შეტყობინებები: 29
ენა: Esperanto
zan (მომხმარებლის პროფილი) 29 აპრილი, 2011 01:56:23
Ĉu la tradukilo reta kaj senpaga de via lingvo bone tradukas el la angla al via?
En la japana tradukilo ĉiam aperas tiel strangaj japanaj frazoj, ke mi ne kontentas al ĝi.
targanook (მომხმარებლის პროფილი) 29 აპრილი, 2011 05:59:03
zan:Bedaŭrinde nuntempe la plej disvastigita lingvo en la reto estas la angla. Kiuj ne legas la anglan, tiuj ne akiras informojn abundajn en la reto. Por helpi tiujn ekzistas retaj tradukiloj.La samo okazas en la pola lingvo. Retaj tradukiloj ne estas bonaj - por bone traduki la tekston, la komputilo nepre devas ĝin kompreni - nunaj tradukiloj nur serĉas kaj anstataŭas vortojn kaj frazojn - la rezultato ne estas bona. Pri tio skribis geo63, sed la aliaj lin ne komprenis kaj priridis. Malĝoje.
Ĉu la tradukilo reta kaj senpaga de via lingvo bone tradukas el la angla al via?
En la japana tradukilo ĉiam aperas tiel strangaj japanaj frazoj, ke mi ne kontentas al ĝi.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 29 აპრილი, 2011 06:25:46
Por lingvoj, kiujn mi vere ne komprenas, mi tamen ja fojfoje uzas tradukilon. Ĝi kutime helpas min iom kompreni pri kio temas, sed detalojn mi normale ne povas kompreni.
josephdavid86 (მომხმარებლის პროფილი) 29 აპრილი, 2011 13:10:52
zan:Bedaŭrinde nuntempe la plej disvastigita lingvo en la reto estas la angla.Kia bonŝanco! Se la plej disvastigita lingvo en la reto estus la Islanda, sole trecent mil povus leĝi ĝin hehe
geo63 (მომხმარებლის პროფილი) 29 აპრილი, 2011 20:52:11
Na stole leży zeszyt i książka. Podaj mi go.
Sur tablo kuŝas kajero kaj libro. Donu kajeron al mi.
La komputila traduko al la germana lingvo sekvas:
Auf dem Tisch liegt ein Buch und Arbeitsmappe. Gib es mir.
Sur tablo kuŝas libro kaj laborpaperujo(?). Donu libron al mi.
La dua frazo estas erara. Mi volis havi kajeron, ne libron. Komputilo tradukis ĉiun frazon aparte kaj perdis la sencon de la tuta teksto. Por hejma tradukado tio sufiĉas, sed por iu serioza tasko oni bezonas homan tradukiston.
geo63 (მომხმარებლის პროფილი) 30 აპრილი, 2011 09:00:27
Terurĉjo:Kara Terurĉjo. Mi cele uzis tiajn frazojn por montri, ke la komputilo ne komprenas la tekston. Mi ne povas diri en esperanto - "donu ĝin al mi", ĉar ne estas klare (nur en esperanto, ne en la pola lingvo) kion doni (libron aŭ kajeron) - mi estas pensanta homo kaj mi komprenas la du frazojn en mia gepatra lingvo. Pole oni ne devas nepre ripeti la substantivon - la pronomo sufiĉas kaj tio estas tre kutime (same en la rusa lingvo). Neniu homa tradukisto farus la eraron. La komputilo senpensante tradukis nur vortojn, ne la sencon. En la germana lingvo pola "go" ĝi tradukis kiel "es" - kaj tie ĉi la pronomo celas la libron, ne kajeron. La komputilo devis traduki sekve:geo63:Podaj mi go.ne, tie ĉi estas skribite - donu ĝin al mi. fakte lin ĉar kajero pove estas vergenra vorto.
en la rusa kaj kajero kaj libro estas viringenraj vortoj
skribu - 'donu la kajeron al mi' en la pola, kaj provu denove
Na stole leży zeszyt i książka. Podaj mi go.
Auf dem Tische liegen ein Heft und ein Buch. Gib mir das Heft.
Ankaŭ germane oni ne povas diri "Gib es mir", ĉar "es" povas esti same la libro kaj la kajero. Pole ne estas konfuze:
Podaj mi go (temas pri la kajero)
Podaj mi ją (temas pri la libro)
Kaj nun pripensu: se la komputilo konfuzas tiel simplajn frazojn, kion ĝi farus en pli komplikaj tekstoj? Estas nur tia konkludo: la komputila tradukado ne estas preciza kaj povas esti uzata nur en tre simplaj situacioj (por turismo, malvaloraj retaj tradukoj kaj similaj agadoj). Certe ne en la komercaj, registraraj aŭ militaj organizoj.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 30 აპრილი, 2011 12:33:58
geo63 (მომხმარებლის პროფილი) 30 აპრილი, 2011 16:32:08
darkweasel:Fakte via ekzempla germanlingva frazo sonus stranga eĉ se la du objektoj estus malsamgenraj. Mi perceptas "ein Heft und ein Buch" kiel unuon kaj estas strange anstataŭigi nur parton de tiu esprimo per pronomo.Kara amiko, ne temas pri la strangeco aŭ normaleco de la germanlingva ekzemplo, sed pri la tradukaj kapabloj de komputiloj, kiuj tradukas tiajn frazojn malkorekte, ĉar ili ne komprenas la tradukatan tekston. Mi mem estas programisto kaj mi bone scias kiel funkcias tiaj programoj.
Verdire mi demandas min mem kial mi skribas pri tio ĉi al vi (forumanoj), vi ne estas spertuloj kaj vi ne komprenas min. Nenion mi devas pruvi. Mi nur perdas tempon.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 30 აპრილი, 2011 16:47:07
horsto (მომხმარებლის პროფილი) 30 აპრილი, 2011 16:51:17
geo63:Ne, vi ne perdas vian tempon, vi ja tute pravas.
Verdire mi demandas min mem kial mi skribas pri tio ĉi al vi (forumanoj), vi ne estas spertuloj kaj vi ne komprenas min. Nenion mi devas pruvi. Mi nur perdas tempon.
Ĉiu scias ke neniu homa lingvo (ankaŭ ne Esperanto) kapablas precize priskribi ion, oni ĉiam bezonas sciojn pri la signifoj de la objektoj. Tial nuntempaj komputiloj ankoraŭ ne povas senerare traduki, ili ne komprenas la frazojn.
Do estas teorie neeble, ke komputilo ne havas inteligentecon kaj tamen kapablas senerare traduki.
Sed estas ankaŭ naive pensi ke komputiloj neniam estos inteligentaj, mi certas ke ili baldaŭ estos.