Al la enhavo

Ĉu vi kontentas al nuna reta tradukilo?

de zan, 2011-aprilo-29

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 01:56:23

Bedaŭrinde nuntempe la plej disvastigita lingvo en la reto estas la angla. Kiuj ne legas la anglan, tiuj ne akiras informojn abundajn en la reto. Por helpi tiujn ekzistas retaj tradukiloj.

Ĉu la tradukilo reta kaj senpaga de via lingvo bone tradukas el la angla al via?

En la japana tradukilo ĉiam aperas tiel strangaj japanaj frazoj, ke mi ne kontentas al ĝi.

targanook (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 05:59:03

zan:Bedaŭrinde nuntempe la plej disvastigita lingvo en la reto estas la angla. Kiuj ne legas la anglan, tiuj ne akiras informojn abundajn en la reto. Por helpi tiujn ekzistas retaj tradukiloj.

Ĉu la tradukilo reta kaj senpaga de via lingvo bone tradukas el la angla al via?

En la japana tradukilo ĉiam aperas tiel strangaj japanaj frazoj, ke mi ne kontentas al ĝi.
La samo okazas en la pola lingvo. Retaj tradukiloj ne estas bonaj - por bone traduki la tekston, la komputilo nepre devas ĝin kompreni - nunaj tradukiloj nur serĉas kaj anstataŭas vortojn kaj frazojn - la rezultato ne estas bona. Pri tio skribis geo63, sed la aliaj lin ne komprenis kaj priridis. Malĝoje.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 06:25:46

Por la angla, mi ne bezonas tradukilon. La anglan mi povas mem kompreni, kaj mi pli bone komprenas anglalingvan tekston ol komputilan tradukon al la germana.

Por lingvoj, kiujn mi vere ne komprenas, mi tamen ja fojfoje uzas tradukilon. Ĝi kutime helpas min iom kompreni pri kio temas, sed detalojn mi normale ne povas kompreni.

josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 13:10:52

zan:Bedaŭrinde nuntempe la plej disvastigita lingvo en la reto estas la angla.
Kia bonŝanco! Se la plej disvastigita lingvo en la reto estus la Islanda, sole trecent mil povus leĝi ĝin hehe okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 17:37:22

strange

en mia ret-ĉirkaŭaĵo la plej ofte renkontata lingvo estas la rusa

mi ĝin sufiĉe bone komprenas kaj entute ne plendas pro manko de informoj

kvankam eblas, ke pro sangsoifaj KSBistoj kaj malpermesoj de nia enlanda diktaturo mi ne ricevas plenajn informojn

jes, nuntempaj tradukiloj ne estas perfektaj, kaj do?

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 20:52:11

Mi montros tre simplan ekzemplon, ke komputiloj nur anstataŭigas la vortoj sen kompreno de la teksto. Mi havas la polan tekston:

Na stole leży zeszyt i książka. Podaj mi go.

Sur tablo kuŝas kajero kaj libro. Donu kajeron al mi.

La komputila traduko al la germana lingvo sekvas:

Auf dem Tisch liegt ein Buch und Arbeitsmappe. Gib es mir.
Sur tablo kuŝas libro kaj laborpaperujo(?). Donu libron al mi.

La dua frazo estas erara. Mi volis havi kajeron, ne libron. Komputilo tradukis ĉiun frazon aparte kaj perdis la sencon de la tuta teksto. Por hejma tradukado tio sufiĉas, sed por iu serioza tasko oni bezonas homan tradukiston.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 23:04:13

geo63:Podaj mi go.
ne, tie ĉi estas skribite - donu ĝin al mi. fakte lin lango.gif ĉar kajero pove estas vergenra vorto.

en la rusa kaj kajero kaj libro estas viringenraj vortoj

skribu - 'donu la kajeron al mi' en la pola, kaj provu denove

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 23:11:42

antaŭ kelkaj jaroj komputiloj ne pensis kaj ne tradukis (ne pentris, ne muzikis, nur stulte kalkulis)

nune ili ne pensas, sed tradukas (mi konsentas, ke ofte malĝuste kaj erare, tamen tradukas)

post kelka tempo ili plu ne pensos, sed bone kaj ĝuste tradukos

fakte temas ne pri komputiloj, sed pri koncernaj programoj

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 09:00:27

Terurĉjo:
geo63:Podaj mi go.
ne, tie ĉi estas skribite - donu ĝin al mi. fakte lin lango.gif ĉar kajero pove estas vergenra vorto.

en la rusa kaj kajero kaj libro estas viringenraj vortoj

skribu - 'donu la kajeron al mi' en la pola, kaj provu denove
Kara Terurĉjo. Mi cele uzis tiajn frazojn por montri, ke la komputilo ne komprenas la tekston. Mi ne povas diri en esperanto - "donu ĝin al mi", ĉar ne estas klare (nur en esperanto, ne en la pola lingvo) kion doni (libron aŭ kajeron) - mi estas pensanta homo kaj mi komprenas la du frazojn en mia gepatra lingvo. Pole oni ne devas nepre ripeti la substantivon - la pronomo sufiĉas kaj tio estas tre kutime (same en la rusa lingvo). Neniu homa tradukisto farus la eraron. La komputilo senpensante tradukis nur vortojn, ne la sencon. En la germana lingvo pola "go" ĝi tradukis kiel "es" - kaj tie ĉi la pronomo celas la libron, ne kajeron. La komputilo devis traduki sekve:

Na stole leży zeszyt i książka. Podaj mi go.
Auf dem Tische liegen ein Heft und ein Buch. Gib mir das Heft.

Ankaŭ germane oni ne povas diri "Gib es mir", ĉar "es" povas esti same la libro kaj la kajero. Pole ne estas konfuze:

Podaj mi go (temas pri la kajero)
Podaj mi ją (temas pri la libro)

Kaj nun pripensu: se la komputilo konfuzas tiel simplajn frazojn, kion ĝi farus en pli komplikaj tekstoj? Estas nur tia konkludo: la komputila tradukado ne estas preciza kaj povas esti uzata nur en tre simplaj situacioj (por turismo, malvaloraj retaj tradukoj kaj similaj agadoj). Certe ne en la komercaj, registraraj aŭ militaj organizoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 12:33:58

Fakte via ekzempla germanlingva frazo sonus stranga eĉ se la du objektoj estus malsamgenraj. Mi perceptas "ein Heft und ein Buch" kiel unuon kaj estas strange anstataŭigi nur parton de tiu esprimo per pronomo.

Reen al la supro