לתוכן העניינים

Kaŭ

של swfarnsworth, 7 ביולי 2011

הודעות: 19

שפה: Esperanto

swfarnsworth (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:02:20

Kiam mi Anglan lingvon parolas, mi ofte diras "and/or", kiu estas ambaŭ "kaj" kaj "aŭ". Mi kredas, ke estus bona, se Esperanto vorton havus, kiu signifus "kaj" kaj "aŭ". Mi sugestas "kaŭ", ĉar ĝi estas kombinaĵo de la du vortoj. Kio viaj opinioj estas?

Mi bedaŭras, se mia mesaĝo malbonan gramatikon havas.

maratonisto (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:05:11

Bona ideo. Mi subtenas.

darkweasel (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:07:20

Vi ne estas la unua kiu tion proponas. Mi kredas ke eĉ pmeg skribas pri tio, mi serĉos reveninte hejmen.

dobri (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:15:20

Laŭ mia opinio tio estus stultaĵo. En la senca frazo vi povas uzi "kaj" aŭ "aŭ", sed ne samtempe. Ja estas diferenco inter frazoj: "Mi iros al kinejo kaj al vendejo."
kaj
"Mi iros al kinejo aŭ vendejo."
Ĉu vi por la sama senco skribus ambaŭ konjunkciojn samtempe? Tio ne havus sencon!

darkweasel (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:21:22

dobri:Laŭ mia opinio tio estus stultaĵo. En la senca frazo vi povas uzi "kaj" aŭ "aŭ", sed ne samtempe. Ja estas diferenco inter frazoj: "Mi iros al kinejo kaj al vendejo."
kaj
"Mi iros al kinejo aŭ vendejo."
Ĉu vi por la sama senco skribus ambaŭ konjunkciojn samtempe? Tio ne havus sencon!
la senco estu, ke la parolanto ne jam scias ĉu ĝi iros al nur unu (k al kiu) aŭ al ambaŭ

dobri (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:27:35

darkweasel:
la senco estu, ke la parolanto ne jam scias ĉu ĝi iros al nur unu (k al kiu) aŭ al ambaŭ
Mi ne konsentas. Se mi ankoraŭ ne scias, kien mi iros, tiam mi diros: "Eble mi nun iros al kinejo aŭ al vendejo. Eble al ambaŭ."

darkweasel (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:29:56

dobri:
darkweasel:
la senco estu, ke la parolanto ne jam scias ĉu ĝi iros al nur unu (k al kiu) aŭ al ambaŭ
Mi ne konsentas. Se mi ankoraŭ ne scias, kien mi iros, tiam mi diros: "Eble mi nun iros al kinejo aŭ al vendejo. Eble al ambaŭ."
tamen tio estas iom longa.
Jam nun oni povas diri "kaj aŭ aŭ", skribe "kaj/aŭ" ĉisence

dobri (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:39:29

Jes, mi scias, ke la komunikado plirapidiĝas, tamen necesas paroli klare kaj precize. Se mi dirus: "Mi nun iros al kinejo kaj aŭ al vendejo." tiam ne estas klare, ĉu mi iros al vendejo aŭ tute ne.

darkweasel (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:42:23

Jen la PMEG-paĝo pri Ekskluziva kaj inkluziva , kiu traktas kaj/aŭ.

freeze10108 (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 17:26:59

EDITO: Mi estis malĝusta koncerne esperanto en tiu mesaĝo. Bonvolu legi ĝin por sekvi la konversacion, sed mi ŝanĝis mian opinion pri tiu temo. Dankon! rideto.gif

Mi malkonsentas, ke devas esti vorto tiu, kiu kombinas "kaj" kaj "aŭ". Kiel PMEG diris, la difino de "aŭ" ne estas ekskluziva. Kontraŭe, la defino de "aŭ" estas "kaj aŭ aŭ", "kaj aŭ", kaj "kaŭ". La kvar estas samaj, sed, laŭ mi, nur unu estas ĝusta: "aŭ".

Kiam oni volas esprimi ekskluziveco, oni devas uzi la esprimon "aŭ...aŭ". Se "aŭ...aŭ" ne estas uzita, oni devas supozi, ke la opcioj ne estas eksluzivaj. Se ili vere estas, oni devas sciigi la parolanto pri la ĝusta maniero de esprimi la ekskluzivecon.

Ekzemple:

1. "Vi povas manĝi kukon aŭ glaciaĵon." Ĉi tie, oni povas manĝi unu, ambaŭ, aŭ neniu.

2. "Vi povas manĝi aŭ kukon aŭ glaciaĵon." Ĉi tie, oni nur povas elekti unu por manĝi: aŭ kukon aŭ glaciaĵon. Oni ne povas manĝi ambaŭ, sed vi povas manĝi neniu, se vi volas.

La ekzakte sama fenomeno okazas en la angla. Oni ne devas uzi "and/or" (kaj/aŭ) ĉar ĝi ne estas ĝusta.

Pro tiuj kialoj, la vorto "kaŭ" ne estas bezona.

לראש הדף