Mi min demandis...
од HaleBopp, 27. април 2011.
Поруке: 44
Језик: Esperanto
Kirilo81 (Погледати профил) 29. април 2011. 12.14.29
josephdavid86:Mi vidas diferencon inter "je" kaj "ĉiuj prepozicioj".Estas nedebatebla fakto ke en Esperanto, oni povas anstataŭi rolvortetojn kun la akuzativa. La limoj de tio ĉi estas pro praktikaj kialoj, ne gramatikaj kialoj.Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
Se vi havas prepozicion kun klara senco, tiu estas anstataŭigebla nur en tre klare difinitaj okazoj (laŭ ekzemploj en la Ekzercaro, oni ne simple povas aldoni), nome al kaj esprimoj de mezuro.
sudanglo (Погледати профил) 29. април 2011. 12.19.21
Tiel, laŭ la citita regulo oni ne anstataŭigas per la akuzativo.
josephdavid86 (Погледати профил) 29. април 2011. 12.45.53
Mi vidas diferencon inter "je" kaj "ĉiuj prepozicioj".Mi vidas ke vi ne citis ĉio de la dekkvara regulo.
Se vi havas prepozicion kun klara senco, tiu estas anstataŭigebla nur en tre klare difinitaj okazoj (laŭ ekzemploj en la Ekzercaro, oni ne simple povas aldoni), nome al kaj esprimoj de mezuro.
...se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je...
Do. Se oni decidas ke rolvorteto ne konvenas, tiam oni povas anstataŭi ĝin kun 'je'. Kaj oni povas anstataŭi 'je' kun la akuzativo. Simples.
Kaj, kiun koncernatas, mi uzas 'rolvorteto' anstataŭ 'prepozicio' ĉar la dua vorto estas bona ekzemplo de la uzado de internaciaj vortoj anstataŭ la uzado de vortoj estigitaj per uzante Esperantaj radikoj.
le_chaz (Погледати профил) 29. април 2011. 13.59.46
darkweasel (Погледати профил) 29. април 2011. 14.11.11
le_chaz:Joe, se mi taksas laŭ viaj parolmaniero kaj eraroj, vi eklernis Esperanton antaŭ nelonge. Bonvolu esti pli modesta, kaj ne fari asertojn pri aferoj, kiujn vi ankoraŭ parte konas.+1
josephdavid86 (Погледати профил) 29. април 2011. 14.50.00
le_chaz:Joe, se mi taksas laŭ viaj parolmaniero kaj eraroj, vi eklernis Esperanton antaŭ nelonge. Bonvolu esti pli modesta, kaj ne fari asertojn pri aferoj, kiujn vi ankoraŭ parte konas.
Mi eklernis antaŭ ok jaroj, efektive. Se estas eraroj en miaj skribadoj, tiuj estas ĉar mi skribas rapide, kaj se mi mistajpus, aŭ forgesus finaĵon, tute ne gravas al la plimulto.
BV se vi ne kongruas min, diru tion, sed ne kalumniu min aŭ min scio de Esperanto, ĉar tute malproduktemas, kaj ne iomete malĝentilas.
josephdavid86 (Погледати профил) 29. април 2011. 15.00.06
Terurĉjo:jozepho, vi tute pravasMi estas en kompleta konkordo kun vi, Terurĉjo.
sed kun eta escepto
nur koncerne vin mem
ĉar la signifoj estas ofte nekompreneblaj por vi (ja mi tion vidas en viaj mesaĝoj), vi plenrajtas en ĉiuj dubindaj okazoj uzi kaj 'je' kaj akuzativon. (plene sekvante la regulon).
mi, tamen, refoje konsilus kiel eble plej malofte uzi akuzativon, anstataŭigante (ne anstataŭante) ĝin per konvenaj rolvortetoj .
ЗЫ: vi uzas vorton 'rolvorteto', ĉar estimata Bertilo ĝin tre ŝatas.
Sed mi volas demandi al vi: Ĉu vi diras pri Bertil Wennergren? Mi ne konas lin bone. Ĉu vi opinias ke li estas studinda?
Chainy (Погледати профил) 29. април 2011. 18.06.26
Terurĉjo:jen kelkaj ekzemploj, kiujn mi petas vin akuzativigi:Nu, se mi bone komprenas Joseph, li eble skribus tiujn frazojn tiel:
hundo de mia amiko
manĝi supon per kulero
veturi preter urbo
vidi en gazeto
sidi ĉe tablo
hundo mian amikon
manĝi supon kuleron
veturi urbon.
vidi gazeton.
sidi tablon.
Chainy (Погледати профил) 29. април 2011. 18.10.22
josephdavid86:studinda?!
Sed mi volas demandi al vi: Ĉu vi diras pri Bertil Wennergren? Mi ne konas lin bone. Ĉu vi opinias ke li estas studinda?
Joseph, ĉu vi vere ne scias pri PMEG?
Chainy (Погледати профил) 29. април 2011. 18.39.07
josephdavid86:Laŭ mi, la homoj ĉi tie kutime estas tre ĝentilaj. Neniu kritikas iun ajn pri eraroj. Ĉiuj volas nur helpi unu la alian - finfine, ĉi tiu retpaĝaro estas por lernantoj. Ne temas pri 'kalumnio' - ĉu ne iom troigita?!
BV se vi ne kongruas min, diru tion, sed ne kalumniu min aŭ min scio de Esperanto, ĉar tute malproduktemas, kaj ne iomete malĝentilas.
kongrui = to be compatible, fit with etc
konsenti = to agree