去目錄頁

Kiel traduki "digitize"

Huigh, 2011年7月4日

讯息: 6

语言: Esperanto

Huigh (显示个人资料) 2011年7月4日上午7:16:43

Saluton, mi urĝe deziras traduki la anglan vorton 'digitize'ekzemple: "many libraries have been rapidly digitizing the contents of their collections" multaj bibliotekoj estas kiel eble plej rapide ?????????inta iliaj publikigaĵoj.

tommjames (显示个人资料) 2011年7月4日上午9:24:29

La jena ĉe Komputeko proponas "ciferecigi". Mi ofte vidis "enkomputiligi" por pli malpli la sama senco.

Se ni uzus tiun verbon, mia traduko estus En multaj librejoj oni rapide enkomputiligis la librarojn.

nikko (显示个人资料) 2011年7月4日下午8:03:24

Oni ankaŭ uzas varianton "bitigi".

horsto (显示个人资料) 2011年7月4日下午8:12:25

Al mi plej plaĉas enkomputiligi. Tio kompreneble priskribas la agon. Kaj ne gravas ĉu la informoj en la komputilo estas bitoj, ciferoj aŭ diĝitaj datenoj, ĉar tio ja povas ŝanĝiĝi estonte.

Huigh (显示个人资料) 2011年7月5日上午5:07:39

tommjames:La jena ĉe Komputeko proponas "ciferecigi". Mi ofte vidis "enkomputiligi" por pli malpli la sama senco.

Se ni uzus tiun verbon, mia traduko estus En multaj librejoj oni rapide enkomputiligis la librarojn.
Mi tre dankas ĉiujn. Mi trovis 'ciferecigi' en la bonega vortaro de Sonja Kisa http://vortaro.kisa.ca/ kaj konsideris tiu certe sufiĉos sed nun mi ankaŭ preferas enkomputiligi.

Vi ĉiuj valoras vian propran pezon el oro rideto.gif
Huigh en Kanbero

johmue (显示个人资料) 2011年7月5日上午8:22:15

Huigh:
tommjames:La jena ĉe Komputeko proponas "ciferecigi". Mi ofte vidis "enkomputiligi" por pli malpli la sama senco.

Se ni uzus tiun verbon, mia traduko estus En multaj librejoj oni rapide enkomputiligis la librarojn.
Mi tre dankas ĉiujn. Mi trovis 'ciferecigi' en la bonega vortaro de Sonja Kisa http://vortaro.kisa.ca/ kaj konsideris tiu certe sufiĉos sed nun mi ankaŭ preferas enkomputiligi.
Nu, dependas. "ciferecigi" estas pli vasta. Enkomputiligi celas nur la ciferecigadon por posta uzo en komputilo. Sed ekzistas ja aliaj kialoj por ciferecigi datumojn.

Do "enkomputiligi" estas tute bona, se vi celas, ke vi volas disponebligi librojn por legi ilin perkomputile.

回到上端