la angla, "to know a language" signifas ambaŭ scii, kaj koni, lingvon. Anglaparolantoj ne vere distingas inter la du ideoj.

Unukaze, ni eble diras "to know a language", kaj alikaze diras "to know of (or about) a language". Sed, ofte, ni diras la saman propozicion por ambaŭ.

camiljoe (Показать профиль) 10 июня 2007 г., 13:52:27

Neniu lingvo estas facila. Mi ne eblas decidi pri la plej malfacila lingvo ĉar mi lernis nur6 lingvo kaj mi konas bone nur 4. Mi pensas ke l-araba estas malfacila. Hejme mi parolas la maltan lingvon. Neniu diras ke ĝi estas facila lingvo. Fakte la malta lingvo havas semitajn radikojn sed romanan abocon. Oni trovas ankaŭ multajn italajn radikojn en nia lingvo. Kompreneble mi pensas ke nur esperanto estas relatve facila.

yugary (Показать профиль) 11 июня 2007 г., 6:41:26

camiljoe:Hejme mi parolas la maltan lingvon. Neniu diras ke ĝi estas facila lingvo. Fakte la malta lingvo havas semitajn radikojn sed romanan abocon. Oni trovas ankaŭ multajn italajn radikojn en nia lingvo.
Mi antaŭe studis iomete pri la malta lingvo, kiun mi trovis malfacila sed tre interesa kaj eĉ belsona.

-- Gary Yu

Mielo (Показать профиль) 13 июня 2007 г., 1:28:06

super-griek:
Mi deziras al vi ĉiuj multe da Esperantlingva bellingvumpriparoladplezuro.

Amikajn salutojn el Belgio,

Andreo.
bellingvumpriparoladplezuro

Jujjj !! rido.gif

Mielo (Показать профиль) 13 июня 2007 г., 13:51:50

super-griek:
Mielo:bellingvumpriparoladplezuro

Jujjj !! rido.gif
Etega defio por vi bellingvumpriparoladplezursentemuloj, por vin ekzercigi vian scipovon de la Esperanta vortkunmetada sistemo lango.gif .
Denove jujjjj ! rido.gif

shyopstv (Показать профиль) 19 июня 2007 г., 0:21:16

Mi lernis (aŭ penis lerni okulumo.gif) ses lingvojn:

la angla (Mi estas brita okulumo.gif )
la germana (baza)
la franca (baza)
Esperanto (iom)
la ĉina (iom)
la hispana (iom)

Mi pensas, ke la ĉina estas la plej malfacila. Esperanto estas evidente tre facila kaj por mi la germana lingvo ankaŭ estas sufiĉe facila.

Unua poŝto sal.gif ("poŝto" estas la korekta vorto, ĉu ne?)

Наверх