Al la enhavo

Ĉu vi kontentas al nuna reta tradukilo?

de zan, 2011-aprilo-29

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-majo-02 08:11:39

Mi iomete ŝanĝis la polan frazon, ne sciante pri la pola lingvo.

geo63:Dzisiaj jest brzydko. Pozostańmy w pokoju.
Hodiaŭ estas malbele. Ni restu en la ĉambro.

Heute ist das hässlich. Lasst uns in Frieden.
Today, the ugly. Let us in peace
Сегодня, уродливое. Пусть нас в покое.
Hoy en día, lo feo. Déjenos en paz.
今天,丑。让我们在和平中。
今日では、醜い。平和でみよう。
*Dzisiaj Pozostańmy w pokoju.*

Today's stay in the room.
客室内に今日の滞在。

La du rete tradukitaj rezultoj iomete alproksimiĝis al la origina senco(Ni restu en la ĉambro), mi supozas.

Se oni ĝuste ŝanĝus la originan frazon, reta tradukilo pli bone respondus. Reta tradukilo ne estas tute stulta sed nur iomete inteligenta. Ĝi kiel eble plej pene pripensas. Sed homaj pensoj kaj niaj cirkonstancoj tiel multe varias, ke reta tradukilo ne povas ĝuste kompreni tion ĉion. Mi dubas, ĉu iam baldaŭ la kapablo de reta tradukilo superos ĉiujn homajn pensojn kaj analizos ĉiujn eventualajn cirkonstancojn.

Pri mia ekzemplo:

En la japana lingvo "ノート(nooto=kajero)を(wo=-n)取る(toru=i-vorto kun multaj signifoj)" havas du sencojn. La unua estas "noti" aŭ "skribi en kajero", kaj la dua estas "preni kajeron". La diferenco inter la du dependas de cirkonstanco.

1)Notu en leciono.
授業中は ノートを取って下さい。
Please take notes in class.

2)Prenu la dekstran kajeron.
右の ノートを取って下さい。
Please take notes on the right.

3)Prenu la flavan kajeron.
黄色い ノートを取って下さい。
Please take a yellow notebook.

1) kaj 3) estis bone tradukitaj. 2) estas malĝusta. Ĉi tiuj estas plej facilaj ekzemploj. Mi antaŭvidas la solvon, kiam datumbazo perfektiĝos. Sed tamen tia datumbazo estos nekredeble grandega, des pli por ke evitu la tutan eraron.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-majo-02 08:44:27

oni plu tute ne bezonas pruvi, ke nuntempaj tradukiloj estas malbonaj kaj malperfektaj kaj por ĉiam ili restos tiaj.

sendube estonteco apartenos al tutmonda unueca helplingvo kaj tiu lingvo sendube estos Esperanto, kiun tuta homaro rave, humile, unuanime kaj unuimpete akceptos post kelkaj jaroj.

Koracio (Montri la profilon) 2011-majo-02 13:35:39

La tradukilo bone funkcias el la hungara, sed malbone en la hungara. La eldonata teksto estas ofte malintelegebla.

geo63 (Montri la profilon) 2011-majo-02 15:48:16

Terurĉjo:oni plu tute ne bezonas pruvi, ke nuntempaj tradukiloj estas malbonaj kaj malperfektaj kaj por ĉiam ili restos tiaj.

sendube estonteco apartenos al tutmonda unueca helplingvo kaj tiu lingvo sendube estos Esperanto, kiun tuta homaro rave, humile, unuanime kaj unuimpete akceptos post kelkaj jaroj.
Kara Terurĉjo. Retaj tradukiloj povas esti tre utilaj. Sed ili ne anstataŭigos la bezonon por lerni fremdajn lingvojn. Ni havas poŝaj kalkuliloj - ĉu ni jam ne devas lerni kalkuli? Ĉu matematiko jam estas malnecesa se ni havas komputilojn? Kiam mi estis studanto (antaŭ pli ol 30 jarojn) aperis personaj komputiloj. Unu de miaj amikoj demandis min, kiun komputilon li devas aĉeti por ke ĝi faru lian diploman taskon. Estis tre malfacile klarigi lin, ke komputiloj mem faras nenion utilan, ke li mem devis programigi la komputilon.

targanook (Montri la profilon) 2011-majo-03 10:26:33

zan:La du rete tradukitaj rezultoj iomete alproksimiĝis al la origina senco(Ni restu en la ĉambro), mi supozas.
En pola lingvo la vorto "pokój" povas esti:
1. Ĉambro
2. Paco
Tial la komputilo ne scias, kiun signifon ĝi devas uzi.

zan (Montri la profilon) 2011-majo-07 08:26:31

Kiam en frazo troviĝas ia ŝlosila vorto, per kiu oni povas distingi signifon de dusignifa vorto, tiam tradukilo sukcesos. Tian inteligentecon ĝi jam havas. Sed por tio ni necesas helpi tradukilon, t.e. skribi tiel kiel tradukilo facile komprenu nian intencon. Kaj pro tio ni necesas iom scii pri la celata lingvo. Do necesasbe lerni fremdajn lingvojn eĉ por uzi tradukilon.

ekz
bongusta bombono
Jp:おいしい あめ(ame=bombono)
Enridego.gifelicious Candy

forta pluvo
Jp:はげしい あめ(ame=pluvo)
En:Heavy rain

En ĉi tiuj kazoj tradukilo bone komprenas.

Ĉi tiu bombono(aŭ pluvo) ne estas bona por via sano.
Jp:この あめ は 体に良くないよ。
En:This candy is not good for the body.

En ĉi tiu kazo homo komprenas du signifojn, sed tradukilo elektis nur unu.

zan (Montri la profilon) 2011-majo-07 08:46:49

Koracio:La tradukilo bone funkcias el la hungara, sed malbone en la hungara. La eldonata teksto estas ofte malintelegebla.
Dankon, vi respondis al mia unua demando. rideto.gif

Mi supozas, ke eŭropaj lingvoj estas bone intertradukataj inter la angla lingvo. Ili havas similan lingvan strukturon kaj bazas sur komuna kulturo. Tamen la hungara lingvo ne apartenas al la hindeŭropa lingvaro. Do mi scivolis, ĉu la hungara estas bone tradukata el kaj en la angla.

Kiel estas en aliaj lingvoj, ekz la ĉina, la korea, la turka, la araba kaj la persa kaj la hindia, kvankam la lastaj apartenas al la hindeŭropa lingvaro?

rafaelfortalezo (Montri la profilon) 2011-majo-30 15:22:47

Mi ne necesas la anglan, ĉio kio mi necesas mi povas trovi en la portugala lingvo. Mi neniam uzas tradukilon kiam mi vidas informojn en la angla ĉar mi neniam legas informojn en la angla. Mi ne necesas. Kelkfoje mi legas en la hispana, sed en la hispana mi povas kompreni.

geo63 (Montri la profilon) 2011-majo-30 16:10:50

rafaelfortalezo:Mi ne necesas la anglan, ĉio kio mi necesas mi povas trovi en la portugala lingvo. Mi neniam uzas tradukilon kiam mi vidas informojn en la angla ĉar mi neniam legas informojn en la angla. Mi ne necesas. Kelkfoje mi legas en la hispana, sed en la hispana mi povas kompreni.
Bonvolu rimarki, ke ne temas pri la bezono de la angla lingvo, sed pri la utileco de retaj tradukiloj. Portugala lingvo havas tre vastan uzantaron, do vi povas trovi plimulton da informoj enrete. Sed kion povas fari uzantoj de malpli popularaj lingvoj? Se la tradukiloj pliboniĝus, tiam ili povus atingi informojn, kiujn nun ili ne kapablas legi senpere. sal.gif

rafaelfortalezo (Montri la profilon) 2011-majo-30 16:14:35

geo63:
rafaelfortalezo:Mi ne necesas la anglan, ĉio kio mi necesas mi povas trovi en la portugala lingvo. Mi neniam uzas tradukilon kiam mi vidas informojn en la angla ĉar mi neniam legas informojn en la angla. Mi ne necesas. Kelkfoje mi legas en la hispana, sed en la hispana mi povas kompreni.
Bonvolu rimarki, ke ne temas pri la bezono de la angla lingvo, sed pri la utileco de retaj tradukiloj. Portugala lingvo havas tre vastan uzantaron, do vi povas trovi plimulton da informoj enrete. Sed kion povas fari uzantoj de malpli popularaj lingvoj? Se la tradukiloj pliboniĝus, tiam ili povus atingi informojn, kiujn nun ili ne kapablas legi senpere. sal.gif
Pardonu, mi troigis. Mi volis paroli tion.

Reen al la supro