К содержанию

Ĉu Esperanto estas tiel malfacila por Azianoj?

от sudanglo, 19 июня 2011 г.

Сообщений: 48

Язык: Esperanto

黄鸡蛋 (Показать профиль) 23 июня 2011 г., 12:44:42

zan:Por japanoj forlaso de subjekto ne estas aludo. Tio estas ordinara fenomeno en la japana. Kial oni devas diri vorton, kiun interparolantoj jam subkomprenas? Ĉu ne estas pli stulte, kiam oni ĉiam repetas 'mi' kaj 'vi'? Sed tia stulteco estas regulo de Esperanto. lango.gif

Kie vi loĝas nun, Lee?
Mi loĝas en dormejo.
Ĉu vere? Mi ne ofte vidas vin.
En kiu dormejo vi loĝas?
En fora orienta dormejo mi loĝas.
Kial vi loĝas en tiel fora loko?
Ĉar mi estas unua-jara studento, mi la lasta elektis la loĝlokon.

Kiom da 'mi' kaj 'vi' mi tajpis?
Tamen por okcidentuloj tio jam estas aludo.
Oni subkomprenas tion dank' al la kunteksto. Kaj mi iam legis, ke la japana kaj la ĉina estas "alt-kunteksta lingvo", t.e. multajn aferojn oni devas kompreni laŭ la kunteksto, dum multaj okcidentaj lingvoj estas "malalt-kunteksta lingvo", t.e. la frazoj mem kunportas preskaŭ ĉion kion oni volas esprimi.

Kurawiri (Показать профиль) 23 июня 2011 г., 13:08:07

黄鸡蛋:
Tamen por okcidentuloj tio jam estas aludo.
Oni subkomprenas tion dank' al la kunteksto. Kaj mi iam legis, ke la japana kaj la ĉina estas "alt-kunteksta lingvo", t.e. multajn aferojn oni devas kompreni laŭ la kunteksto, dum multaj okcidentaj lingvoj estas "malalt-kunteksta lingvo", t.e. la frazoj mem kunportas preskaŭ ĉion kion oni volas esprimi.
Kara [mi ne povas tajpi ĉinajn karakterojn] !
Ĉu vi vere estas ĉino? Ĉar via scipovo de esperanto estas tre bona respondo al demando de nia forumo. Vi perfekte regas esperanton, ĉu vi samperfekte parolas la anglan?

darkweasel (Показать профиль) 23 июня 2011 г., 13:10:29

Multaj eŭropaj lingvoj (ekzemple ĉiuj latinidaj lingvoj krom la franca) konjugacias la verbon laŭ la persono.

Ekzemple en la hispana (laŭ mia malmulta scio de la hispana akirita en la lernejo) oni diras como por "mi manĝas", comes por "vi (unu) manĝas", come por "li/ŝi/ĝi manĝas" ktp.

Ja ekzistas pronomoj en la hispana, sed ilin oni uzas nur por aparte emfazi: yo como = "MI (kaj ne iu alia) manĝas".

En la germana eblas iuokaze (sed ne ĉiam), en neformala parolado, ellasi la unuan parton de la frazo, do komencante frazon per verbo, se estas klare, kio mankas.

Ekzemple, oni povus eble aŭdi bin weg, mallongigo de ich bin weg ("mi estas for", do "mi foriras") kun ellasita pronomo. Aŭ, se iu demandas vin, ĉu vi jam faris ion, vi povas respondi habe ich schon gemacht, mallongigo de das habe ich schon gemacht ("tion mi jam faris" kun ellasita "tion").

Do ankaŭ en eŭropaj lingvoj fojfoje eblas ellasi simile al la japana.

La dialogon de zan oni povas tamen mallongigi, se oni ellasas ne nur la subjektojn, sed ankaŭ la verbojn, kaj se oni uzas participajn konstruojn! Jen:

Kie vi loĝas nun, Lee?
En dormejo.
Ĉu vere? Mi ne ofte vidas vin. En kiu dormejo?
En fora orienta dormejo.
Kial en tiel fora loko?
Estante unuajara studanto, mi lasta elektis la loĝlokon.

黄鸡蛋 (Показать профиль) 23 июня 2011 г., 13:46:08

Kurawiri:Kara [mi ne povas tajpi ĉinajn karakterojn] !
Ĉu vi vere estas ĉino? Ĉar via scipovo de esperanto estas tre bona respondo al demando de nia forumo. Vi perfekte regas esperanton, ĉu vi samperfekte parolas la anglan?
Vi povas voki min Ĉitano, mia Esperanto-nomo.
Fakte mi ne povas perfekte paroli la anglan, ĉar memori la idiotismojn kaj kiu prepozicio konvenas estas malfacile por mi. Lastsemajne mi havis ekzamenon pri la angla, kaj mi skribis "capable at" anstataŭ "capable of" lango.gif

darkweasel:Multaj eŭropaj lingvoj (ekzemple ĉiuj latinidaj lingvoj krom la franca) konjugacias la verbon laŭ la persono.

Ekzemple en la hispana (laŭ mia malmulta scio de la hispana akirita en la lernejo) oni diras como por "mi manĝas", comes por "vi (unu) manĝas", come por "li/ŝi/ĝi manĝas" ktp.

Ja ekzistas pronomoj en la hispana, sed ilin oni uzas nur por aparte emfazi: yo como = "MI (kaj ne iu alia) manĝas".

En la germana eblas iuokaze (sed ne ĉiam), en neformala parolado, ellasi la unuan parton de la frazo, do komencante frazon per verbo, se estas klare, kio mankas.
Fakte eĉ la franca konjugacias, sed la konjugacio ne povas bone (precipe en parolado) diferencigi la personojn.
Aliaj latinidaj lingvoj bone faras tion, kaj mi pensas ke oni povas diri ke la persono jam estas en la konjugacio (kvankam ĝi ne aperas kiel pronomo), do tiu forlaso estas malsama ol en la japana.
En la japana, kiel en la ĉina, neniu verbo ŝanĝas sian formon laŭ la persono. Tial ne eblas subkompreni la personon sen helpo de kunteksto.

darkweasel (Показать профиль) 23 июня 2011 г., 15:39:37

黄鸡蛋:
Fakte eĉ la franca konjugacias, sed la konjugacio ne povas bone (precipe en parolado) diferencigi la personojn.
Mi scias. Mi celis, ke en la franca oni ne povas ellasi pronomojn simile al la hispana.

vidas vandenis (Показать профиль) 23 июня 2011 г., 17:11:59

Jen la nova ekzemplo. KURAWIRI el FR skribas:
[mi ne povas skribi ĉinajn karakterojn]
Mi trovis en angla- litova vortaro eĉ 20 signifojn de vorto 'character'.Unu el tiuj estas 'litero'. Kiel estas en franca, mi ne scias. Sed en Eo-Ru vortaro la vorto 'karaktero' havas alian,eĉ ne similan signifon. Aŭ mia vortaro tre malnova?
Pardonu,mi komprenis! Vi volis skribi 'KARAKTROJN'? rido.gif

henma (Показать профиль) 23 июня 2011 г., 18:57:36

vidas vandenis:Jen la nova ekzemplo. KURAWIRI el FR skribas:
[mi ne povas skribi ĉinajn karakterojn]
Mi trovis en angla- litova vortaro eĉ 20 signifojn de vorto 'character'.Unu el tiuj estas 'litero'. Kiel estas en franca, mi ne scias. Sed en Eo-Ru vortaro la vorto 'karaktero' havas alian,eĉ ne similan signifon. Aŭ mia vortaro tre malnova?
Pardonu,mi komprenis! Vi volis skribi 'KARAKTROJN'? rido.gif
rido.gif

Vere, 'karaktero' havas alian signifon. La angla (kaj ankaŭ la hispana) vorto havas tiun signifon, kaj ankaŭ la signifon de skriba signo.

La vorto karaktro venas de tiu signifo de signo, mi pensas, sed (laŭ PIV) ĝi estas evitinda vorto (en ReVo ĝi eĉ ne ekzistas).

Mi pensas ke 'litero' aŭ 'signo' estus pli bonaj ol 'karaktro'

Amike,

Daniel.

黄鸡蛋 (Показать профиль) 24 июня 2011 г., 0:34:06

henma:

Kaj por la ĉina, 'litero' ne konformas al la skribsistemo, do mi pensas ke 'signo' estas pli bona.

Наверх