訊息: 22
語言: Esperanto
sudanglo (顯示個人資料) 2011年6月19日上午9:19:35
Se via amiko kredas ke oni povas diri 'Mi mankis tion*', tiam tre logike li pensus ke 'Tio estas ne-mankebla*' (ne eblas manki tion*).
Mi sugestas ke vi diru al via amiko ke li klarigu la signifon de 'La akvo ne estas trinkebla', tiam petu ke li klarigu per la sama logiko la signifon de 'Ŝi ne estis mankebla*'
Altebrilas (顯示個人資料) 2011年6月19日上午9:37:14
"malhavebla"= kiun oni riskas malhavi (ekz. manĝaĵoj), "mankipova" havas saman signifon
"malhavinda"= kiun oni prefere malhavu (ekz. malsano)
"maltrafebla"= kiun oni povas maltrafi, ĉar ekz. oni ne rimarkis ĝin (ekz. bushaltejo)
黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2011年6月19日下午3:43:52
henma (顯示個人資料) 2011年6月19日下午4:09:22
黄鸡蛋:Nu, li donis "brulebla" kiel alian ekzemplon de tia logiko...Montru al li la difinon de 'bruli' en PIV.
PIV difinas la vorton 'bruli' kiel netransitiva, kaj difinas 'bruligebla' kiel 'kapabla bruli', ne '*brulebla*'.
Amike,
Daniel.
黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2011年6月20日上午1:52:28
sudanglo (顯示個人資料) 2011年6月20日上午9:46:28
Certe ne en la vortaroj, kaj ankaŭ ne en la libroforma literaturo
Ni supoze momente ke tiaj vortoj estas allaseblaj. Do ke oni povus diri 'mortebla', 'neĝebla', 'brulebla', 'pluvebla', 'okazebla', 'estebla', ktp.
Kio estus la signifo? Kio estus pluvebla vetero, aŭ mortebla besto, brulebla gaso, okazebla afero. ktp?
Bv. peti de via amiko en kiu senco li volas uzi tiajn vortojn, tiam ni povos juĝi se li alportas utilan novan signifon aŭ ne.
Ĉu li volas uzi -ebl sufikse en la senco ke io povas spontanee okazi? Do brulebla gaso estus gaso kiu povas spontanee ekflami sen ke iu klopodas bruligi ĝin?
黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2011年6月20日上午10:23:01
sudanglo:Ĉu li volas uzi -ebl sufikse en la senco ke io povas spontanee okazi? Do brulebla gaso estus gaso kiu povas spontanee ekflami sen ke iu klopodas bruligi ĝin?Ŝajnas ke li volas uzi "brulebla" por kaj "bruligebla" kaj "spontanee ekflampova"...
Kaj troviĝas "okazebla" en la Tekstaro.
Kirilo81 (顯示個人資料) 2011年6月20日下午1:14:23
Ke oni diras "bruligebla" kaj ne "brulebla" klare montras, ke -ebl- kiel sufiksoido* kombiniĝas nur kun transitivaj verboj.
*Io alia estas kunmetado kun la substantivo eblo, do ekz. venko-eblo = eblo venki, kontraste al mala venkeblo de venkebla)
黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2011年6月21日上午6:34:29
darkweasel (顯示個人資料) 2011年6月21日上午6:42:51
黄鸡蛋:ĉar oni povas diri "tio eblas okazi"...Malĝusta premiso.
(Cetere, kial via konato ne mem diskutas kun ni? Ĉu vi vere emas esti leterkolombo inter lernu! kaj via konato? Aŭ ĉu li ne havas retkonekton?)