Į turinį

Mi min demandis...

HaleBopp, 2011 m. balandis 27 d.

Žinutės: 44

Kalba: Esperanto

Kirilo81 (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 12:14:29

josephdavid86:
Estas nedebatebla fakto ke en Esperanto, oni povas anstataŭi rolvortetojn kun la akuzativa. La limoj de tio ĉi estas pro praktikaj kialoj, ne gramatikaj kialoj.
Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
Mi vidas diferencon inter "je" kaj "ĉiuj prepozicioj".
Se vi havas prepozicion kun klara senco, tiu estas anstataŭigebla nur en tre klare difinitaj okazoj (laŭ ekzemploj en la Ekzercaro, oni ne simple povas aldoni), nome al kaj esprimoj de mezuro.

sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 12:19:21

Kaj ĉar ne estas dubo pri kiu prepozicio oni elektas por La hundo XX mia amiko (en la senco ke la hundo apartenas al mia amiko), oni ne uzas 'je'.

Tiel, laŭ la citita regulo oni ne anstataŭigas per la akuzativo.

josephdavid86 (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 12:45:53

Mi vidas diferencon inter "je" kaj "ĉiuj prepozicioj".
Se vi havas prepozicion kun klara senco, tiu estas anstataŭigebla nur en tre klare difinitaj okazoj (laŭ ekzemploj en la Ekzercaro, oni ne simple povas aldoni), nome al kaj esprimoj de mezuro.
Mi vidas ke vi ne citis ĉio de la dekkvara regulo.

...se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je...

Do. Se oni decidas ke rolvorteto ne konvenas, tiam oni povas anstataŭi ĝin kun 'je'. Kaj oni povas anstataŭi 'je' kun la akuzativo. Simples.

Kaj, kiun koncernatas, mi uzas 'rolvorteto' anstataŭ 'prepozicio' ĉar la dua vorto estas bona ekzemplo de la uzado de internaciaj vortoj anstataŭ la uzado de vortoj estigitaj per uzante Esperantaj radikoj.

le_chaz (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 13:59:46

Joe, se mi taksas laŭ viaj parolmaniero kaj eraroj, vi eklernis Esperanton antaŭ nelonge. Bonvolu esti pli modesta, kaj ne fari asertojn pri aferoj, kiujn vi ankoraŭ parte konas.

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 14:11:11

le_chaz:Joe, se mi taksas laŭ viaj parolmaniero kaj eraroj, vi eklernis Esperanton antaŭ nelonge. Bonvolu esti pli modesta, kaj ne fari asertojn pri aferoj, kiujn vi ankoraŭ parte konas.
+1

josephdavid86 (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 14:50:00

le_chaz:Joe, se mi taksas laŭ viaj parolmaniero kaj eraroj, vi eklernis Esperanton antaŭ nelonge. Bonvolu esti pli modesta, kaj ne fari asertojn pri aferoj, kiujn vi ankoraŭ parte konas.
demando.gif

Mi eklernis antaŭ ok jaroj, efektive. Se estas eraroj en miaj skribadoj, tiuj estas ĉar mi skribas rapide, kaj se mi mistajpus, aŭ forgesus finaĵon, tute ne gravas al la plimulto.

BV se vi ne kongruas min, diru tion, sed ne kalumniu min aŭ min scio de Esperanto, ĉar tute malproduktemas, kaj ne iomete malĝentilas.

josephdavid86 (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 15:00:06

Terurĉjo:jozepho, vi tute pravas

sed kun eta escepto

nur koncerne vin mem

ĉar la signifoj estas ofte nekompreneblaj por vi (ja mi tion vidas en viaj mesaĝoj), vi plenrajtas en ĉiuj dubindaj okazoj uzi kaj 'je' kaj akuzativon. (plene sekvante la regulon).

mi, tamen, refoje konsilus kiel eble plej malofte uzi akuzativon, anstataŭigante (ne anstataŭante) ĝin per konvenaj rolvortetoj lango.gif .

ЗЫ: vi uzas vorton 'rolvorteto', ĉar estimata Bertilo ĝin tre ŝatas.
Mi estas en kompleta konkordo kun vi, Terurĉjo. rideto.gif

Sed mi volas demandi al vi: Ĉu vi diras pri Bertil Wennergren? Mi ne konas lin bone. Ĉu vi opinias ke li estas studinda?

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 18:06:26

Terurĉjo:jen kelkaj ekzemploj, kiujn mi petas vin akuzativigi:

hundo de mia amiko

manĝi supon per kulero

veturi preter urbo

vidi en gazeto

sidi ĉe tablo
Nu, se mi bone komprenas Joseph, li eble skribus tiujn frazojn tiel:

hundo mian amikon

manĝi supon kuleron

veturi urbon.

vidi gazeton.

sidi tablon.

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 18:10:22

josephdavid86:
Sed mi volas demandi al vi: Ĉu vi diras pri Bertil Wennergren? Mi ne konas lin bone. Ĉu vi opinias ke li estas studinda?
studinda?!

Joseph, ĉu vi vere ne scias pri PMEG?

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 29 d. 18:39:07

josephdavid86:
BV se vi ne kongruas min, diru tion, sed ne kalumniu min aŭ min scio de Esperanto, ĉar tute malproduktemas, kaj ne iomete malĝentilas.
Laŭ mi, la homoj ĉi tie kutime estas tre ĝentilaj. Neniu kritikas iun ajn pri eraroj. Ĉiuj volas nur helpi unu la alian - finfine, ĉi tiu retpaĝaro estas por lernantoj. Ne temas pri 'kalumnio' - ĉu ne iom troigita?!

kongrui = to be compatible, fit with etc
konsenti = to agree

Atgal į pradžią