Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj
od uživatele darkweasel ze dne 22. července 2011
Příspěvky: 155
Jazyk: Esperanto
darkweasel (Ukázat profil) 22. července 2011 5:40:38
Resume, temas pri sovetia sekretservisto Michail GOLOVATOV, kiu en 1991 perforte ĉesigis litovajn protestojn kontraŭ Sovetunio. Tiun homon Litovujo serĉis per Eŭropa Arestkomando, kaj fakte la Aŭstruja polico lin trovis en la Viena flughaveno - sed liberigis lin, ĉar la informoj donitaj de Litovujo ne estis sufiĉe klaraj.
Litova politiksciencisto nomis Aŭstrujon nerekte "feka malgranda lando" pro tiu agado kaj la baltaj amaskomunikiloj bojkotigis Aŭstrujajn produktojn.
Ĉu tie ĉi ĉeestas litovoj (aŭ aliaj baltŝtatanoj)? Kion vi pensas pri tio? Kiel la amaskomunikiloj en via lando informas pri tiu konflikto?
cellus (Ukázat profil) 22. července 2011 6:50:00
darkweasel (Ukázat profil) 22. července 2011 15:17:16
Mi ne havas fortan opinion pri tio ĉi, speciale ĉar mi ne scias pri la leĝoj pri tiaj eŭropaj arestkomandoj. Tamen hodiaŭ la senkosta Aŭstruja ĵurnalo "Heute" raportis pri la karikaturoj en la baltaj amaskomunikiloj, kiujn mi ja trovas iom ŝokaj kaj ofendaj.
Polaris (Ukázat profil) 22. července 2011 15:24:00
Sed, aliflanke, Aŭstrujo sendis Golovatov al Rusio, kie la leĝo defendos lin kontraŭ enmanigo al Litovo. Kial la baltaj ŝtatoj boikotigas Aŭstrujajn produktojn kaj esprimas tiom da kolero kontraŭ Aŭstrujo, sed ili ne samtempe protest-EG-as kontraŭ Rusio pro tio ? Strange.
darkweasel (Ukázat profil) 22. července 2011 15:45:39
Polaris:La leĝoj pri la enmanigo de homoj akusataj de krimoj diferenciĝas kelkloke, kaj mi bezonos pli detalojn pri la supozita svageco de la Litova arestordono antaŭ ol opinii pri tio.Hm, jen germanlingva artikolo pri tio: Selten waren österreichische Behörden so unbürokratisch
Mi resumtradukas la gravajn partojn: Laŭ la Aŭstrujaj leĝoj eblintus atendi 48 horojn por kontroli ĉion, sed la ŝtatadvokatoj eĉ ne atendis tiujn 48 horojn - eble interalie ĉar Litovujo unue sendis la arestkomandon en la litova (kiun nur malmultaj en Aŭstrujo komprenas) kaj ne povis tiel rapide provizi tradukon al la angla.
Alia argumento tamen estus pli forta: Eŭropaj arestkomandoj pri krimoj antaŭ la 7a de aŭgusto 2002 ne validas en Aŭstrujo. Jure do la Aŭstruja ŝtatadvokatoj agis ĝuste - nenio devigis ilin sendi Golovatovon al Litovujo, sed ankaŭ nenio malhelpis ilin.
Ne ekzistas pruvo, ke Rusujo influis tiun decidon. Krome, Finnujo donis al Golovatov ŝengenan vizon, kaj Ĉeĥujo kaj Kipro lasis lin envojaĝi. Ĉu kontraŭ tiuj landoj neniu protestas samgrade?
darkweasel (Ukázat profil) 22. července 2011 16:27:39
vidas vandenis:Nu, se oni tiel insultas mian landon, mi ja ofendiĝas (kvankam mi ne estas tre ofendiĝema homo) iom. Ĉu vi ne ofendiĝus, se tia karikaturo celus vian landon?
Tial ne ofendiĝu por tiuj karikaturoj.
Ĉiuokaze mi nenion esperas de Rusujo nek timas ĝin, kaj mi ankaŭ ne vidas Litovujon "de olimpa alteco", sed mi ja ne havas komprenon por tiaj insultoj.
Kirilo81 (Ukázat profil) 22. července 2011 16:35:12
darkweasel:"feka malgranda lando"Aŭstrujo:
areo 83.878,99 km²
Malneta Enlanda Produkto laŭkape 32.800$
Litovujo:
areo 65.301 km²
Malneta Enlanda Produkto laŭkape 14.273$
Do Aŭstrujo 2, Litovujo 0.
Pri la originala disputo mi ne povas formi opinion, aserto unuflanka kontraŭas aserton aliflankan.
Polaris (Ukázat profil) 22. července 2011 16:46:36
vidas vandenis:Al okcidentuloj.Ni la angla-paronantoj havas devizon---ni diras "vi farbas per tro-larĝa peniko". Kiam vi diras "okcidentuloj", VE! Kia fuŝinkluzive! Eĉ en nia propa lando, ĉiuj ni ne konsentas politike, do kial vi pensas ke ni samopinius pri la situacio inter Rusio kaj la postsovetaj ŝtatoj? Tio estas sensenca. Verdire, la plejmulto ne scias nenion pri tio (kaj ankaŭ ne prizorgas pri tio).
Vi ĉiuj estas malproksime,spektras Litovion kaj aliajn postsovietajn ŝtatojn de olimpa alteco.Kontraŭe-Rusion.Vi ne nur ĝin timas,sed esperas ricevi ion por subteno.
Tial ne ofendiĝu por tiuj karikaturoj.
Persone, mi ne timas nek Rusio nek Litovo, kaj certe mi ne volas ricevi nenion por (nek pro) subteni tiun ajn--mi vere ne scias pri kio vi aludas per diri tion. Sed mi ege (kaj respekte) interesiĝas pri kial vi havas tian opinion. Kaj pli grave (en ĉi tiu fadeno), kion vi opinias pri ĉi tiu diplomata konflikto?
Polaris (Ukázat profil) 22. července 2011 16:51:28
darkweasel:ANGLA? Mi ne komprenas...kial traduko al la ANGLA en Germana-lingva lando?
Mi resumtradukas la gravajn partojn: Laŭ la Aŭstrujaj leĝoj eblintus atendi 48 horojn por kontroli ĉion, sed la ŝtatadvokatoj eĉ ne atendis tiujn 48 horojn - eble interalie ĉar Litovujo unue sendis la arestkomandon en la litova (kiun nur malmultaj en Aŭstrujo komprenas) kaj ne povis tiel rapide provizi tradukon al la angla.
darkweasel (Ukázat profil) 22. července 2011 17:01:52
Polaris:En Aŭstrujo (kaj certe ankaŭ ĉe la polico) estas multaj homoj, kiuj komprenas la anglan, sed nur malmultaj, kiuj komprenas la litovan. Mi supozas, ke ankaŭ en Litovujo pli multas anglaparolantoj ol germanparolantoj - do kio estas la lingvo por plej facila komunikado inter tiuj du landoj?darkweasel:ANGLA? Mi ne komprenas...kial traduko al la ANGLA en Germana-lingva lando?
Mi resumtradukas la gravajn partojn: Laŭ la Aŭstrujaj leĝoj eblintus atendi 48 horojn por kontroli ĉion, sed la ŝtatadvokatoj eĉ ne atendis tiujn 48 horojn - eble interalie ĉar Litovujo unue sendis la arestkomandon en la litova (kiun nur malmultaj en Aŭstrujo komprenas) kaj ne povis tiel rapide provizi tradukon al la angla.