შინაარსის ნახვა

Kiel mi persvadu kaj konvinku iun pri la malĝusteco de "mankebla"

黄鸡蛋-ისა და 18 ივნისი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 22

ენა: Esperanto

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 19 ივნისი, 2011 09:19:35

Mi cerbumis pri kial via amiko estas konvinkita ke 'mankebla*' estas uzebla vorto, kaj mi pensis ke eble via amiko lernis la anglan kaj intermiksas la anglan vorton 'miss' kun la Esperanta vorto 'manki'.

Se via amiko kredas ke oni povas diri 'Mi mankis tion*', tiam tre logike li pensus ke 'Tio estas ne-mankebla*' (ne eblas manki tion*).

Mi sugestas ke vi diru al via amiko ke li klarigu la signifon de 'La akvo ne estas trinkebla', tiam petu ke li klarigu per la sama logiko la signifon de 'Ŝi ne estis mankebla*'

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 19 ივნისი, 2011 09:37:14

Ke esprimo havas kompreneblan signifon ne estas pruvo de ĝusteco: la esprimo povas havi plurajn signifojn, kaj pro tio ne estas ĝuste komprenebla, ĉar oni povas malkompreni ĝin.

"malhavebla"= kiun oni riskas malhavi (ekz. manĝaĵoj), "mankipova" havas saman signifon
"malhavinda"= kiun oni prefere malhavu (ekz. malsano)
"maltrafebla"= kiun oni povas maltrafi, ĉar ekz. oni ne rimarkis ĝin (ekz. bushaltejo)

黄鸡蛋 (მომხმარებლის პროფილი) 19 ივნისი, 2011 15:43:52

Nu, li donis "brulebla" kiel alian ekzemplon de tia logiko...

henma (მომხმარებლის პროფილი) 19 ივნისი, 2011 16:09:22

黄鸡蛋:Nu, li donis "brulebla" kiel alian ekzemplon de tia logiko...
Montru al li la difinon de 'bruli' en PIV.

PIV difinas la vorton 'bruli' kiel netransitiva, kaj difinas 'bruligebla' kiel 'kapabla bruli', ne '*brulebla*'.

Amike,

Daniel.

黄鸡蛋 (მომხმარებლის პროფილი) 20 ივნისი, 2011 01:52:28

Nun venas "okazebla". Mi jam ne scias kiom da tiaj vortoj li ankoraŭ povas trovi...

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 20 ივნისი, 2011 09:46:28

Vi diras ke via amiko 'trovas' tiujn vortojn (ne-transitiva verbo + ebla) - sed kie li trovas ilin?

Certe ne en la vortaroj, kaj ankaŭ ne en la libroforma literaturo

Ni supoze momente ke tiaj vortoj estas allaseblaj. Do ke oni povus diri 'mortebla', 'neĝebla', 'brulebla', 'pluvebla', 'okazebla', 'estebla', ktp.

Kio estus la signifo? Kio estus pluvebla vetero, aŭ mortebla besto, brulebla gaso, okazebla afero. ktp?

Bv. peti de via amiko en kiu senco li volas uzi tiajn vortojn, tiam ni povos juĝi se li alportas utilan novan signifon aŭ ne.

Ĉu li volas uzi -ebl sufikse en la senco ke io povas spontanee okazi? Do brulebla gaso estus gaso kiu povas spontanee ekflami sen ke iu klopodas bruligi ĝin?

黄鸡蛋 (მომხმარებლის პროფილი) 20 ივნისი, 2011 10:23:01

sudanglo:Ĉu li volas uzi -ebl sufikse en la senco ke io povas spontanee okazi? Do brulebla gaso estus gaso kiu povas spontanee ekflami sen ke iu klopodas bruligi ĝin?
Ŝajnas ke li volas uzi "brulebla" por kaj "bruligebla" kaj "spontanee ekflampova"...

Kaj troviĝas "okazebla" en la Tekstaro.

Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 20 ივნისი, 2011 13:14:23

"okazebla" aperas dufoje en "La Kastelo de Prelongo", kiu ne havas imitindan stilon. Ĝi estas konata nur tial, ĉar ĝi apartenas al la unuaj romanoj en E-o.

Ke oni diras "bruligebla" kaj ne "brulebla" klare montras, ke -ebl- kiel sufiksoido* kombiniĝas nur kun transitivaj verboj.

*Io alia estas kunmetado kun la substantivo eblo, do ekz. venko-eblo = eblo venki, kontraste al mala venkeblo de venkebla)

黄鸡蛋 (მომხმარებლის პროფილი) 21 ივნისი, 2011 06:34:29

Nun li argumentas, ke oni povas diri "tio okazeblas" ĉar oni povas diri "tio eblas okazi"...

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 21 ივნისი, 2011 06:42:51

黄鸡蛋:ĉar oni povas diri "tio eblas okazi"...
Malĝusta premiso.

(Cetere, kial via konato ne mem diskutas kun ni? Ĉu vi vere emas esti leterkolombo inter lernu! kaj via konato? Aŭ ĉu li ne havas retkonekton?)

ზემოთ დაბრუნება