Kia lingvo (ne slava) estas la plej simila al la rusa?
viết bởi vincas, Ngày 25 tháng 7 năm 2011
Tin nhắn: 16
Nội dung: Esperanto
vincas (Xem thông tin cá nhân) 17:27:20 Ngày 25 tháng 7 năm 2011
Solulo (Xem thông tin cá nhân) 22:56:17 Ngày 25 tháng 7 năm 2011
Nerespondebla demando.
zan (Xem thông tin cá nhân) 09:21:02 Ngày 26 tháng 7 năm 2011
La japana, la mongola, la turka, la finna, la hungara kaj la korea, ili estas similaj rilate al tia punkto, ke ili ne diras "mi havas libron", sed "ĉe mi estas libro".
"Mi havas libron" estas en la mongola "Nadad saikhan nom bii".
"Vi havas katon" estas en la finna "Sinulla on kissa".
"Mi havas hundon" estas en la hungara "Nekem van egy kutyám."
En ĉi-tiaj frazoj ili ne uzas la verbon "havi" sed uzas "esti", kiam en la angla, en Esperanto k.a. oni uzas "havi".
La verkinto skribis, ke ankaŭ en la rusa oni ne uzas "havi".
"Mi havas bonajn amikojn" estas en la rusa "У меня хорошие друзья".
Do, la rusa lingvo estas simila tiupunkte al nia lingva grupo. La rusa lingvo estas eŭropa sed ankaŭ amiko de iuj aziaj lingvoj. Mi ĝojas.
vincas (Xem thông tin cá nhân) 09:47:31 Ngày 26 tháng 7 năm 2011
Solulo:Same oni povus demandi; kia lingvo ne balta esta la plej simila al la litova.Por mi, la demando estas tute respondebla.
Nerespondebla demando.
Jes, la demando povas esti ankaŭ tia: kia lingvo ne balta esta la plej simila al la litova?
nikko (Xem thông tin cá nhân) 10:22:55 Ngày 26 tháng 7 năm 2011
vincas:Estus interese scii!Litova.
Fonetike, leksike kaj devene.
vincas (Xem thông tin cá nhân) 15:04:04 Ngày 26 tháng 7 năm 2011
nikko:Jes, sed eble pli precize diri, ke baltaj lingvoj estas tre similaj al la rusa?vincas:Estus interese scii!Litova.
Fonetike, leksike kaj devene.
Plaĉas al mi la rusa lingvo
nikko (Xem thông tin cá nhân) 19:22:33 Ngày 26 tháng 7 năm 2011
vincas:Slavaj kaj baltaj estas parencaj. Mi povas eĉ iom kompreni multajn vortojn el litova. Ankaŭ gramatika sistemo estas simila. Tamen en Litova ĝi estas plej proksima al prahindeŭropa.nikko:Jes, sed eble pli precize diri, ke baltaj lingvoj estas tre similaj al la rusa?vincas:Estus interese scii!Litova.
Fonetike, leksike kaj devene.
Plaĉas al mi la rusa lingvo
Demian (Xem thông tin cá nhân) 01:43:33 Ngày 29 tháng 7 năm 2011
Ekzistas multaj libroj pri la temo. Tie ĉi estas artikolo en Esperanto, kiu titoliĝas Ligoj inter rusa lingvo kaj sanskrita kaj laŭ kiu, rusa kaj sanskrita estas lingvoj, kiuj tre similas. Durga PRASAD SHASTRI verkis ĝin.
La artikolo enhavas kelkajn ekzemplojn por subteni la pretendon. Unu el ili estas frazo: Tio estas via domo, tio ĉi estas mia domo. La sama frazo en ambaŭ lingvoj estas:
To vaŝ dom, etot naŝ dom. (rusa)
Tat vas dhām, etat nas dhām. (sanskrita)
nikko (Xem thông tin cá nhân) 06:24:51 Ngày 14 tháng 8 năm 2011
Demian:Ekster aro de slavaj lingvoj, mi pensas, ke sanskrita estas la plej simila lingvo al la rusa.Certe, sanskrito estas proksima la rusa, samkiel prahideŭropa, sed litova estas ie meze inter sanskrito kaj rusa...
Ekzistas multaj libroj pri la temo. Tie ĉi estas artikolo en Esperanto, kiu titoliĝas Ligoj inter rusa lingvo kaj sanskrita kaj laŭ kiu, rusa kaj sanskrita estas lingvoj, kiuj tre similas. Durga PRASAD SHASTRI verkis ĝin.
La artikolo enhavas kelkajn ekzemplojn por subteni la pretendon. Unu el ili estas frazo: Tio estas via domo, tio ĉi estas mia domo. La sama frazo en ambaŭ lingvoj estas:
To vaŝ dom, etot naŝ dom. (rusa)
Tat vas dhām, etat nas dhām. (sanskrita)
nikko (Xem thông tin cá nhân) 06:33:39 Ngày 14 tháng 8 năm 2011
Modernaj lingvoj de Hinda-Europa grupo, kiel angla, franca, germana kaj ech hindo, kiu rekte devenas de sanskrito
Ne rekte.