Přejít k obsahu

Ĉu Esperanto estas tiel malfacila por Azianoj?

od uživatele sudanglo ze dne 19. června 2011

Příspěvky: 48

Jazyk: Esperanto

mihxil (Ukázat profil) 19. června 2011 13:05:36

sudanglo:
Mi min demandis, kia estas la sperto de Azianoj lernantaj Esperanton. Ĉu ili perceptas Esperanton kiel malfacilan lingvon, plenan de stumbliloj. Kiel ili rebatus la argumenton de la profesoro?
Vi demandas la demandon en Esperanto. Vi ricevos respondojn de Azianoj kiuj investis jam multan tempon kaj sukcesis jam sufiĉe ellerni la lingvon. Probable eble eĉ iom zelotiĝis. Ĉu vi ne timas ke la rezulto de ĉi enketo estos iom biasa?

Dominique (Ukázat profil) 19. června 2011 13:26:30

darkweasel:
Abusonhhoson:Mi lernis la Francan,kaj la sistemo de nombro konfuzis min longe kaj terure...
Bone, la franclingvaj nombroj estas ja vere eksterordinare strangaj - ĉu ekzistas alia lingvo, en kiu oni la nombron 80 nomas "kvarfoje dudek"?
Jes. Almenaŭ la keltaj lingvoj uzas la dudekuman sistemon. Kiel oni diras 80 en la franca verŝajne venas de la Gaŭla lingvo (morta kelta lingvo). La bretona lingvo fakte uzas tiun sistemon pli pli ol la franca. En la bretona lingvo, oni ekzemple diras:

* 20 = ugent = dudek
* 40 = daou-ugent = du-dudek
* 60 = tri-ugent = tri-dudek
* 70 = dek ha tri-ugent = Dek kaj tri-dudek
* 80 = pevar-ugent = kvar-dudek
* 90 = dek ha pevar-ugent = dek kaj kvar-dudek
* …
* 170 = dek ha eizh-ugent = dek kaj ok-dudek
* 180 = nav-ugent = naŭ-dudek
* ktp.

fanjono (Ukázat profil) 19. června 2011 22:31:58

[/quote]Vi demandas la demandon en Esperanto. Vi ricevos respondojn de Azianoj kiuj investis jam multan tempon kaj sukcesis jam sufiĉe ellerni la lingvon. Probable eble eĉ iom zelotiĝis. Ĉu vi ne timas ke la rezulto de ĉi enketo estos iom biasa?[/quote]Vi parte eraris! Oni devas aŭskulti opiniojn el diversaj flankoj, sed ne nur de unu! Antaŭ ne longe Ĉina Centra Televizio elsendis gravajn programerojn kun kulturaj temoj en serioj, kie oni anoncis, ke Esperanto jam fiaskis en la mondo laŭ fakuloj. Sed mi aŭdace ekprenis Esperanton kiel mian laborlingvon apud mia gepatra la ĉina, imite al alia samspeculo sinjoro Wang, unika en la mondo, kiu jam vivtenis la tutan familion per Esperanto-komerco jam de 10 kelkaj jaroj. Kiel li, mi aĉetas per la ĉina kaj vendas nur per Esperanto, kaj kunlaboras kun pluraj esperantistoj el Afriko kaj Eŭropo. Amikoj de mia pola partnero mire demandis lin, kiel vi povas komunikiĝi kun ĉino senbare? Li respondis, ke per la internacia lingvo. Jes, Esperanto estas tre malfacila, sed ege facila kompare kun ĉiuj aliaj lingvoj.

geo63 (Ukázat profil) 19. června 2011 22:54:21

fanjono:Antaŭ ne longe Ĉina Centra Televizio elsendis gravajn programerojn kun kulturaj temoj en serioj, kie oni anoncis, ke Esperanto jam fiaskis en la mondo laŭ fakuloj...
Tiu ĉi kadavro estas tro viva. La esperanto ne fiaskis - fiaskis nur la celo ke ĝi estu la mondlingvo, kiun ĉiuj povas paroli. Tiu ĉi celo neniam estis reala. Sed la lingvo vivas tiel longe kiel ĝiaj parolantoj. En kiu lingvo ni parolas?... Ĉu ni vivas? Ĉu nia parolo estas viva? Tiam esperanto ne fiaskis, ĝi vivas inter ni.

黄鸡蛋 (Ukázat profil) 20. června 2011 1:50:47

Tiam kiam mi lernis la anglan, mi devis memori multegajn idiotismojn, tamen tio estis tro malfacila tasko por mi.

Kaj la malmulteco de la idiotismoj en Esperanto grandege malfaciligis mian lernadon.

Demian (Ukázat profil) 20. června 2011 4:30:39

Azio ne estas homogena kontinento. La kvin grandaj lingvoj de la kontinento estas: ĉina, hinda/urdua, araba, malaja kaj japana. Ĉiuj el tiuj ĉi lingvoj apartenas al malsamaj lingvo-grupoj.

Ankaŭ, la kondiĉoj de la parolantoj de tiuj ĉi lingvoj montras multan diverson. Parolantoj de hinda/uruda, araba kaj malaja jam parolas iomete da angla; kelke franca ankaŭ. Tial, Esperanto ne estas multe malfacila por parolantoj de tiuj ĉi lingvoj ĉar ili jam pli malpli konas kiel funkcias okcident-eŭropajn lingvojn.

La kondiĉo de la japana- kaj ĉina-parolantoj estas iomete diferenca. Ili estas teknologie modernaj nacioj kaj jam ekzistas multe da libroj pri ĉiu fako en siaj lingvoj. Tial, ili ne bezonas la anglan tiom, kiom aliaj azianoj. Por tiu ĉi kialo, lernado de Esperanto estas reletive malfacila por ili ol aliaj azianoj.

Mia opinio estas ke en Azio, la parolantoj de hinda/urdua trovas Esperanton la pli facila kaj la japanaoj, la pli malfacila.

Mi taskos la malfacilecon de Esperanto por azianoj tiel:

1 parolantoj de hinda/urdua
2 parolantoj de malaja
3 parolantoj de araba
4 parolantoj de ĉina
5 parolantoj de japana

1 = la pli facila, 5 = la pli malfacila

Altebrilas (Ukázat profil) 20. června 2011 13:11:38

Jes.. En la franca malfacilas distingi, en telefonnumero, 64.23 kaj 60.83 kiuj prononciĝas same:
soixante quatre / vingt trois
soixante / quatre vingt trois

黄鸡蛋 (Ukázat profil) 20. června 2011 13:23:47

Ĉu vere en telefonnumero sed ne aliloke? Ŝajnas stranga al mi telefonnumeroj kun punkto, kiel 64.23 kaj 60.83 ...

henma (Ukázat profil) 20. června 2011 14:54:36

黄鸡蛋:Ĉu vere en telefonnumero sed ne aliloke? Ŝajnas stranga al mi telefonnumeroj kun punkto, kiel 64.23 kaj 60.83 ...
La telefonnumeroj ne havas punktojn. Altebrilas aldonis la punktojn por signi kiel ili estas diritaj. La homoj en pluraj landoj ofte diktas la telefonnumerojn po du numeroj samtempe, anstataŭ po unu.

Do, anstataŭ diri 'ses, kvar, du, tri' aŭ 'ses, nul, ok, tri'... ili diras 'sesdek kvar', 'dudek tri' aŭ 'sesdek, okdek tri'.

Sed france ili havas la saman elparolon... nur la paŭzo ŝanĝas, se oni ne paŭzas, vi ne povas certi pri la numero.

Ankaŭ la germana havas strangan numersistemon. Germane oni diras ekzemple unu kaj dudek, aŭ kvin kaj tridek por diri 21 kaj 35. Sed por 235, oni diras ducent kvin kaj tridek.

Por diri pli grandan numeron, kiel 347.452, vi saltas tra la numero (tricent sep kaj kvardek mil kvarcent du kaj kvindek).

Iam mi demandis al germana amiko ĉu li trovis tre malfacile lerni la anglan, ĉar li devis pensi la numeron alimaniere... li respondis, ne... angle ili estas logikaj rido.gif

Amike,

Daniel.

Kurawiri (Ukázat profil) 20. června 2011 15:52:24

henma:
黄鸡蛋:Ĉu vere en telefonnumero sed ne aliloke? Ŝajnas stranga al mi telefonnumeroj kun punkto, kiel 64.23 kaj 60.83 ...
La telefonnumeroj ne havas punktojn. Altebrilas aldonis la punktojn por signi kiel ili estas diritaj. La homoj en pluraj landoj ofte diktas la telefonnumerojn po du numeroj samtempe, anstataŭ po unu.

Do, anstataŭ diri 'ses, kvar, du, tri' aŭ 'ses, nul, ok, tri'... ili diras 'sesdek kvar', 'dudek tri' aŭ 'sesdek, okdek tri'.

Sed france ili havas la saman elparolon... nur la paŭzo ŝanĝas, se oni ne paŭzas, vi ne povas certi pri la numero.

Ankaŭ la germana havas strangan numersistemon. Germane oni diras ekzemple unu kaj dudek, aŭ kvin kaj tridek por diri 21 kaj 35. Sed por 235, oni diras ducent kvin kaj tridek.

Por diri pli grandan numeron, kiel 347.452, vi saltas tra la numero (tricent sep kaj kvardek mil kvarcent du kaj kvindek).

Iam mi demandis al germana amiko ĉu li trovis tre malfacile lerni la anglan, ĉar li devis pensi la numeron alimaniere... li respondis, ne... angle ili estas logikaj rido.gif

Amike,

Daniel.
Ĉu ni povus reveni al la ĉefa temo de la fadeno? Iuj babilistoj azidevenaj diris al mi hieraŭ, ke tiu demando estas neutila kaj, ke nur la eŭropanoj demandas sin pri malfacileco de esperanto. Ŝajne la azianoj estas pli pragmatismaj ol la eŭropanoj.

Zpět na začátek