-n post ol
av Jorn644, 23 juli 2011
Meddelanden: 10
Språk: Esperanto
Jorn644 (Visa profilen) 23 juli 2011 06:35:35
Estis mallumege, ne vidadis mi pli ol la ĉirkaŭajn arbojn.Demando 1: ĉu estas "estis mallumege" bona komenca parto de la frazo?
Demando 2: ĉu "ne vidadis mi" signifas "dum iomete daŭra aŭ longa tempo mi ne vidis"
Demando 3: ĉu oni uzas -n post "ol"?
黄鸡蛋 (Visa profilen) 23 juli 2011 06:54:13
2: Mi komprenas jene: Dum longa tempo mi ne vidis pli ol...
3: Jes. "ol" ne estas prepozicio, sed konjunkcio, kaj post "ol" estas (sub)frazo, kvankam multaj partoj ofte estas forlasitaj.
Ekz.
Mi amas ŝin pli ol vin. Mi amas ŝin pli ol mi amas vin.
Mi amas ŝin pli ol vi. Mi amas ŝin pli ol vi amas ŝin.
Do ĉi tie:
...ne vidadis mi pli da aferoj ol mi vidadis la ĉirkaŭajn arbojn.
mihxil (Visa profilen) 23 juli 2011 06:57:31
Jorn644:Kial ĝi ne estus?
Demando 1: ĉu estas "estis mallumege" bona komenca parto de la frazo?
Jorn644:-ad ĉe daŭrohavaj verboj emfazas la longdaŭron aŭ ripeton. Li do daŭre vidis nur arbojn. Eble ĉi-kaze ĝi estas uzata por eviti la konfuzan komprenon ke nur temas pri nur ia konstato ke estas multaj arboj.
Demando 2: ĉu "ne vidadis mi" signifas "dum iomete daŭra aŭ longa tempo mi ne vidis"
Jorn644:jes
Demando 3: ĉu oni uzas -n post "ol"?
Jorn644 (Visa profilen) 23 juli 2011 13:12:01
Mi vidas pli ol vi (sen -n)
Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
darkweasel (Visa profilen) 23 juli 2011 13:13:11
Jorn644:Ĉu mi pravas kiam mi diras:Jes.
Mi vidas pli ol vi (sen -n)
Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
Jorn644 (Visa profilen) 23 juli 2011 13:15:08
darkweasel:Mi pensis ĉu estas eĉ pli bone diri "krom" anstataŭ "ol"?Jorn644:Ĉu mi pravas kiam mi diras:Jes.
Mi vidas pli ol vi (sen -n)
Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
Mi vidas ne pli krom la arbojn (kun -n?)
darkweasel (Visa profilen) 23 juli 2011 13:30:08
Jorn644:Se oni uzas pli, mi rekomendas uzi ol.darkweasel:Mi pensis ĉu estas eĉ pli bone diri "krom" anstataŭ "ol"?Jorn644:Ĉu mi pravas kiam mi diras:Jes.
Mi vidas pli ol vi (sen -n)
Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
Mi vidas ne pli krom la arbojn (kun -n?)
Tamen vi povas libere diri: mi vidas nenion alian ol/krom la arbojn.
Post krom vi povas ellasi la finaĵon -n, eĉ kiam la senco ĝin postulas.
Jorn644 (Visa profilen) 23 juli 2011 13:42:10
Mi ne vidas pli ol vi
Signifas: Vi kaj mi ambaŭ vidas egale multe.
Mi ne vidas pli ol vin
Signifas: Mi vidas nenion krom vi
黄鸡蛋 (Visa profilen) 23 juli 2011 13:48:58
Jorn644:Do, se mi tutbone komprenas, estas jene:Eble mi vidas malpli
Mi ne vidas pli ol vi
Signifas: Vi kaj mi ambaŭ vidas egale multe.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Miland (Visa profilen) 23 juli 2011 14:03:51
Jorn644:Do, se mi tutbone komprenas..Jes, vi pravas!