Messages : 40
Langue: Esperanto
mihxil (Voir le profil) 19 juin 2011 13:05:36
sudanglo:Vi demandas la demandon en Esperanto. Vi ricevos respondojn de Azianoj kiuj investis jam multan tempon kaj sukcesis jam sufiĉe ellerni la lingvon. Probable eble eĉ iom zelotiĝis. Ĉu vi ne timas ke la rezulto de ĉi enketo estos iom biasa?
Mi min demandis, kia estas la sperto de Azianoj lernantaj Esperanton. Ĉu ili perceptas Esperanton kiel malfacilan lingvon, plenan de stumbliloj. Kiel ili rebatus la argumenton de la profesoro?
Dominique (Voir le profil) 19 juin 2011 13:26:30
darkweasel:Jes. Almenaŭ la keltaj lingvoj uzas la dudekuman sistemon. Kiel oni diras 80 en la franca verŝajne venas de la Gaŭla lingvo (morta kelta lingvo). La bretona lingvo fakte uzas tiun sistemon pli pli ol la franca. En la bretona lingvo, oni ekzemple diras:Abusonhhoson:Mi lernis la Francan,kaj la sistemo de nombro konfuzis min longe kaj terure...Bone, la franclingvaj nombroj estas ja vere eksterordinare strangaj - ĉu ekzistas alia lingvo, en kiu oni la nombron 80 nomas "kvarfoje dudek"?
* 20 = ugent = dudek
* 40 = daou-ugent = du-dudek
* 60 = tri-ugent = tri-dudek
* 70 = dek ha tri-ugent = Dek kaj tri-dudek
* 80 = pevar-ugent = kvar-dudek
* 90 = dek ha pevar-ugent = dek kaj kvar-dudek
* …
* 170 = dek ha eizh-ugent = dek kaj ok-dudek
* 180 = nav-ugent = naŭ-dudek
* ktp.
fanjono (Voir le profil) 19 juin 2011 22:31:58
geo63 (Voir le profil) 19 juin 2011 22:54:21
fanjono:Antaŭ ne longe Ĉina Centra Televizio elsendis gravajn programerojn kun kulturaj temoj en serioj, kie oni anoncis, ke Esperanto jam fiaskis en la mondo laŭ fakuloj...Tiu ĉi kadavro estas tro viva. La esperanto ne fiaskis - fiaskis nur la celo ke ĝi estu la mondlingvo, kiun ĉiuj povas paroli. Tiu ĉi celo neniam estis reala. Sed la lingvo vivas tiel longe kiel ĝiaj parolantoj. En kiu lingvo ni parolas?... Ĉu ni vivas? Ĉu nia parolo estas viva? Tiam esperanto ne fiaskis, ĝi vivas inter ni.
Demian (Voir le profil) 20 juin 2011 04:30:39
Ankaŭ, la kondiĉoj de la parolantoj de tiuj ĉi lingvoj montras multan diverson. Parolantoj de hinda/uruda, araba kaj malaja jam parolas iomete da angla; kelke franca ankaŭ. Tial, Esperanto ne estas multe malfacila por parolantoj de tiuj ĉi lingvoj ĉar ili jam pli malpli konas kiel funkcias okcident-eŭropajn lingvojn.
La kondiĉo de la japana- kaj ĉina-parolantoj estas iomete diferenca. Ili estas teknologie modernaj nacioj kaj jam ekzistas multe da libroj pri ĉiu fako en siaj lingvoj. Tial, ili ne bezonas la anglan tiom, kiom aliaj azianoj. Por tiu ĉi kialo, lernado de Esperanto estas reletive malfacila por ili ol aliaj azianoj.
Mia opinio estas ke en Azio, la parolantoj de hinda/urdua trovas Esperanton la pli facila kaj la japanaoj, la pli malfacila.
Mi taskos la malfacilecon de Esperanto por azianoj tiel:
1 parolantoj de hinda/urdua
2 parolantoj de malaja
3 parolantoj de araba
4 parolantoj de ĉina
5 parolantoj de japana
1 = la pli facila, 5 = la pli malfacila
Altebrilas (Voir le profil) 20 juin 2011 13:11:38
soixante quatre / vingt trois
soixante / quatre vingt trois
henma (Voir le profil) 20 juin 2011 14:54:36
黄鸡蛋:Ĉu vere en telefonnumero sed ne aliloke? Ŝajnas stranga al mi telefonnumeroj kun punkto, kiel 64.23 kaj 60.83 ...La telefonnumeroj ne havas punktojn. Altebrilas aldonis la punktojn por signi kiel ili estas diritaj. La homoj en pluraj landoj ofte diktas la telefonnumerojn po du numeroj samtempe, anstataŭ po unu.
Do, anstataŭ diri 'ses, kvar, du, tri' aŭ 'ses, nul, ok, tri'... ili diras 'sesdek kvar', 'dudek tri' aŭ 'sesdek, okdek tri'.
Sed france ili havas la saman elparolon... nur la paŭzo ŝanĝas, se oni ne paŭzas, vi ne povas certi pri la numero.
Ankaŭ la germana havas strangan numersistemon. Germane oni diras ekzemple unu kaj dudek, aŭ kvin kaj tridek por diri 21 kaj 35. Sed por 235, oni diras ducent kvin kaj tridek.
Por diri pli grandan numeron, kiel 347.452, vi saltas tra la numero (tricent sep kaj kvardek mil kvarcent du kaj kvindek).
Iam mi demandis al germana amiko ĉu li trovis tre malfacile lerni la anglan, ĉar li devis pensi la numeron alimaniere... li respondis, ne... angle ili estas logikaj
Amike,
Daniel.
Kurawiri (Voir le profil) 20 juin 2011 15:52:24
henma:Ĉu ni povus reveni al la ĉefa temo de la fadeno? Iuj babilistoj azidevenaj diris al mi hieraŭ, ke tiu demando estas neutila kaj, ke nur la eŭropanoj demandas sin pri malfacileco de esperanto. Ŝajne la azianoj estas pli pragmatismaj ol la eŭropanoj.黄鸡蛋:Ĉu vere en telefonnumero sed ne aliloke? Ŝajnas stranga al mi telefonnumeroj kun punkto, kiel 64.23 kaj 60.83 ...La telefonnumeroj ne havas punktojn. Altebrilas aldonis la punktojn por signi kiel ili estas diritaj. La homoj en pluraj landoj ofte diktas la telefonnumerojn po du numeroj samtempe, anstataŭ po unu.
Do, anstataŭ diri 'ses, kvar, du, tri' aŭ 'ses, nul, ok, tri'... ili diras 'sesdek kvar', 'dudek tri' aŭ 'sesdek, okdek tri'.
Sed france ili havas la saman elparolon... nur la paŭzo ŝanĝas, se oni ne paŭzas, vi ne povas certi pri la numero.
Ankaŭ la germana havas strangan numersistemon. Germane oni diras ekzemple unu kaj dudek, aŭ kvin kaj tridek por diri 21 kaj 35. Sed por 235, oni diras ducent kvin kaj tridek.
Por diri pli grandan numeron, kiel 347.452, vi saltas tra la numero (tricent sep kaj kvardek mil kvarcent du kaj kvindek).
Iam mi demandis al germana amiko ĉu li trovis tre malfacile lerni la anglan, ĉar li devis pensi la numeron alimaniere... li respondis, ne... angle ili estas logikaj
Amike,
Daniel.
mihxil (Voir le profil) 20 juin 2011 17:30:34
Kurawiri:Iuj babilistoj azidevenaj diris al mi hieraŭ, ke tiu demando estas neutila kaj, ke nur la eŭropanoj demandas sin pri malfacileco de esperanto. Ŝajne la azianoj estas pli pragmatismaj ol la eŭropanoj.Eble ili pli suferas pro kogna disonanco? Mi celas ke homoj eble emas trovi facilon malpli grava se ĝi mankas...
zan (Voir le profil) 21 juin 2011 10:45:55
Demian:Mi taskos la malfacilecon de Esperanto por azianoj tiel:ŝoko!!
1 parolantoj de hinda/urdua
2 parolantoj de malaja
3 parolantoj de araba
4 parolantoj de ĉina
5 parolantoj de japana
1 = la pli facila, 5 = la pli malfacila
Neforgesu tiujn de korea. Mi ploros, se
5 parolantoj de korea
6 parolantoj de japana
Serioze, la japana lingvo estas tro malsamas ol Esperanto. Gramatikon mi relative facile komprenas. Aliaj flankoj estas malfacilaj.
Unue mi tute ne alkutimiĝas al eŭropdevenaj vortoj. Mi ne scias precizajn signifojn de Esperantaj vortoj kaj nuancojn de tiuj. Vortaro ne ĉiam klarigas ĉion. Se oni fojfoje ne komprenas frazojn fare de japanoj, tion kaŭzas ke japanoj mise aŭ malkonvene uzas vortojn, laŭ mia supozo.
Due japanoj ofte interparolas japane, aludante. Malantaŭ elparolita frazo kaŝiĝas vera senco, kiun la parolanto volas diri. Ni devas divini tion, kion alparolano vere celas. Tio estas ankaŭ malfacilaĵo eĉ por japanoj mem, sed ni vivas tiel parolante. Se oni same farus tion en Esperanto, alilandanoj tute ne komprenus nin. Mi zorgas min ne fari tion sed ne estas certa, ĉu mi bone esprimas min.