Berichten: 7
Taal: Esperanto
Lom (Profiel tonen) 28 april 2011 10:31:10
Mi ĵus provis la lingvoekzameno C kaj korektis ion kiu ŝajne ne necesis korekti:
Ili diris unu al la alia, ke, io ajn okazus, neniam ili disiĝos. NekorekteĈu "io ajn" estas vere nekorekta? Aŭ ĉu ambaŭ eblas?
Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disiĝos. (Korekta respondo)
Mi rigardis en la PMEG pri tio, sed trovis nenion:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vo...
Redakto: Pardonu, mi ne bone legis:
Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, ĈI-vorto aŭ I-vorto estas preferinda.Nu, ŝajnas enkonduko de subfrazo...

Lom (Profiel tonen) 28 april 2011 10:42:36
"okazus" anstataŭ "okazu".
Kial oni uzas volan modon (U-finaĵo) tie?
tommjames (Profiel tonen) 28 april 2011 11:36:37
La alia frazo "Ili diris unu al la alia, ke, io ajn okazus, neniam ili disiĝos." tradukiĝas al: "They said to one another that anything would happen, they will never be parted".
Mi supozas ke leginte tiujn tradukojn, vi aŭtomate komprenos kial unu estas ĝusta kaj la alia ne.
Lom (Profiel tonen) 28 april 2011 11:52:16

Kaj ĉu vi scias ion pri okazus/okazu?
tommjames (Profiel tonen) 28 april 2011 12:15:33
Kaj ĉu vi scias ion pri okazus/okazu?Mi mem preferus diri "kio ajn okazos" tie, sed la u-formo foje aperas en tiaj frazoj. Ne uzu -us ĉar la ideo ne estas kondicionala.
Lom (Profiel tonen) 28 april 2011 12:43:32
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj/vola.htm...
Kirilo81 (Profiel tonen) 28 april 2011 13:22:15
La "vola modo" ne estas nur ordono, sed eble implicas ĉion ajn, kio ne dependas de la povo de la parolanto.
Do "kio ajn okazos" esprimas "mi ne scias, kio okazos, ĉar neniu povas antaŭvidi la estontecon", dum "kio ajn okazu" esprimas "mi ne povas ŝanĝi, kio okazos, ĝi simple okazu, tio ne influos nin".