Al la enhavo

-n post ol

de Jorn644, 2011-julio-23

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-23 06:35:35

En la jena frazo:
Estis mallumege, ne vidadis mi pli ol la ĉirkaŭajn arbojn.
Demando 1: ĉu estas "estis mallumege" bona komenca parto de la frazo?

Demando 2: ĉu "ne vidadis mi" signifas "dum iomete daŭra aŭ longa tempo mi ne vidis"

Demando 3: ĉu oni uzas -n post "ol"?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-julio-23 06:54:13

1: Komprenu "estis mallumege" kaj la posta parto kiel du frazojn. "kaj" helpus kompreni, sed la frazo estas bona ankaŭ sen "kaj".

2: Mi komprenas jene: Dum longa tempo mi ne vidis pli ol...

3: Jes. "ol" ne estas prepozicio, sed konjunkcio, kaj post "ol" estas (sub)frazo, kvankam multaj partoj ofte estas forlasitaj.
Ekz.
Mi amas ŝin pli ol vin. Mi amas ŝin pli ol mi amas vin.
Mi amas ŝin pli ol vi. Mi amas ŝin pli ol vi amas ŝin.
Do ĉi tie:
...ne vidadis mi pli da aferoj ol mi vidadis la ĉirkaŭajn arbojn.

mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-23 06:57:31

Jorn644:
Demando 1: ĉu estas "estis mallumege" bona komenca parto de la frazo?
Kial ĝi ne estus?

Jorn644:
Demando 2: ĉu "ne vidadis mi" signifas "dum iomete daŭra aŭ longa tempo mi ne vidis"
-ad ĉe daŭrohavaj verboj emfazas la longdaŭron aŭ ripeton. Li do daŭre vidis nur arbojn. Eble ĉi-kaze ĝi estas uzata por eviti la konfuzan komprenon ke nur temas pri nur ia konstato ke estas multaj arboj.
Jorn644:
Demando 3: ĉu oni uzas -n post "ol"?
jes

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-23 13:12:01

Ĉu mi pravas kiam mi diras:

Mi vidas pli ol vi (sen -n)

Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-23 13:13:11

Jorn644:Ĉu mi pravas kiam mi diras:

Mi vidas pli ol vi (sen -n)

Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
Jes.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-23 13:15:08

darkweasel:
Jorn644:Ĉu mi pravas kiam mi diras:

Mi vidas pli ol vi (sen -n)

Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
Jes.
Mi pensis ĉu estas eĉ pli bone diri "krom" anstataŭ "ol"?

Mi vidas ne pli krom la arbojn (kun -n?)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-23 13:30:08

Jorn644:
darkweasel:
Jorn644:Ĉu mi pravas kiam mi diras:

Mi vidas pli ol vi (sen -n)

Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
Jes.
Mi pensis ĉu estas eĉ pli bone diri "krom" anstataŭ "ol"?

Mi vidas ne pli krom la arbojn (kun -n?)
Se oni uzas pli, mi rekomendas uzi ol.

Tamen vi povas libere diri: mi vidas nenion alian ol/krom la arbojn.
Post krom vi povas ellasi la finaĵon -n, eĉ kiam la senco ĝin postulas.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-23 13:42:10

Do, se mi tutbone komprenas, estas jene:

Mi ne vidas pli ol vi
Signifas: Vi kaj mi ambaŭ vidas egale multe.

Mi ne vidas pli ol vin
Signifas: Mi vidas nenion krom vi

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-julio-23 13:48:58

Jorn644:Do, se mi tutbone komprenas, estas jene:

Mi ne vidas pli ol vi
Signifas: Vi kaj mi ambaŭ vidas egale multe.
Eble mi vidas malpli rido.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-23 14:03:51

Jorn644:Do, se mi tutbone komprenas..
Jes, vi pravas!

Reen al la supro