前往目錄

la domaro estas granda/grandaj

貼文者: Jorn644, 2011年7月27日

訊息: 15

語言: Esperanto

Jorn644 (顯示個人資料) 2011年7月27日上午6:49:28

la domaro estas granda
la domaro estas grandaj

Mi iom dubas. Verŝajne ke oni diras ke la domaro estas granda, ĉar funkcias domaro kiel unu vorto, tamen domaro ja priskribas aro da domoj...

黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2011年7月27日上午7:21:12

Jorn644:la domaro estas granda
la domaro estas grandaj

Mi iom dubas. Verŝajne ke oni diras ke la domaro estas granda, ĉar funkcias domaro kiel unu vorto, tamen domaro ja priskribas aro da domoj...
Mi komprenas "La domaro estas granda" kiel ke la aro mem estas granda, t.e. probable la domaro konsistas el multaj domoj.

Dum "La domaro estas grandaj" estas sensenca por mi.

Por esprimi ke la domoj estas grandaj, mi preferas "La domoj el la domaro estas grandaj" aŭ "Ĉiuj el la domaro estas grandaj".

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月27日上午8:36:40

domaro estas gramatike singulara, do la adjektivoj estu singularaj. temas pri gramatika afero, ne semantika.

same oni diras: mia familio estas afabla, kaj ne: *mia familio estas afablaj* - kvankam ĝi konsistas el pluraj uloj.

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年7月27日上午10:21:55

Jorn644:la domaro estas granda
la domaro estas grandaj

Mi iom dubas. Verŝajne ke oni diras ke la domaro estas granda, ĉar funkcias domaro kiel unu vorto, tamen domaro ja priskribas aro da domoj...
Neniu dubo. "La domaro estas granda". "La domoj estas grandaj". "La tutmonda esperantistaro". "Mia malnova meblaro". "Ŝia nigra hararo". "La fluganta birdaro", ktp.

Amike.

nikko (顯示個人資料) 2011年7月27日下午3:05:50

Necesas distingi semantikon(signifantan aron) kaj gramatikan plurecon.

geo63 (顯示個人資料) 2011年8月9日下午5:14:47

antoniomoya:... "Ŝia nigra hararo"...
Interese ĉu tiu ĉi "hararo" estas necese sur ŝia kapo? demando.gif Eble aliloke... lango.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月9日下午5:58:31

geo63:
antoniomoya:... "Ŝia nigra hararo"...
Interese ĉu tiu ĉi "hararo" estas necese sur ŝia kapo? demando.gif Eble aliloke... lango.gif
laŭ revo "hararo" ja estas la haroj sur la kapo

geo63 (顯示個人資料) 2011年8月9日下午7:11:24

darkweasel:
geo63:
antoniomoya:... "Ŝia nigra hararo"...
Interese ĉu tiu ĉi "hararo" estas necese sur ŝia kapo? demando.gif Eble aliloke... lango.gif
laŭ revo "hararo" ja estas la haroj sur la kapo
Laŭ vikipedio:

La hararo estas la tuto de la haroj de homo kaj ceteraj mamuloj.

En astronomio :

La hararo estas nubo da gaso kaj polvo kiu ĉirkaŭas la kometan kernon,
Berenica Hararo estas konstelacio.

Do ne nur surkape, ankaŭ aliloke okulumo.gif

Kodegadulo (顯示個人資料) 2011年8月15日上午11:54:23

geo63:Berenica Hararo estas konstelacio
Kial ni havas "konstelacio", dum "stelaro" sufiĉus?

Solulo (顯示個人資料) 2011年8月15日下午12:36:07

Kodegadulo:
geo63:Berenica Hararo estas konstelacio
Kial ni havas "konstelacio", dum "stelaro" sufiĉus?
Ĉu tio samas? Ĉu ĉiu stelaro estas konstelacio? Stelaro povas konsisti el, ni diru, 7 steloj. Ĉi tio estus konstelacio?

回到上端