K vsebini

Dufoje -n

od Jorn644, 23. julij 2011

Sporočila: 6

Jezik: Esperanto

Jorn644 (Prikaži profil) 23. julij 2011 16:24:50

Unue mi pardonpetas por demandi tro da demandoj hodiaŭ. Tamen mi aprezegas la bonajn respondojn ricevintajn.
Li publikigis humanismajn poemojn kaj artikolojn kritikantajn la malnovan soci-sistemon kaj prikantantajn novan vivon.
Laŭ mia kompreno:

La unua parto de la frazo:
"Li publikigis humanismajn poemojn kaj artikolojn kritikantajn"

Subjekto = li
Objektoj = poemoj & artikoloj

La dua parto de la frazo:
"la malnovan soci-sistemon kaj prikantantajn novan vivon."
Subjekto = artikoloj
Objekto = soci-sistemo & nova vivo

Ĉu prave?

Ankaŭ kial: "prikantantaJn novan vivon".
Kial prikantantajn estas skribita plurale?

darkweasel (Prikaži profil) 23. julij 2011 16:28:42

Nu preskaŭ:

Li publikigis poemojn kaj artikolojn.

Kiajn poemojn li publikigis?
Humanismajn.

Kiajn artikolojn li publikigis?
Kritikantajn kaj prikantantajn.

Kion ili kritikas?
La malnovan socisistemon.

Kion ili prikantas?
Novan vivon.

Cetere - se vi havas demandojn, tute ne hezitu demandi!

horsto (Prikaži profil) 23. julij 2011 20:24:02

Kantantaj artikoloj? demando.gif

darkweasel (Prikaži profil) 23. julij 2011 20:44:37

horsto:Kantantaj artikoloj? demando.gif
Jes, fakte sence la frazo estas iom stranga. Tamen eble la adjektivoj rilatas kaj al la poemoj kaj al la artikoloj.

Miland (Prikaži profil) 23. julij 2011 21:00:29

Oni havas la anglan idiotismon "sing the praises of". Ne necese temas pri vera kantado. En tiu senco, eblas ke artikolo "kantu laŭdojn" al iu politika sistemo, pri kiu la aŭtoro estas entuziasma.

Jorn644 (Prikaži profil) 24. julij 2011 10:58:41

"Kantantaj artikoloj" verŝajne signifus "laŭdaj artikoloj"

Prikanti ion en nederlanda senco signifas laŭdi ion pro ĝia bonkvaleco.

La frazo tamen venas el verko de Bakin, verkisto ĉinolingva.

Nazaj na začetek