Al la enhavo

rajto pri naskigi

de victornino, 2011-majo-14

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2011-majo-14 07:10:25

Hodiaŭ mi legis la sekvan frazon:

"Kelkaj homoj ne devus havi gefilojn [pro sia nekapablo prizorgi aliajn]"

Kion vi pensas?

paulopolo (Montri la profilon) 2011-majo-14 11:02:08

victornino:Hodiaŭ mi legis la sekvan frazon:

"Kelkaj homoj ne devus havi filojn [pro sia nekapablo prizorgi aliajn]"

Kion vi pensas?
Kaj kion vi pensas?

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-majo-14 11:38:09

paulopolo:
victornino:Hodiaŭ mi legis la sekvan frazon:

"Kelkaj homoj ne devus havi filojn [pro sia nekapablo prizorgi aliajn]"

Kion vi pensas?
Kaj kion vi pensas?
Mi pensas,ke ili ne devus havi ankaŭ
filinojn.

ereere (Montri la profilon) 2011-majo-14 15:11:50

vidas vandenis:Mi pensas,ke ili ne devus havi ankaŭ
filinojn.
ridego.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-majo-14 15:59:33

Kio estas la kunteksto?

Kompreneble, estas prefere por infanoj havi gepatrojn kapablajn zorgi pri ili.

Sed oni povas kompreni: "ĉu iu aŭtoritato devas malpermesi aŭ eĉ malebligi havi infanojn al homoj kiujn ĝi ne taksas kapablaj senhelpe eduki ilin?" Tiukaze estas alia afero.

Paulinho (Montri la profilon) 2011-majo-14 18:11:38

Kio estus tia malkapableco? Neniu povas zorgi siajn nakistarojn plensole. Interesa afero estas, (mi opinias): kia estas la rolo de la komunumo en formaĵo de infanoj? Kia la rolo de la ŝtatoj?

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-majo-17 18:25:24

Paulinho:Kio estus tia malkapableco? Neniu povas zorgi siajn nakistarojn plensole. Interesa afero estas, (mi opinias): kia estas la rolo de la komunumo en formaĵo de infanoj? Kia la rolo de la ŝtatoj?
Kion signifas "nakistaro"?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-majo-17 18:29:41

vidas vandenis:
Paulinho:Kio estus tia malkapableco? Neniu povas zorgi siajn nakistarojn plensole. Interesa afero estas, (mi opinias): kia estas la rolo de la komunumo en formaĵo de infanoj? Kia la rolo de la ŝtatoj?
Kion signifas "nakistaro"?
El la kunteksto ne tro malfacilas konkludi, ke Paulinho celis la idojn.

Amikeco (Montri la profilon) 2011-majo-18 00:09:51

Fakte ekzistas ankaŭ alia grava problemo:
formale kapablaj estontaj gepatroj ne ricevas dum sia maturiĝo iom regulan trejnadon pri gepatriĝo. Kio estas evitindaj praktikoj en edukado de propraj infanoj kaj aliaj tiaj temoj restas grandparte ekster la atento de junuloj.

Eble konscia socio devus instrui pli da tiaj aferoj en mezlernejoj anstataŭ malpli utilaj kaj nepre forgesotaj formalaj scioj ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-majo-19 02:10:37

Mi tute konsentas. Eble ne en mezlernejo, ĉar la lernantoj etas ankoraŭ tro junaj, sed povus esti permesilo, kiel por stiri veturilon.

Reen al la supro