Đi đến phần nội dung

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

viết bởi darkweasel, Ngày 22 tháng 7 năm 2011

Tin nhắn: 155

Nội dung: Esperanto

nikko (Xem thông tin cá nhân) 04:24:47 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

vincas:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Kion ne laŭleĝan ĝi faris? Ĉiu ŝtato penas protekti siajn civitanojn, ankaŭ Rusio. Tio ne estas krimo.
Se iu malkaŝas krimulon, tiu malkaŝo ankaŭ estas krimo.
Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
Trankviliĝu -- nek Aŭstrujo nek Rusio nenion ŝuldas al Litovio. Solvu viajn problemojn memstare, se vi kapablas, kaj ne plendu, se ne.
Sed vi forgesis ke, Rusio ne estas demokrata ŝtato. Laŭ leĝoj de ĉiu demokrata ŝato, Golovatovo estas krimulo.
http://en.wikipedia.org/wiki/Begging_the_question

Vilius (Xem thông tin cá nhân) 05:41:39 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

Mi nur superflue interesiĝis pri la afero, sed al mi ŝajnas, ke ambaŭ flankoj de tiu konflikto ne estas tute pravaj. Certe Austrujo agis maldelikate, kaj montris, ke realpolitik pli gravas al ĝi ol lojaleco al Eŭropa projekto. Aliflanke litovoj reagis ege tro emocie kaj krie. Eĉ en ĉi tiu fadeno tio videblas - al logikaj argumentoj miaj gelandanoj respondas per laŭtaj emociplenaj (sed bedaŭrinde senenhavaj) vortoj.
Kaj Rusio.. Kiel ofte okazas - venkis rideto.gif. Kaj profitis eĉ duoble - montris ke voĉoj de malgrandaj eks-sovietaj landetoj signifas preskaŭ nenion, kaj eĉ ree certiĝis, ke Eŭropa unueco ne tiom alte valoras kiel komercaj aferoj. Kaj ankaŭ ili defendis sian landanon de juĝado, sed mi dubas ke iu zorgis pri lia persono en la tuta situacio.

Mi nun provis imagi, kio okazus, se Aŭstrio ja estus transdoninta s-ron Golovatovo al Litovio. Denove skandalo, denove detruigitaj rilatoj inter Litovio kaj Rusio... Eble en ĉi tiu situacio la nuna finaĵo estas eĉ pli bona (sed verŝajne ne la plej justa) por ĉiuj. Bedaŭrinde.
Kaj honeste mi eĉ ne certas, ke tiel emociaj litovoj eĉ povus procedi vere justan kaj objektivan juĝadon. Laŭ mi, tiel delikatajn kaj politike sensivajn aferojn solvu la Internacia Kortumo.

Vilius (Xem thông tin cá nhân) 05:51:09 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

nikko:http://en.wikipedia.org/wiki/Begging_the_question
Se vi tiel interesiĝas pri logiko kaj argumentado, la sekva aserto de Fuzzy ankaŭ devus altiri vian atenton:
Fuzzy:Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
Ĉu mi helpu al vi trovi la artikolon pri "Non sequitur" en vikipedio?

Via "logiko" estas iomete tendenca, ĉu ne? lango.gif

Vilius (Xem thông tin cá nhân) 05:58:13 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

darkweasel:Mi certas, ke ankaŭ en Rusujo murdi estas malpermesite.
Nu jes, sed kun esceptoj.

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 06:29:55 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

Polaris:Eĉ nacianivele, oni havas moralan devigon fari tion, kio estas ĝusta kaj prava, kaj oni devas sekvi justecaj principoj---KVANKAM tio kolerigus iun, kaj estus pli utile, profite, aŭ avantaĝe ignori malĝustan konduton. Se la sola kialo por fari ion estas pro deziro kontentigi iun, kun kiu ni volas konservi rilaton, tia sinteno malfermas la pordon al ĉantaĝo kaj eskpluato.
Mi pensas ke se iu ŝtato agas pro iuj ideologiaj kialoj malprofite por siaj propraj civitanoj, tiu ŝtato estas totalitara, en kiu interesoj de la ŝtato pli gravas ol interesoj de la popolo.
Kaj Aŭstrujo estas demokratia ŝtato kies unua devo estas protekti interesojn de siaj civitanoj sed ne interesojn de aliaj landoj, malgraŭ ĉiuj krioj pri "malmoraleco". Des pli en tiu malklara situacio kiam la baltaj landoj militas kontraŭ fantomoj de la pasinteco.

Vilius (Xem thông tin cá nhân) 06:50:16 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

Fuzzy:Des pli en tiu malklara situacio kiam la baltaj landoj militas kontraŭ fantomoj de la pasinteco.
Kaj la Internacia Kortumo ankaŭ nur okupiĝas pri juĝado de "fantomoj de la pasinteco"?.. Ĉu ni forgesu ĉiun krimon nur pro tio, ke "это были девяностые"? (="estis la naŭdekaj jaroj")

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 07:07:17 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

vincas:
Sed vi forgesis ke, Rusio ne estas demokrata ŝtato.
Kial??? demando.gif

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 07:13:42 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

Polaris:
Fuzzy:Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
En kia lando ne estas kontraŭleĝe murdi 14 civitanojn kaj vundi centojn da aliuloj? Laŭ la leĝo de Germanio, Hitler kaj Eichman ankaŭ ne faris nenion kriminalan--sed ili ankoraŭ estis kulpaj por militaj krimoj, ĉu ne? Se mortigi civilulojn sole pro sendependeco-protesto estas laŭleĝe en iu lando, tiuokaze, ili havas tiranecon kaj ne laŭleĝan registaron--kaj la resto de la kleriga mondo devas kondamni tion kaj deklari ke ne estas taŭga.
En tiuj okazintaĵoj unu el sovetuniaj oficiroj estis mortpafita. Do temas ne pri krimo kontraŭ "civiluloj". Ĉiukaze Rusio ne rajtas sendi siajn civitanojn en aliajn landojn por juĝi. Ĉu Usono agas alie?

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 07:18:39 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

Vilius:
Fuzzy:Des pli en tiu malklara situacio kiam la baltaj landoj militas kontraŭ fantomoj de la pasinteco.
Kaj la Internacia Kortumo ankaŭ nur okupiĝas pri juĝado de "fantomoj de la pasinteco"?.. Ĉu ni forgesu ĉiun krimon nur pro tio, ke "это были девяностые"? (="estis la naŭdekaj jaroj")
Tio estis disfalo de grandega imperio. Estu feliĉa ke ne okazis granda milito, kiel en Ĉeĉenujo.
Kaj jes, Internacia Kortumo estas maljusta ilo por puni ĉiujn malamikojn de Okcidento.

Quay lại