la domaro estas granda/grandaj
Jorn644,2011年7月27日の
メッセージ: 14
言語: Esperanto
Jorn644 (プロフィールを表示) 2011年7月27日 6:49:28
la domaro estas grandaj
Mi iom dubas. Verŝajne ke oni diras ke la domaro estas granda, ĉar funkcias domaro kiel unu vorto, tamen domaro ja priskribas aro da domoj...
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年7月27日 8:36:40
same oni diras: mia familio estas afabla, kaj ne: *mia familio estas afablaj* - kvankam ĝi konsistas el pluraj uloj.
antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年7月27日 10:21:55
Jorn644:la domaro estas grandaNeniu dubo. "La domaro estas granda". "La domoj estas grandaj". "La tutmonda esperantistaro". "Mia malnova meblaro". "Ŝia nigra hararo". "La fluganta birdaro", ktp.
la domaro estas grandaj
Mi iom dubas. Verŝajne ke oni diras ke la domaro estas granda, ĉar funkcias domaro kiel unu vorto, tamen domaro ja priskribas aro da domoj...
Amike.
nikko (プロフィールを表示) 2011年7月27日 15:05:50
geo63 (プロフィールを表示) 2011年8月9日 17:14:47
antoniomoya:... "Ŝia nigra hararo"...Interese ĉu tiu ĉi "hararo" estas necese sur ŝia kapo?


darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月9日 17:58:31
geo63:laŭ revo "hararo" ja estas la haroj sur la kapoantoniomoya:... "Ŝia nigra hararo"...Interese ĉu tiu ĉi "hararo" estas necese sur ŝia kapo?Eble aliloke...
geo63 (プロフィールを表示) 2011年8月9日 19:11:24
darkweasel:Laŭ vikipedio:geo63:laŭ revo "hararo" ja estas la haroj sur la kapoantoniomoya:... "Ŝia nigra hararo"...Interese ĉu tiu ĉi "hararo" estas necese sur ŝia kapo?Eble aliloke...
La hararo estas la tuto de la haroj de homo kaj ceteraj mamuloj.
En astronomio :
La hararo estas nubo da gaso kaj polvo kiu ĉirkaŭas la kometan kernon,
Berenica Hararo estas konstelacio.
Do ne nur surkape, ankaŭ aliloke

Kodegadulo (プロフィールを表示) 2011年8月15日 11:54:23
geo63:Berenica Hararo estas konstelacioKial ni havas "konstelacio", dum "stelaro" sufiĉus?
Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月15日 12:36:07
Kodegadulo:Ĉu tio samas? Ĉu ĉiu stelaro estas konstelacio? Stelaro povas konsisti el, ni diru, 7 steloj. Ĉi tio estus konstelacio?geo63:Berenica Hararo estas konstelacioKial ni havas "konstelacio", dum "stelaro" sufiĉus?
mihxil (プロフィールを表示) 2011年8月15日 13:56:31
Kodegadulo:Supozeble pro la 15a regulo. Krome mi povas imagi ke fakulo ŝatus emfazi ke konstelacio estas nur kelkaj steloj kiuj hazarde ŝajnas grupiĝi laŭ nia vidpunkto de la tero. Tiun ideon ne enhavas la simpla 'stelaro'.geo63:Berenica Hararo estas konstelacioKial ni havas "konstelacio", dum "stelaro" sufiĉus?