Į turinį

Li pentris ŝin nuda

Altebrilas, 2011 m. birželis 4 d.

Žinutės: 27

Kalba: Esperanto

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 4 d. 21:51:15

Estas debato pri uzo de akuzativaj adjektivoj kun pronomoj.

Mi ŝatus havi la lingvan sentoj de la uzantoj.

Kiel vi komprenas la frazon?

qwertz (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 4 d. 22:05:28

Altebrilas:Estas dbato pri uzo de akuzativaj adjektivoj kun pronomoj.

Mi ŝatus havi la lingvan sentoj de la uzantoj.

Kiel vi komprenas la frazon?
Ŝi estas nude/senveste kaj li pentris/portretis ŝin.

Kiu estas nuda?
-La modelo
-la virino sur la pentraĵo

Kial li bezonus vestiĝan modelon pri pentri nuda virino?

paulopolo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 4 d. 22:18:11

Tio frazo ne havas sencon. Kiel:
Li boligis trepomojn elefanto.
Ĉuridulo.gif?

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 4 d. 22:29:11

PMEG donas jenan klarigon: nuda?

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 4 d. 22:39:02

qwertz:Kial li bezonus vestiĝan modelon pri pentri nuda virino?
jes, se oni diras "Li pentris ŝin nuda" oni povas supozi, ke plej verŝajne ŝi mem estis nuda dum la pentrado! Sed, ne nepre. Estas tamen tute certe, ke ŝi estas nuda en la bildo.

henma (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 4 d. 22:51:44

Ho... klare, ĉiuj estas nudaj! (se mi estus la pentristo, certe tiu estus la plej interesa maniero por pentri la bildon) okulumo.gif...

Laŭ PMEG, la frazo povas signifi aŭ 'li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda' aŭ 'li estas nuda kaj pentras ŝin'. Laŭ PMEG la unua estas pli verŝajna ol la dua, ĉar la dua oni povas skribi 'li nuda pentras ŝin', kiu estas pli klara frazo.

Laŭ mi, ambaŭ estas eblaj samtempe, do, kaj 'li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda' kaj 'li estas nuda, kiam li pentras bildon'... Ankaŭ mi pensas ke ŝi estas nuda, ĉar estas pli facile pentri ŝin nuda, se ŝi estas fakte nuda. rido.gif

(Neŝerce, mi pensas ke la virino sur la pentraĵo estas nuda).

Amike,

Daniel.

qwertz (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 4 d. 23:01:08

Chainy:
qwertz:Kial li bezonus vestiĝan modelon pri pentri nuda virino?
jes, se oni diras "Li pentris ŝin nuda" oni povas supozi, ke plej verŝajne ŝi mem estis nuda dum la pentrado! Sed, ne nepre. Estas tamen tute certe, ke ŝi estas nuda en la bildo.
Do jes, tiam tio ŝajnas kia erotika ludo, ĉu ne? Mi ne estas virino. Sed mi supozas, ke virino pensus, se nuda pentristo volus portreti vestiĝa virino kia nuda virino. Tiam tion ŝajnus kia erotika ludo, ĉu ne? Do, ekzistas multaj de frenezaj homoj ĉe mondo. O kej, en ordo. Estus vere. Mi konsentas.

Roberto12 (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 5 d. 09:11:55

Laŭ mia kompreno:

Li pentris ŝin nuda = la virino en la pentraĵo estas nuda, kaj la fakta virino eble estas nenuda.

Li pentris ŝin nudan = la fakta virino estas nuda, kaj la pentraĵa virino estu nuda ankaŭ.

Li nuda pentris ŝin = la pentristo estas nuda.

sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 6 d. 10:59:14

Rilate la tri frazojn, kiujn Roberto prezentis en sia mesaĝo, mi dirus ke kvankam oni povus interpreti ilin tiel, neniu uzus la lastan formon - Li nuda pentris ŝin.

Mi pensas ke oni preferus, li pentris ŝin nude (analoge al Bezonante monon, li pentris ŝin je favora prezo) eĉ se tiu adverba formo povus esti ambigua.

Li pentris ŝin nudan estas agnoskata en PMEG kiel ebla formulo, sed estas iom tikla pro neofteco.

Se oni ŝangas la verbon, tiam la eblecoj ŝanĝiĝas.

Laŭ la analizo de PMEG, se mi ne misreprezentas, oni dirus Ĉu vi iam vidis ŝin nudan (kiam ŝi estis nuda) kaj ne dirus ĉu iam vi vidis ŝin nuda, ĉar la demando ĉu vi vidis ke ŝi estas nuda estas malprobabla.

(Eĉ pli malprobabla estus la demando Ĉu vi, kiam vi ne portis vestojn, vidis ŝin.)

Sed laŭ la analizo de subkomprenata 'esti', tiam oni eble ne uzus la akuzativon. Kaj ankaŭ, analoge al mi vidis ŝin transiranta la straton.

Do, resume, multo dependas de la verbo en la frazo kaj ankaŭ tio estas kampo sur kiu (depende de la verbo) kelkaj formuloj estas pli malpli fiksitaj laŭ la senco, sed tamen ne ĉiuj.

Komenton en PAG vi trovos en paragrafoj 172, kaj 174.

La diferenco inter akuzativo kun pronomo kaj akuzativo kun normala substantivo estas notinda.

Mi trovis la vinon bona - mi trovis la vinon bonan (aŭ la bonan vinon).

Mi trovis ĝin bona - mi trovis ĝin bonan??

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 6 d. 12:34:54

sudanglo:...neniu uzus la lastan formon - Li nuda pentris ŝin.

Mi pensas ke oni preferus, li pentris ŝin nude (analoge al Bezonante monon, li pentris ŝin je favora prezo) eĉ se tiu adverba formo povus esti ambigua.
La formo 'ŝi pentris ŝin nude' ŝajnas al mi iom stranga. Mi preferas "Li nuda pentris ŝin". Aŭ fakte, mi ŝanĝus la tutan frazon al io pli simpla: Li estis nuda kiam li pentris ŝin. Tiel oni certe ne povas miskompreni!

sudanglo:
Li pentris ŝin nudan estas agnoskata en PMEG kiel ebla formulo, sed estas iom tikla pro neofteco.

Se oni ŝangas la verbon, tiam la eblecoj ŝanĝiĝas.

Laŭ la analizo de PMEG, se mi ne misreprezentas, oni dirus Ĉu vi iam vidis ŝin nudan (kiam ŝi estis nuda) kaj ne dirus ĉu iam vi vidis ŝin nuda, ĉar la demando ĉu vi vidis ke ŝi estas nuda estas malprobabla.
Ne nepre. PMEG ankaŭ diras jenon:
"Ni lin trovis malvivan= Ni lin trovis, kiam li estis malviva.

La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaŭ povas ĝin forlasi. Sen N-finaĵo la signifo ankaŭ povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas malviva."
Kiam temas pri bona vino:

Mi trovis la vinon bonaN = mi trovis la bonan vinon. t.e. la vino estis bona, kaj mi trovis ĝin!

Mi trovis la vino bonA = Mi opiniis, ke la vino estas bonkvalita, bongusta.

Atgal į pradžią