Al la enhavo

Ĉu vi kontentas al nuna reta tradukilo?

de zan, 2011-aprilo-29

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 16:32:08

darkweasel:Fakte via ekzempla germanlingva frazo sonus stranga eĉ se la du objektoj estus malsamgenraj. Mi perceptas "ein Heft und ein Buch" kiel unuon kaj estas strange anstataŭigi nur parton de tiu esprimo per pronomo.
Kara amiko, ne temas pri la strangeco aŭ normaleco de la germanlingva ekzemplo, sed pri la tradukaj kapabloj de komputiloj, kiuj tradukas tiajn frazojn malkorekte, ĉar ili ne komprenas la tradukatan tekston. Mi mem estas programisto kaj mi bone scias kiel funkcias tiaj programoj.

Verdire mi demandas min mem kial mi skribas pri tio ĉi al vi (forumanoj), vi ne estas spertuloj kaj vi ne komprenas min. Nenion mi devas pruvi. Mi nur perdas tempon.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 16:47:07

Mi ja komprenis kion vi volis montri. Mi nur faris aldonan gramatikan rimarkon.

horsto (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 16:51:17

geo63:
Verdire mi demandas min mem kial mi skribas pri tio ĉi al vi (forumanoj), vi ne estas spertuloj kaj vi ne komprenas min. Nenion mi devas pruvi. Mi nur perdas tempon.
Ne, vi ne perdas vian tempon, vi ja tute pravas.
Ĉiu scias ke neniu homa lingvo (ankaŭ ne Esperanto) kapablas precize priskribi ion, oni ĉiam bezonas sciojn pri la signifoj de la objektoj. Tial nuntempaj komputiloj ankoraŭ ne povas senerare traduki, ili ne komprenas la frazojn.
Do estas teorie neeble, ke komputilo ne havas inteligentecon kaj tamen kapablas senerare traduki.
Sed estas ankaŭ naive pensi ke komputiloj neniam estos inteligentaj, mi certas ke ili baldaŭ estos.

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 17:11:26

horsto:Do estas teorie neeble, ke komputilo ne havas inteligentecon kaj tamen kapablas senerare traduki.
Sed estas ankaŭ naive pensi ke komputiloj neniam estos inteligentaj, mi certas ke ili baldaŭ estos.
Mi ne skribis, ke tio estas neebla. Mi nur skribis, ke la artefarita inteligenteco estas tre malfacila por akiri hodiaŭ, eble en 50 jaroj. Hodiaŭa komputilo estas same inteligenta kiel ŝtono. La programo kaŭzas, ke la komputilo povas ion utilan fari. Sen la programaro la komputilo kapablas produkti nenion interesantan. Eĉ la mikroprocesoro estas interne programigita en mikrokodo, kiu diras al ĝi kion fari. Por esti inteligenta kaj memscia la komputilo devas havi grandegan kalkulkapablon, miloble pli granda ol tiu de hodiaŭaj superkomputiloj. Eble la naŭronretaj komputiloj povos akiri la inteligentecon, sed tio estas ankoraŭ la futuro.

horsto (Montri la profilon) 2011-majo-01 00:44:08

geo63:
horsto:
Sed estas ankaŭ naive pensi ke komputiloj neniam estos inteligentaj, mi certas ke ili baldaŭ estos.
Mi ne skribis, ke tio estas neebla.
Mi ne celis vin, sed aliajn, ekz. Terurĉjon.

targanook (Montri la profilon) 2011-majo-01 07:38:41

darkweasel:Fakte via ekzempla germanlingva frazo sonus stranga eĉ se la du objektoj estus malsamgenraj. Mi perceptas "ein Heft und ein Buch" kiel unuon kaj estas strange anstataŭigi nur parton de tiu esprimo per pronomo.
Geo63 ja skribis klare, ke oni ne povas tiel diri. La komputilo tradukis polan frazon uzante pronomon, ne geo63! Li skribis:

Sur la tablo kuŝas kajero kaj libro. Donu kajeron al mi.
Auf dem Tisch liegen ein Heft und ein Buch. Gib mir das Heft.

En pola lingvo oni povas uzi pronomon senprobleme kaj tio ne estas stranga.
Mi tute konsentas ke la bona traduko nepre bezonas la artefaritan inteligentecon. Mi mem lernas informatikon kaj mi programigas komputilojn iomete sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-majo-01 08:21:20

targanook:
Geo63 ja skribis klare, ke oni ne povas tiel diri
Jes, sed li skribis, ke oni ne povas diri tiel nur ĉar kaj libro kaj kajero estas neŭtragenraj en la germana. Tamen estus strange tiel diri eĉ se la du vortoj estus malsamgenraj - jen ĉio, kion mi celis.

targanook (Montri la profilon) 2011-majo-01 08:45:16

darkweasel:
targanook:
Geo63 ja skribis klare, ke oni ne povas tiel diri
Jes, sed li skribis, ke oni ne povas diri tiel nur ĉar kaj libro kaj kajero estas neŭtragenraj en la germana. Tamen estus strange tiel diri eĉ se la du vortoj estus malsamgenraj - jen ĉio, kion mi celis.
Do vi konsentas ke komputiloj strange tradukas. La komputilo tradukis uzante pronomon, kaj geo63 skribis, ke tio estas malkorekta traduko, same kiel vi. Li nur klarigis kial oni ne povas tiel traduki (ne, ke tio estas la sola kialo). Vi montris la duan kialon. Bone. En pola lingvo la frazo ne estas stranga. La lingvoj ne estas egalaj kaj eĉ homaj tradukistoj faras erarojn: en la itala lingvo oni diras:

traduki = trompi

La traduko nur malofte estas egala aŭ pli bona ol la originalo.

zan (Montri la profilon) 2011-majo-01 13:38:24

Miaj ekzemploj

Eolango.gifrenu la libron sur la tablo.
Jp:机の上の(sur la tablo)本(libro)を取って下さい。
Enlango.giflease take the book on the desk.
Bone

Eolango.gifrenu la kajeron sur la tablo.
Jp:机の上のノート(kajero)を取って下さい。
Enlango.giflease take notes on the desk.
Ĉu bone?

Eolango.gifrenu la kajeron kaj la libron sur la tablo.
Jp:机の上のノートと本(kajero kaj libro)を取って下さい。
Enlango.giflease take notes and books on the desk.
Ĉu bone?

Eolango.gifrenu la libron kaj la kajeron sur la tablo.
Jp:机の上の本とノート(libro kaj kajero)を取って下さい。
Enlango.giflease take note of this and on the desk.
Mia reta-tradukilo subite freneziĝis. Kial?

Eolango.gifrenu la krajonon kaj la kajeron sur la tablo.
Jp:机の上の鉛筆とノート(krajono kaj kajero)を取って下さい。
Enlango.giflease take a pencil and notebook on the desk.
Ho, ĝi rekonsciiĝis.

geo63 (Montri la profilon) 2011-majo-01 14:01:55

targanook:
darkweasel:
targanook:
Geo63 ja skribis klare, ke oni ne povas tiel diri
Jes, sed li skribis, ke oni ne povas diri tiel nur ĉar kaj libro kaj kajero estas neŭtragenraj en la germana. Tamen estus strange tiel diri eĉ se la du vortoj estus malsamgenraj - jen ĉio, kion mi celis.
Do vi konsentas ke komputiloj strange tradukas. La komputilo tradukis uzante pronomon, kaj geo63 skribis, ke tio estas malkorekta traduko, same kiel vi. Li nur klarigis kial oni ne povas tiel traduki (ne, ke tio estas la sola kialo). Vi montris la duan kialon. Bone. En pola lingvo la frazo ne estas stranga. La lingvoj ne estas egalaj kaj eĉ homaj tradukistoj faras erarojn: en la itala lingvo oni diras:

traduki = trompi

La traduko nur malofte estas egala aŭ pli bona ol la originalo.
Hej, tio fariĝas malinteresa! Mi celis ne kvereli ĉu oni diras germane tiamaniere aŭ alie. Mi nur montris la ekzemplon, ke la komputila traduko povas esti erara eĉ ĉe simplaj frazoj. Evidente la germano dirus alimaniere - ne gravas, ne importas. Se vi volas alian ekzemplon, jen ĝi sekvas:

Dzisiaj jest brzydko. Pozostańmy w pokoju.
Hodiaŭ estas malbele. Ni restu en la ĉambro.

Heute ist das hässlich. Lasst uns in Frieden.
Today, the ugly. Let us in peace
Сегодня, уродливое. Пусть нас в покое.
Hoy en día, lo feo. Déjenos en paz.
今天,丑。让我们在和平中。
今日では、醜い。平和でみよう。

Kelke da homoj pensas, ke la tradukado estas nur la problemo de kreado de iu komputila programo. La tasko ne estas tiel simpla - nia lingvo estas nia kulturo, nia maniero por percepti la mondon. Kaj lingvoj estas malegalaj. Ekzistas esprimoj, kiuj oni ne povas bone traduki, ĉar ili rilatas al niaj vivmanieroj, kiuj povas esti malklaraj por la fremdlandanoj. Ekzemple polaj diminutivoj. Por preskaŭ ĉiu substantivo mi povas krei kelkajn diminutivajn vortojn:

partino: matka, mateczka, mamusia, mama,
floro: kwiat, kwiatek, kwiatuszek, kwiatuńcio
ĉevalo: koń, konik, koniś, koniątko
vento: wiatr, wiaterek, wietrzyk
vojo: droga, dróżka, drożyna, dróżeczka

Reen al la supro