目次へ

rajto pri naskigi

victornino,2011年5月14日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

victornino (プロフィールを表示) 2011年5月14日 7:10:25

Hodiaŭ mi legis la sekvan frazon:

"Kelkaj homoj ne devus havi gefilojn [pro sia nekapablo prizorgi aliajn]"

Kion vi pensas?

paulopolo (プロフィールを表示) 2011年5月14日 11:02:08

victornino:Hodiaŭ mi legis la sekvan frazon:

"Kelkaj homoj ne devus havi filojn [pro sia nekapablo prizorgi aliajn]"

Kion vi pensas?
Kaj kion vi pensas?

ereere (プロフィールを表示) 2011年5月14日 15:11:50

vidas vandenis:Mi pensas,ke ili ne devus havi ankaŭ
filinojn.
ridego.gif

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年5月14日 15:59:33

Kio estas la kunteksto?

Kompreneble, estas prefere por infanoj havi gepatrojn kapablajn zorgi pri ili.

Sed oni povas kompreni: "ĉu iu aŭtoritato devas malpermesi aŭ eĉ malebligi havi infanojn al homoj kiujn ĝi ne taksas kapablaj senhelpe eduki ilin?" Tiukaze estas alia afero.

Paulinho (プロフィールを表示) 2011年5月14日 18:11:38

Kio estus tia malkapableco? Neniu povas zorgi siajn nakistarojn plensole. Interesa afero estas, (mi opinias): kia estas la rolo de la komunumo en formaĵo de infanoj? Kia la rolo de la ŝtatoj?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年5月17日 18:29:41

vidas vandenis:
Paulinho:Kio estus tia malkapableco? Neniu povas zorgi siajn nakistarojn plensole. Interesa afero estas, (mi opinias): kia estas la rolo de la komunumo en formaĵo de infanoj? Kia la rolo de la ŝtatoj?
Kion signifas "nakistaro"?
El la kunteksto ne tro malfacilas konkludi, ke Paulinho celis la idojn.

Amikeco (プロフィールを表示) 2011年5月18日 0:09:51

Fakte ekzistas ankaŭ alia grava problemo:
formale kapablaj estontaj gepatroj ne ricevas dum sia maturiĝo iom regulan trejnadon pri gepatriĝo. Kio estas evitindaj praktikoj en edukado de propraj infanoj kaj aliaj tiaj temoj restas grandparte ekster la atento de junuloj.

Eble konscia socio devus instrui pli da tiaj aferoj en mezlernejoj anstataŭ malpli utilaj kaj nepre forgesotaj formalaj scioj ridulo.gif

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年5月19日 2:10:37

Mi tute konsentas. Eble ne en mezlernejo, ĉar la lernantoj etas ankoraŭ tro junaj, sed povus esti permesilo, kiel por stiri veturilon.

Paulinho (プロフィールを表示) 2011年5月22日 17:59:31

Nakistaro... Naskitaro. Mia fingro sin kondutis pigre.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2011年6月1日 14:41:54

Tiu diskuto memorigas min al "1984" de G. Orwell...

La societo kontrolas ĉion, kiun povas edzigi, fili, ktp. Hodiaŭ oni dirus "la granda frato".

先頭にもどる