К содержанию

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

от darkweasel, 22 июля 2011 г.

Сообщений: 155

Язык: Esperanto

darkweasel (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 5:40:38

En la Aŭstrujaj amaskomunikiloj nun estas multaj artikoloj pri la diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj.

Resume, temas pri sovetia sekretservisto Michail GOLOVATOV, kiu en 1991 perforte ĉesigis litovajn protestojn kontraŭ Sovetunio. Tiun homon Litovujo serĉis per Eŭropa Arestkomando, kaj fakte la Aŭstruja polico lin trovis en la Viena flughaveno - sed liberigis lin, ĉar la informoj donitaj de Litovujo ne estis sufiĉe klaraj.

Litova politiksciencisto nomis Aŭstrujon nerekte "feka malgranda lando" pro tiu agado kaj la baltaj amaskomunikiloj bojkotigis Aŭstrujajn produktojn.

Ĉu tie ĉi ĉeestas litovoj (aŭ aliaj baltŝtatanoj)? Kion vi pensas pri tio? Kiel la amaskomunikiloj en via lando informas pri tiu konflikto?

cellus (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 6:50:00

En reta versio (?) de ruslingva gazeto "Litova kuriero: mi trovis etan artikolon kie oni priskribas la okazintaĵon kiel skandalon samranga kun la sekretaj malliberejoj de CIA!

darkweasel (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 15:17:16

Nu, la amaskomunikiloj tie ĉi informis, ke Aŭstrujo agis ĝuste el jura vidpunkto (sed povintus atendi pli longe informojn el Litovujo), sed certe tre malbone el politika vidpunkto. Bedaŭrinde la polico ne povas agi el politika vidpunkto.

Mi ne havas fortan opinion pri tio ĉi, speciale ĉar mi ne scias pri la leĝoj pri tiaj eŭropaj arestkomandoj. Tamen hodiaŭ la senkosta Aŭstruja ĵurnalo "Heute" raportis pri la karikaturoj en la baltaj amaskomunikiloj, kiujn mi ja trovas iom ŝokaj kaj ofendaj.

Polaris (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 15:24:00

La leĝoj pri la enmanigo de homoj akusataj de krimoj diferenciĝas kelkloke, kaj mi bezonos pli detalojn pri la supozita svageco de la Litova arestordono antaŭ ol opinii pri tio. Tamen, mi scivolas kial Aŭstrujo liberigis al Golovatov ene de 24 HOROJ(??????). Kial ili ne atendis kaj petis pli detalojn de Litovo antaŭ ol findecidi la kazon? Mi ne kulpigas Litovon pro sia kolero.

Sed, aliflanke, Aŭstrujo sendis Golovatov al Rusio, kie la leĝo defendos lin kontraŭ enmanigo al Litovo. Kial la baltaj ŝtatoj boikotigas Aŭstrujajn produktojn kaj esprimas tiom da kolero kontraŭ Aŭstrujo, sed ili ne samtempe protest-EG-as kontraŭ Rusio pro tio ? Strange.

darkweasel (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 15:45:39

Polaris:La leĝoj pri la enmanigo de homoj akusataj de krimoj diferenciĝas kelkloke, kaj mi bezonos pli detalojn pri la supozita svageco de la Litova arestordono antaŭ ol opinii pri tio.
Hm, jen germanlingva artikolo pri tio: Selten waren österreichische Behörden so unbürokratisch

Mi resumtradukas la gravajn partojn: Laŭ la Aŭstrujaj leĝoj eblintus atendi 48 horojn por kontroli ĉion, sed la ŝtatadvokatoj eĉ ne atendis tiujn 48 horojn - eble interalie ĉar Litovujo unue sendis la arestkomandon en la litova (kiun nur malmultaj en Aŭstrujo komprenas) kaj ne povis tiel rapide provizi tradukon al la angla.

Alia argumento tamen estus pli forta: Eŭropaj arestkomandoj pri krimoj antaŭ la 7a de aŭgusto 2002 ne validas en Aŭstrujo. Jure do la Aŭstruja ŝtatadvokatoj agis ĝuste - nenio devigis ilin sendi Golovatovon al Litovujo, sed ankaŭ nenio malhelpis ilin.

Ne ekzistas pruvo, ke Rusujo influis tiun decidon. Krome, Finnujo donis al Golovatov ŝengenan vizon, kaj Ĉeĥujo kaj Kipro lasis lin envojaĝi. Ĉu kontraŭ tiuj landoj neniu protestas samgrade?

darkweasel (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 16:27:39

vidas vandenis:
Tial ne ofendiĝu por tiuj karikaturoj.
Nu, se oni tiel insultas mian landon, mi ja ofendiĝas (kvankam mi ne estas tre ofendiĝema homo) iom. Ĉu vi ne ofendiĝus, se tia karikaturo celus vian landon?
Ĉiuokaze mi nenion esperas de Rusujo nek timas ĝin, kaj mi ankaŭ ne vidas Litovujon "de olimpa alteco", sed mi ja ne havas komprenon por tiaj insultoj.

Kirilo81 (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 16:35:12

darkweasel:"feka malgranda lando"
Aŭstrujo:
areo 83.878,99 km²
Malneta Enlanda Produkto laŭkape 32.800$

Litovujo:
areo 65.301 km²
Malneta Enlanda Produkto laŭkape 14.273$

Do Aŭstrujo 2, Litovujo 0.

Pri la originala disputo mi ne povas formi opinion, aserto unuflanka kontraŭas aserton aliflankan.

Polaris (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 16:46:36

vidas vandenis:Al okcidentuloj.
Vi ĉiuj estas malproksime,spektras Litovion kaj aliajn postsovietajn ŝtatojn de olimpa alteco.Kontraŭe-Rusion.Vi ne nur ĝin timas,sed esperas ricevi ion por subteno.
Tial ne ofendiĝu por tiuj karikaturoj.
Ni la angla-paronantoj havas devizon---ni diras "vi farbas per tro-larĝa peniko". Kiam vi diras "okcidentuloj", VE! Kia fuŝinkluzive! Eĉ en nia propa lando, ĉiuj ni ne konsentas politike, do kial vi pensas ke ni samopinius pri la situacio inter Rusio kaj la postsovetaj ŝtatoj? Tio estas sensenca. Verdire, la plejmulto ne scias nenion pri tio (kaj ankaŭ ne prizorgas pri tio).

Persone, mi ne timas nek Rusio nek Litovo, kaj certe mi ne volas ricevi nenion por (nek pro) subteni tiun ajn--mi vere ne scias pri kio vi aludas per diri tion. Sed mi ege (kaj respekte) interesiĝas pri kial vi havas tian opinion. Kaj pli grave (en ĉi tiu fadeno), kion vi opinias pri ĉi tiu diplomata konflikto?

Polaris (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 16:51:28

darkweasel:
Mi resumtradukas la gravajn partojn: Laŭ la Aŭstrujaj leĝoj eblintus atendi 48 horojn por kontroli ĉion, sed la ŝtatadvokatoj eĉ ne atendis tiujn 48 horojn - eble interalie ĉar Litovujo unue sendis la arestkomandon en la litova (kiun nur malmultaj en Aŭstrujo komprenas) kaj ne povis tiel rapide provizi tradukon al la angla.
ANGLA? Mi ne komprenas...kial traduko al la ANGLA en Germana-lingva lando?

darkweasel (Показать профиль) 22 июля 2011 г., 17:01:52

Polaris:
darkweasel:
Mi resumtradukas la gravajn partojn: Laŭ la Aŭstrujaj leĝoj eblintus atendi 48 horojn por kontroli ĉion, sed la ŝtatadvokatoj eĉ ne atendis tiujn 48 horojn - eble interalie ĉar Litovujo unue sendis la arestkomandon en la litova (kiun nur malmultaj en Aŭstrujo komprenas) kaj ne povis tiel rapide provizi tradukon al la angla.
ANGLA? Mi ne komprenas...kial traduko al la ANGLA en Germana-lingva lando?
En Aŭstrujo (kaj certe ankaŭ ĉe la polico) estas multaj homoj, kiuj komprenas la anglan, sed nur malmultaj, kiuj komprenas la litovan. Mi supozas, ke ankaŭ en Litovujo pli multas anglaparolantoj ol germanparolantoj - do kio estas la lingvo por plej facila komunikado inter tiuj du landoj? lango.gif

Наверх