前往目錄

Eraro en Vorto de la tago - "kies"

貼文者: Chainy, 2011年7月3日

訊息: 10

語言: Esperanto

Chainy (顯示個人資料) 2011年7月3日下午3:31:33

Hodiaŭ mi rimarkis jenan frazon en "Vorto de la Tago".
KONTRIBUI:

2. Esti unu el pluraj elementoj, kies ĉiu speciale utilas por komuna rezultato:
Kiel diras PMEG, oni ne povas uzi 'kies' en la senco 'el kiu[j]'. Vidu ĉi tie

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月4日下午7:37:11

vidas vandenis:
Chainy:Hodiaŭ mi rimarkis jenan frazon en "Vorto de la Tago".
KONTRIBUI:

2. Esti unu el pluraj elementoj, kies ĉiu speciale utilas por komuna rezultato:
Kiel diras PMEG, oni ne povas uzi 'kies' en la senco 'el kiu[j]'. Vidu ĉi tie
Mi ne estas fakulo,sed por mi 'kies' ĉi tie ne estas eraro.Mi estas litovo, kaj tial mia opinio estas nur subjektiva,ĉar en mia gepatra lingvo ambaŭ-'kies ĉiu'kaj 'el
kiuj ĉiu' estus egalaj en ĉi tiu sentenco.('kurių kiekvienas' kaj 'iš kurių kiekvienas')
Nur mi petas,Vi ne pensu, ke mi trudas vin studi litovan. rideto.gif
Nu, eble tiel estas en la litova, sed PMEG malkonsentas al via opinio koncerne Esperanton.

Laf (顯示個人資料) 2011年7月20日下午11:07:41

Karaj samideanoj, mi ne estas fakulo pri la lingvo kaj tiu kaze, mi petas vin, bonvolu lanĉi ĝustan frazon. Dankon anticipe!

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月21日上午5:19:55

Laf:Karaj samideanoj, mi ne estas fakulo pri la lingvo kaj tiu kaze, mi petas vin, bonvolu lanĉi ĝustan frazon. Dankon anticipe!
Ĉi-okaze simple anstataŭigu kies per el kiuj kaj jen ĝusta frazo.

Laf (顯示個人資料) 2011年7月21日上午9:02:55

Ĉi-okaze simple anstataŭigu kies per el kiuj kaj jen ĝusta frazo.
Kore dankon darkweasel!

Jasminka (顯示個人資料) 2011年7月22日下午5:11:44

Chainy:Hodiaŭ mi rimarkis jenan frazon en "Vorto de la Tago".
KONTRIBUI:

2. Esti unu el pluraj elementoj, kies ĉiu speciale utilas por komuna rezultato:
Kiel diras PMEG, oni ne povas uzi 'kies' en la senco 'el kiu[j]'. Vidu ĉi tie
Dankon pro via rimarko. Mi korektis la eraron.

Sxak (顯示個人資料) 2015年1月20日上午4:38:59

Jasminka:

Dankon pro via rimarko. Mi korektis la eraron.
Trovu kaj korektu eraron ankaŭ ĉi tie

Clarence666 (顯示個人資料) 2015年1月23日下午5:11:03

Sxak:Trovu kaj korektu eraron ankaŭ ĉi tie
> Li profundiĝis en siaj pensoj
> Ŝi tiel enprofundiĝis en la libron

sxajne akuzativa "n" estas ebla sed ne deviga ... eraron mi ne vidas

Sxak (顯示個人資料) 2015年1月24日上午12:32:12

Clarence666:
Sxak:Trovu kaj korektu eraron ankaŭ ĉi tie
> Li profundiĝis en siaj pensoj
> Ŝi tiel enprofundiĝis en la libron

sxajne akuzativa "n" estas ebla sed ne deviga ... eraron mi ne vidas
Sekve do, vi serfcas en la alia loko. Kal darkweasel, same kiel mi, rimarkis la eraron tuj:
VORSICHT! Meines Erachtens fehlt im Nebensatz das Subjekt ŝi.
Kaj ĝi vere estas eraro (li, ŝajne, iom dubas, ĉar li, kiel nerusparolanto, ne povas ion analizi, kaj ne estas facile trovi tion en PAG aŭ en PMEG, sed ankaŭ tio eblas. Estas pli facile memori. PAG - sur la paĝo 294 se mi ĝuste mmoras, PMEG- mi forgesis)

Sxak (顯示個人資料) 2015年1月26日上午2:56:48

Kaj jen referenco all PMEG:
Ne eblas forlasi la subjekton el subfrazo, kiu estas enkondukita per subfraza enkondukilo kiel ke, ĉar, se, ĉu, KI-vorto k.t.p.:
La samo estas skribita en PAG. Kaj eĉ sen legi tion, eblas kompreni, ke tio estas eraro

回到上端