訊息: 50
語言: Esperanto
BrunoBram (顯示個人資料) 2011年7月18日下午2:41:31
En Lernu! ni povas vidi tion.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月18日下午2:45:00
Tamen el lingvaj miskomprenoj povas rezulti malpaco kaj tion Esperanto ja iom malhelpas.
Hector_134 (顯示個人資料) 2011年7月18日下午8:22:58
Esperanto JA helpas al paco.
Altebrilas (顯示個人資料) 2011年7月18日下午10:19:52
Ryuuichi (顯示個人資料) 2011年7月19日下午4:13:01
La homoj ĉiam pensis, pensas kaj pensos malsame, do, la batalo neniam ĉesos. La unika funckio de la lingvo (laŭ mia opino) estas helpi la komunikadon inter la homoj kiuj emas komuniki inter ilin. Ekzistas multegajn da homojn kiujn ne parolas la sama lingvo. La grandparto de la homoj pensas ke esperanto estas maltaŭga lingvo, kaj ilin ne vidas iu utileco por lerni e-on kaj partopreni en la movado.
3rdblade (顯示個人資料) 2011年7月20日上午2:39:48
Mi scivolas ĉu tabako ankaŭ estas bona pacilo. Iam mi legis, "Ĉu vi iam vidis ke pip-fumanta viro komencas pugnobatalon?"
cellus (顯示個人資料) 2011年7月20日上午7:31:41
En la iama Jugoslavio homoj militis, kvankam iliaj lingvoj estis tre similaj, kaj se mi bone komprenas la signalojn de tie, oni faras ĉion por indiki la apartaĵon de ĉiu lingvo!
Sed la ideo ke internacia helplingvo povas krei pacon estas sufiĉe disvastigita, eĉ ekster la kampo de la helplingvoj mem.
Dum ekskurso dum konferenco de Interlingua mi spertis ke la ŝoforo de la aŭtobuso per kiu ni vojaĝis, diris ke li tre miris pri la fakto ke li veturigas homojn de diversaj landoj, kaj ĉiuj parolas la saman lingvon, interlingua en tiu kazo, kaj bone komprenas unu la alian.
Konsiderante ton mi kredas ke se homoj kiuj deziras krei pacon urzas esperanton, ĝi certe povos gvidi al paco – same kiel kiu ajn lingvo povus kontribui, se oni volas krei pacon per ĝi.
Gofzamen (顯示個人資料) 2011年7月21日上午2:11:39
Ĝi estas eĉ ilo por ke la homoj povas kompreniĝi pli bone.
Esperanto funkcias kiel ilo por ke la homoj povas interŝanĝi siajn vidpunktojn, kulturojn, ktp. Esperanto aproksimas la homojn, agas por la bonkomprenado.
Do, Esperanto helpas al paco.
Se la homoj insistas militi, tiam, la kulpo ne estas de Esperanto.
Roman_Mutin (顯示個人資料) 2011年7月21日下午6:16:15
"Internacia amo sekvas internacian amikecon"
antoniomoya (顯示個人資料) 2011年12月15日下午7:47:59
Esperanto faciligas la komunikadon inter malsamlingvanoj, do, helpas la interkomprenon kaj, sekve, la pacon.
Amike.