Към съдържанието

Kia lingvo (ne slava) estas la plej simila al la rusa?

от vincas, 25 юли 2011

Съобщения: 16

Език: Esperanto

vincas (Покажи профила) 25 юли 2011, 17:27:20

Estus interese scii!

Solulo (Покажи профила) 25 юли 2011, 22:56:17

Same oni povus demandi; kia lingvo ne balta esta la plej simila al la litova.
Nerespondebla demando.

zan (Покажи профила) 26 юли 2011, 09:21:02

Pardonu, ke mi prezentos scion, kiun mi legis en libro. Ĉu vera estas tio?

La japana, la mongola, la turka, la finna, la hungara kaj la korea, ili estas similaj rilate al tia punkto, ke ili ne diras "mi havas libron", sed "ĉe mi estas libro".

"Mi havas libron" estas en la mongola "Nadad saikhan nom bii".
"Vi havas katon" estas en la finna "Sinulla on kissa".
"Mi havas hundon" estas en la hungara "Nekem van egy kutyám."

En ĉi-tiaj frazoj ili ne uzas la verbon "havi" sed uzas "esti", kiam en la angla, en Esperanto k.a. oni uzas "havi".

La verkinto skribis, ke ankaŭ en la rusa oni ne uzas "havi".
"Mi havas bonajn amikojn" estas en la rusa "У меня хорошие друзья".
Do, la rusa lingvo estas simila tiupunkte al nia lingva grupo. La rusa lingvo estas eŭropa sed ankaŭ amiko de iuj aziaj lingvoj. Mi ĝojas. sal.gif

vincas (Покажи профила) 26 юли 2011, 09:47:31

Solulo:Same oni povus demandi; kia lingvo ne balta esta la plej simila al la litova.
Nerespondebla demando.
Por mi, la demando estas tute respondebla.

Jes, la demando povas esti ankaŭ tia: kia lingvo ne balta esta la plej simila al la litova?

nikko (Покажи профила) 26 юли 2011, 10:22:55

vincas:Estus interese scii!
Litova.

Fonetike, leksike kaj devene.

vincas (Покажи профила) 26 юли 2011, 15:04:04

nikko:
vincas:Estus interese scii!
Litova.

Fonetike, leksike kaj devene.
Jes, sed eble pli precize diri, ke baltaj lingvoj estas tre similaj al la rusa?

Plaĉas al mi la rusa lingvo ridulo.gif

nikko (Покажи профила) 26 юли 2011, 19:22:33

vincas:
nikko:
vincas:Estus interese scii!
Litova.

Fonetike, leksike kaj devene.
Jes, sed eble pli precize diri, ke baltaj lingvoj estas tre similaj al la rusa?

Plaĉas al mi la rusa lingvo ridulo.gif
Slavaj kaj baltaj estas parencaj. Mi povas eĉ iom kompreni multajn vortojn el litova. Ankaŭ gramatika sistemo estas simila. Tamen en Litova ĝi estas plej proksima al prahindeŭropa.

Demian (Покажи профила) 29 юли 2011, 01:43:33

Ekster aro de slavaj lingvoj, mi pensas, ke sanskrita estas la plej simila lingvo al la rusa.

Ekzistas multaj libroj pri la temo. Tie ĉi estas artikolo en Esperanto, kiu titoliĝas Ligoj inter rusa lingvo kaj sanskrita kaj laŭ kiu, rusa kaj sanskrita estas lingvoj, kiuj tre similas. Durga PRASAD SHASTRI verkis ĝin.

La artikolo enhavas kelkajn ekzemplojn por subteni la pretendon. Unu el ili estas frazo: Tio estas via domo, tio ĉi estas mia domo. La sama frazo en ambaŭ lingvoj estas:

To vaŝ dom, etot naŝ dom. (rusa)
Tat vas dhām, etat nas dhām. (sanskrita)

nikko (Покажи профила) 14 август 2011, 06:24:51

Demian:Ekster aro de slavaj lingvoj, mi pensas, ke sanskrita estas la plej simila lingvo al la rusa.

Ekzistas multaj libroj pri la temo. Tie ĉi estas artikolo en Esperanto, kiu titoliĝas Ligoj inter rusa lingvo kaj sanskrita kaj laŭ kiu, rusa kaj sanskrita estas lingvoj, kiuj tre similas. Durga PRASAD SHASTRI verkis ĝin.

La artikolo enhavas kelkajn ekzemplojn por subteni la pretendon. Unu el ili estas frazo: Tio estas via domo, tio ĉi estas mia domo. La sama frazo en ambaŭ lingvoj estas:

To vaŝ dom, etot naŝ dom. (rusa)
Tat vas dhām, etat nas dhām. (sanskrita)
Certe, sanskrito estas proksima la rusa, samkiel prahideŭropa, sed litova estas ie meze inter sanskrito kaj rusa...

nikko (Покажи профила) 14 август 2011, 06:33:39

El artikoleto.

Modernaj lingvoj de Hinda-Europa grupo, kiel angla, franca, germana kaj ech hindo, kiu rekte devenas de sanskrito

Ne rekte.

Обратно нагоре