la domaro estas granda/grandaj
от Jorn644, 27 юли 2011
Съобщения: 15
Език: Esperanto
Jorn644 (Покажи профила) 27 юли 2011, 06:49:28
la domaro estas grandaj
Mi iom dubas. Verŝajne ke oni diras ke la domaro estas granda, ĉar funkcias domaro kiel unu vorto, tamen domaro ja priskribas aro da domoj...
黄鸡蛋 (Покажи профила) 27 юли 2011, 07:21:12
Jorn644:la domaro estas grandaMi komprenas "La domaro estas granda" kiel ke la aro mem estas granda, t.e. probable la domaro konsistas el multaj domoj.
la domaro estas grandaj
Mi iom dubas. Verŝajne ke oni diras ke la domaro estas granda, ĉar funkcias domaro kiel unu vorto, tamen domaro ja priskribas aro da domoj...
Dum "La domaro estas grandaj" estas sensenca por mi.
Por esprimi ke la domoj estas grandaj, mi preferas "La domoj el la domaro estas grandaj" aŭ "Ĉiuj el la domaro estas grandaj".
darkweasel (Покажи профила) 27 юли 2011, 08:36:40
same oni diras: mia familio estas afabla, kaj ne: *mia familio estas afablaj* - kvankam ĝi konsistas el pluraj uloj.
antoniomoya (Покажи профила) 27 юли 2011, 10:21:55
Jorn644:la domaro estas grandaNeniu dubo. "La domaro estas granda". "La domoj estas grandaj". "La tutmonda esperantistaro". "Mia malnova meblaro". "Ŝia nigra hararo". "La fluganta birdaro", ktp.
la domaro estas grandaj
Mi iom dubas. Verŝajne ke oni diras ke la domaro estas granda, ĉar funkcias domaro kiel unu vorto, tamen domaro ja priskribas aro da domoj...
Amike.
nikko (Покажи профила) 27 юли 2011, 15:05:50
geo63 (Покажи профила) 09 август 2011, 17:14:47
antoniomoya:... "Ŝia nigra hararo"...Interese ĉu tiu ĉi "hararo" estas necese sur ŝia kapo?
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
darkweasel (Покажи профила) 09 август 2011, 17:58:31
geo63:laŭ revo "hararo" ja estas la haroj sur la kapoantoniomoya:... "Ŝia nigra hararo"...Interese ĉu tiu ĉi "hararo" estas necese sur ŝia kapo?Eble aliloke...
geo63 (Покажи профила) 09 август 2011, 19:11:24
darkweasel:Laŭ vikipedio:geo63:laŭ revo "hararo" ja estas la haroj sur la kapoantoniomoya:... "Ŝia nigra hararo"...Interese ĉu tiu ĉi "hararo" estas necese sur ŝia kapo?Eble aliloke...
La hararo estas la tuto de la haroj de homo kaj ceteraj mamuloj.
En astronomio :
La hararo estas nubo da gaso kaj polvo kiu ĉirkaŭas la kometan kernon,
Berenica Hararo estas konstelacio.
Do ne nur surkape, ankaŭ aliloke
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Kodegadulo (Покажи профила) 15 август 2011, 11:54:23
geo63:Berenica Hararo estas konstelacioKial ni havas "konstelacio", dum "stelaro" sufiĉus?
Solulo (Покажи профила) 15 август 2011, 12:36:07
Kodegadulo:Ĉu tio samas? Ĉu ĉiu stelaro estas konstelacio? Stelaro povas konsisti el, ni diru, 7 steloj. Ĉi tio estus konstelacio?geo63:Berenica Hararo estas konstelacioKial ni havas "konstelacio", dum "stelaro" sufiĉus?