본문으로

Esperanto ne helpas al paco

글쓴이: BrunoBram, 2011년 7월 18일

글: 50

언어: Esperanto

BrunoBram (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오후 2:41:31

Esperanto estas mirinda lingvo, bonega ilo por komuniki sin kun homoj de la tuta mondo, laŭdinda bazo por internacia kulturo, kaj ĉio, kion ni ŝias. Sed mi kredas, ke li ne helpas al paco inter la homoj ĝenerale, ĉar inter esperantistoj ĉiam estos malsamaj vidpunktoj kaj malsamaj opinioj. Se la tuta homaro parolus Esperanton (kio okazos en la jaro 2025), problemoj daŭre estus la samaj, ĉar ĉiu el ni daŭre havis siajn proprajn ideojn, kaj daŭre estus komunistoj, kapitalistoj, kredantoj, ateistoj, ktp. La samo, sed en Esperanto.

En Lernu! ni povas vidi tion.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오후 2:45:00

Esperanto ne povas plene malhelpi malpacon. Neniu racia homo asertus tion.
Tamen el lingvaj miskomprenoj povas rezulti malpaco kaj tion Esperanto ja iom malhelpas.

Hector_134 (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오후 8:22:58

Estus malracia ke ĉiuj opinius same.

Esperanto JA helpas al paco.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오후 10:19:52

Ĉiam estos malsamaj vidpunktoj, kaj lingvo helpos diskuti pri ili, anstataŭ interbatali. Tio estas precize rolo de lingvo, ĉu ne?

Ryuuichi (프로필 보기) 2011년 7월 19일 오후 4:13:01

Mi ne kredas tion.

La homoj ĉiam pensis, pensas kaj pensos malsame, do, la batalo neniam ĉesos. La unika funckio de la lingvo (laŭ mia opino) estas helpi la komunikadon inter la homoj kiuj emas komuniki inter ilin. Ekzistas multegajn da homojn kiujn ne parolas la sama lingvo. La grandparto de la homoj pensas ke esperanto estas maltaŭga lingvo, kaj ilin ne vidas iu utileco por lerni e-on kaj partopreni en la movado.

3rdblade (프로필 보기) 2011년 7월 20일 오전 2:39:48

Pacemeco nur povas deveni la koron de homo, ne ian eksteran aferon. Por realigi paco, tia homo uzus ilojn. Mi kredas ke, Esperanto estas bona ilo. Musiko kaj manĝaĵo, la aliaj 'internaciaj lingvoj', ankaŭ povas instigi pacon!

Mi scivolas ĉu tabako ankaŭ estas bona pacilo. Iam mi legis, "Ĉu vi iam vidis ke pip-fumanta viro komencas pugnobatalon?"

cellus (프로필 보기) 2011년 7월 20일 오전 7:31:41

Se multaj homoj kredas ke esperanto povas krei pacon, do ĝi ankaŭ povos krei pacon. De la historio ni ja scias ke militoj eĉ povas okazi inter homoj kiuj parolas tre similajn lingvojn. Inter la skandinavaj popoloj estis preskaŭ ĉiam militoj ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Kiam Danio estis atakita de Prusio estis granda solidareca movado, kaj naskiĝis la skandinavismo.

En la iama Jugoslavio homoj militis, kvankam iliaj lingvoj estis tre similaj, kaj se mi bone komprenas la signalojn de tie, oni faras ĉion por indiki la apartaĵon de ĉiu lingvo!

Sed la ideo ke internacia helplingvo povas krei pacon estas sufiĉe disvastigita, eĉ ekster la kampo de la helplingvoj mem.

Dum ekskurso dum konferenco de Interlingua mi spertis ke la ŝoforo de la aŭtobuso per kiu ni vojaĝis, diris ke li tre miris pri la fakto ke li veturigas homojn de diversaj landoj, kaj ĉiuj parolas la saman lingvon, interlingua en tiu kazo, kaj bone komprenas unu la alian.

Konsiderante ton mi kredas ke se homoj kiuj deziras krei pacon urzas esperanton, ĝi certe povos gvidi al paco – same kiel kiu ajn lingvo povus kontribui, se oni volas krei pacon per ĝi.

Gofzamen (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오전 2:11:39

Malsamaj vidpunktoj ne estas malpacoj!

Ĝi estas eĉ ilo por ke la homoj povas kompreniĝi pli bone.

Esperanto funkcias kiel ilo por ke la homoj povas interŝanĝi siajn vidpunktojn, kulturojn, ktp. Esperanto aproksimas la homojn, agas por la bonkomprenado.

Do, Esperanto helpas al paco.

Se la homoj insistas militi, tiam, la kulpo ne estas de Esperanto.

Roman_Mutin (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오후 6:16:15

Aspektas tre banale, sed...
"Internacia amo sekvas internacian amikecon"

antoniomoya (프로필 보기) 2011년 12월 15일 오후 7:47:59

Ĉio kio kunigas homojn (societoj, lingvoj, ŝatokupoj, idealoj, ktp.) helpas al la paco.

Esperanto faciligas la komunikadon inter malsamlingvanoj, do, helpas la interkomprenon kaj, sekve, la pacon.

Amike.

다시 위로