Aller au contenu

kial la esperanto ŝanĝas proprojn nomojn?

de Egil, 24 juin 2011

Messages : 51

Langue: Esperanto

darkweasel (Voir le profil) 1 juillet 2011 07:51:11

Chainy:
Kirilo81:1. La lingvaĵo ne povas esti originala, ĉar la tabelvortoj je -am en 1887 finiĝis ankoraŭ je -an!
Ŝajne ne je la fino de 1887. Ĉu vi povus doni fidindan ligilon al ekzemploj de tio - mi neniam aŭdis pri tio antaŭe.
Vi mem ĵus donis tian ligilon! Vidu en la Dua Libro, kie vi povas trovi tiujn tabelvortojn.

Chainy (Voir le profil) 1 juillet 2011 08:05:32

darkweasel:
Chainy:
Kirilo81:1. La lingvaĵo ne povas esti originala, ĉar la tabelvortoj je -am en 1887 finiĝis ankoraŭ je -an!
Ŝajne ne je la fino de 1887. Ĉu vi povus doni fidindan ligilon al ekzemploj de tio - mi neniam aŭdis pri tio antaŭe.
Vi mem ĵus donis tian ligilon! Vidu en la Dua Libro, kie vi povas trovi tiujn tabelvortojn.
ah, jes. Pardonu! ridulo.gif

Kirilo81 (Voir le profil) 1 juillet 2011 13:05:28

darkweasel:
Kirilo81:
Mi konjektas, ke temas pri germanlingva originali, kiun iu poste tradukis al E-o.
Tiam tamen la jena frazo el tiu letero ne havas sencon:

Pardonu, ke mi skribas al Vi en mia lingvo: mi faras ghin ne pro
malghentilo, sed por doni al Vi provon de mia lingvo.
Ho, vi kompreneble pravas, mi nur fluglegis la tekston por trovi malkutimaĵojn kaj ne priatentis la enhavon!

Egil (Voir le profil) 3 juillet 2011 18:53:37

henma: Mi pensas ke pluraj el ni jam eksplikis la kialojn...
Nu, por mi vi eksplikis VIAJN kialojn.

Fakte mi ne komprenas vin: vi ne montris problemon kun Ejnshtejno aŭ Shekspiro, sed vi ne diras Zamenhofo . . . hmmmm

BrunoBram (Voir le profil) 12 juillet 2011 06:23:08

Unu demando: ĉu ankaŭ oni devus diri "Zamenhofo"?

Al mi persone nomoj kiel "Niĉo", "Ejnŝtejno" aŭ "Frederiko Engelso" sonas absurdaj. Sed tio nur estas persona sinteno.

darkweasel (Voir le profil) 12 juillet 2011 06:37:05

BrunoBram:Unu demando: ĉu ankaŭ oni devus diri "Zamenhofo"?
"Zamenhof" ĉiuokaze jam estas Esperantigo de "Samenhof".

Egil (Voir le profil) 12 juillet 2011 16:57:06

BrunoBram:Unu demando: ĉu ankaŭ oni devus diri "Zamenhofo"?

Al mi persone nomoj kiel "Niĉo", "Ejnŝtejno" aŭ "Frederiko Engelso" sonas absurdaj. Sed tio nur estas persona sinteno.
jes, mi ne volis diri oni devus diri Zamenhofo haha. Mi volis montri, ke estas tro multaj kapricoj, kaj Darkweasel donis al mi alia kialo: Zamenhof estas bone por mi, tio konservas la originala nomoj kaj pronoco. "Frederiko Engelso" sonas absurda al mi ankaŭ kaj tro malbelega, tio shajnas al mi kiel obseso.

EdRobertson montri tre interesa ĉenero de la PMEG kaj diri: "Revenante al nia temo pri propraj nomoj, evidente multaj homoj kredas, ke ili iel "defendas" la Fundamenton per skribi (per + inf. ) esperantigitajn proprajn nomojn. Ili eraras. Eĉ PMEG diras, ke ni rajtas uzi neesperantigitajn vortojn, kaj ili aperadas eĉ ĉe Zamenhof."

henma (Voir le profil) 12 juillet 2011 18:08:08

Egil:
henma: Mi pensas ke pluraj el ni jam eksplikis la kialojn...
Nu, por mi vi eksplikis VIAJN kialojn.

Fakte mi ne komprenas vin: vi ne montris problemon kun Ejnshtejno aŭ Shekspiro, sed vi ne diras Zamenhofo . . . hmmmm
Egil:Eĉ PMEG diras, ke ni rajtas uzi neesperantigitajn vortojn, kaj ili aperadas eĉ ĉe Zamenhof."
Mi neniam diris ke vi ne rajtas uzi ne esperantigitajn nomojn... Mia unua linio en tiu diskuto diras ke esperantigi nomojn ne estas devigite.

Se vi skribas demando en forumo, bonvolu ne koleri kiam oni respondas ĝin.

Amike,

Daniel.

Egil (Voir le profil) 12 juillet 2011 18:22:47

henma:

Se vi skribas demando en forumo, bonvolu ne koleri kiam oni respondas ĝin.
demando.gif kial vi diras tion? mi neniam koleris o.O

henma (Voir le profil) 12 juillet 2011 18:27:57

Egil:
henma:

Se vi skribas demando en forumo, bonvolu ne koleri kiam oni respondas ĝin.
demando.gif kial vi diras tion? mi neniam koleris o.O
Al mi ŝajnis ke vi ne ŝatis miajn respondojn, kaj koleris pri tio... Eble mi miskomprenis vin... mi pardonpetas se mi miskomprenis viajn respondojn.

Amike,

Daniel.

Retour au début