Skip to the content

-n post ol

by Jorn644, July 23, 2011

Messages: 8

Language: Esperanto

Jorn644 (User's profile) July 23, 2011, 6:35:35 AM

En la jena frazo:
Estis mallumege, ne vidadis mi pli ol la ĉirkaŭajn arbojn.
Demando 1: ĉu estas "estis mallumege" bona komenca parto de la frazo?

Demando 2: ĉu "ne vidadis mi" signifas "dum iomete daŭra aŭ longa tempo mi ne vidis"

Demando 3: ĉu oni uzas -n post "ol"?

mihxil (User's profile) July 23, 2011, 6:57:31 AM

Jorn644:
Demando 1: ĉu estas "estis mallumege" bona komenca parto de la frazo?
Kial ĝi ne estus?

Jorn644:
Demando 2: ĉu "ne vidadis mi" signifas "dum iomete daŭra aŭ longa tempo mi ne vidis"
-ad ĉe daŭrohavaj verboj emfazas la longdaŭron aŭ ripeton. Li do daŭre vidis nur arbojn. Eble ĉi-kaze ĝi estas uzata por eviti la konfuzan komprenon ke nur temas pri nur ia konstato ke estas multaj arboj.
Jorn644:
Demando 3: ĉu oni uzas -n post "ol"?
jes

Jorn644 (User's profile) July 23, 2011, 1:12:01 PM

Ĉu mi pravas kiam mi diras:

Mi vidas pli ol vi (sen -n)

Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)

darkweasel (User's profile) July 23, 2011, 1:13:11 PM

Jorn644:Ĉu mi pravas kiam mi diras:

Mi vidas pli ol vi (sen -n)

Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
Jes.

Jorn644 (User's profile) July 23, 2011, 1:15:08 PM

darkweasel:
Jorn644:Ĉu mi pravas kiam mi diras:

Mi vidas pli ol vi (sen -n)

Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
Jes.
Mi pensis ĉu estas eĉ pli bone diri "krom" anstataŭ "ol"?

Mi vidas ne pli krom la arbojn (kun -n?)

darkweasel (User's profile) July 23, 2011, 1:30:08 PM

Jorn644:
darkweasel:
Jorn644:Ĉu mi pravas kiam mi diras:

Mi vidas pli ol vi (sen -n)

Mi vidas ne pli ol la arbojn (kun -n)
Jes.
Mi pensis ĉu estas eĉ pli bone diri "krom" anstataŭ "ol"?

Mi vidas ne pli krom la arbojn (kun -n?)
Se oni uzas pli, mi rekomendas uzi ol.

Tamen vi povas libere diri: mi vidas nenion alian ol/krom la arbojn.
Post krom vi povas ellasi la finaĵon -n, eĉ kiam la senco ĝin postulas.

Jorn644 (User's profile) July 23, 2011, 1:42:10 PM

Do, se mi tutbone komprenas, estas jene:

Mi ne vidas pli ol vi
Signifas: Vi kaj mi ambaŭ vidas egale multe.

Mi ne vidas pli ol vin
Signifas: Mi vidas nenion krom vi

Miland (User's profile) July 23, 2011, 2:03:51 PM

Jorn644:Do, se mi tutbone komprenas..
Jes, vi pravas!

Back to the top