Al la enhavo

"io ajn" kaj "kio ajn"

de Lom, 2011-aprilo-28

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Lom (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 10:31:10

Saluton,

Mi ĵus provis la lingvoekzameno C kaj korektis ion kiu ŝajne ne necesis korekti:
Ili diris unu al la alia, ke, io ajn okazus, neniam ili disiĝos. Nekorekte
Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disiĝos. (Korekta respondo)
Ĉu "io ajn" estas vere nekorekta? Aŭ ĉu ambaŭ eblas?

Mi rigardis en la PMEG pri tio, sed trovis nenion:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vo...

Redakto: Pardonu, mi ne bone legis:
Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, ĈI-vorto aŭ I-vorto estas preferinda.
Nu, ŝajnas enkonduko de subfrazo... ridulo.gif

Lom (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 10:42:36

Nu, restas ankoraŭ unu neklarigita eraro:
"okazus" anstataŭ "okazu".
Kial oni uzas volan modon (U-finaĵo) tie?

tommjames (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 11:36:37

La frazo "Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disiĝos." tradukiĝas jene.. "They said to one another that whatever should happen, they will never be parted".

La alia frazo "Ili diris unu al la alia, ke, io ajn okazus, neniam ili disiĝos." tradukiĝas al: "They said to one another that anything would happen, they will never be parted".

Mi supozas ke leginte tiujn tradukojn, vi aŭtomate komprenos kial unu estas ĝusta kaj la alia ne.

Lom (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 11:52:16

Jes, vi pravas. Mi nur malbone pensis dum la ekzameno kaj tro korektis. ridulo.gif (ke+kio aspektis stranga al mi pro neklara kialo)

Kaj ĉu vi scias ion pri okazus/okazu?

tommjames (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 12:15:33

Kaj ĉu vi scias ion pri okazus/okazu?
Mi mem preferus diri "kio ajn okazos" tie, sed la u-formo foje aperas en tiaj frazoj. Ne uzu -us ĉar la ideo ne estas kondicionala.

Lom (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 12:43:32

"okazos" ankaŭ faras sencon, sed mi ne vidas laŭ kiu regulo klarigi "okazu" tie. Ŝajnas ke estas nur vola modo kaj simila ("us" estas "imaga modo", do faras sencon laŭ mi):
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj/vola.htm...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 13:22:15

Mi pensas, ke la diferenco inter "okazos" kaj "okazu" ĉi tie estas malgranda.

La "vola modo" ne estas nur ordono, sed eble implicas ĉion ajn, kio ne dependas de la povo de la parolanto.

Do "kio ajn okazos" esprimas "mi ne scias, kio okazos, ĉar neniu povas antaŭvidi la estontecon", dum "kio ajn okazu" esprimas "mi ne povas ŝanĝi, kio okazos, ĝi simple okazu, tio ne influos nin".

Reen al la supro